Romans 5

Tial ni, pravigite per fido, havu pacon kun Dio per nia Sinjoro Jesuo Kristo,
我们既因信称义,就借著我们的主耶稣基督得与 神相和。
per kiu ankaŭ ni ricevis enkondukon per fido en ĉi tiun gracon, en kiu ni staras; kaj ni ĝoju pro espero de la gloro de Dio.
我们又借著他,因信得进入现在所站的这恩典中,并且欢欢喜喜盼望 神的荣耀。
Kaj krome ni ĝoju ankaŭ pro la afliktoj, sciante, ke aflikto faras paciencon;
不但如此,就是在患难中也是欢欢喜喜的;因为知道患难生忍耐,
kaj pacienco provitecon, kaj proviteco esperon;
忍耐生老练,老练生盼望;
kaj la espero ne hontigas, ĉar la amo de Dio estas verŝita en niajn korojn per la Sankta Spirito, donita al ni.
盼望不至于羞耻,因为所赐给我们的圣灵将 神的爱浇灌在我们心里。
Ĉar kiam ni ankoraŭ estis senfortaj, tiam Kristo ĝustatempe mortis pro malpiuloj.
因我们还软弱的时候,基督就按所定的日期为罪人死。
Ĉar apenaŭ pro justulo iu mortus; ĉar pro bonulo eble iu kuraĝus morti.
为义人死,是少有的;为仁人死、或者有敢做的。
Sed Dio rekomendas al ni Sian amon en tio, ke dum ni ankoraŭ estis pekuloj, Kristo mortis por ni.
惟有基督在我们还作罪人的时候为我们死, 神的爱就在此向我们显明了。
Des plimulte do ni, jam pravigite per lia sango, estos per li savitaj el la kolero.
现在我们既靠著他的血称义,就更要借著他免去 神的忿怒。
Ĉar se ni, estante malamikoj, estas repacigitaj kun Dio per la morto de Lia Filo, des plimulte, repacigite, ni estos savitaj per lia vivo;
因为我们作仇敌的时候,且借著 神儿子的死,得与 神和好;既已和好,就更要因他的生得救了。
kaj krom tio ni fieras ankaŭ en Dio pro nia Sinjoro Jesuo Kristo, per kiu ni jam ricevis la repacigon.
不但如此,我们既借著我主耶稣基督得与 神和好,也就借著他以 神为乐。
Pro tio, kiel per unu homo peko eniris en la mondon, kaj morto per peko, kaj tiel morto atingis ĉiujn homojn pro tio, ke ĉiuj pekis;
这就如罪是从一人入了世界,死又是从罪来的;于是死就临到众人,因为众人都犯了罪。
ĉar ĝis la leĝo peko estis en la mondo, sed peko ne estas alkalkulata, kiam ne ekzistas leĝo.
没有律法之先,罪已经在世上;但没有律法,罪也不算罪。
Sed morto reĝis de post Adam ĝis Moseo, eĉ super tiuj, kiuj ne pekis simile al la transpaŝo de Adam, kiu estis la tipo de la venonto.
然而从亚当到摩西,死就作了王,连那些不与亚当犯一样罪过的,也在他的权下。亚当乃是那以后要来之人的豫像。
Sed ne kia la eraro, tia estas la donaco. Ĉar se per la eraro de unu mortis la multaj, des plimulte abundis al la multaj la graco de Dio kaj la donaco per la graco de la unu homo Jesuo Kristo.
只是过犯不如恩赐,若因一人的过犯,众人都死了,何况 神的恩典,与那因耶稣基督一人恩典中的赏赐,岂不更加倍的临到众人吗?
Kaj la donaco ne estis laŭ la unu pekinta; ĉar la juĝo venis el unu ĝis kondamno, sed la donaco venis el multaj eraroj ĝis pravigo.
因一人犯罪就定罪,也不如恩赐,原来审判是由一人而定罪,恩赐乃是由许多过犯而称义。
Ĉar se, per la eraro de la unu, morto reĝis per unu, des plimulte reĝos en vivo per la unu Jesuo Kristo tiuj, kiuj ricevis abundon de la graco kaj de la donaco de justeco.
若因一人的过犯,死就因这一人作了王,何况那些受洪恩又蒙所赐之义的,岂不更要因耶稣基督一人在生命中作王吗?
Tial, kiel per unu eraro venis juĝo al ĉiuj homoj ĝis kondamno, tiel same per unu justaĵo venis la donaco al ĉiuj homoj ĝis la pravigo de vivo.
如此说来,因一次的过犯,众人都被定罪;照样,因一次的义行,众人也就被称义得生命了。
Ĉar kiel per la malobeo de unu la multaj fariĝis pekuloj, tiel per la obeo de unu la multaj fariĝos justaj.
因一人的悖逆,众人成为罪人;照样,因一人的顺从,众人也成为义了。
Kaj la leĝo eniris, por ke la eraro plimultiĝu; sed kie peko plimultiĝis, graco multe pli superabundis,
律法本是外添的,叫过犯显多;只是罪在那里显多,恩典就更显多了。
por ke tiel same, kiel la peko reĝis en morto, la graco reĝu per justeco ĝis eterna vivo per Jesuo Kristo, nia Sinjoro.
就如罪作王叫人死;照样,恩典也借著义作王,叫人因我们的主耶稣基督得永生。