Acts 23

Kaj Paŭlo, fikse rigardante la sinedrion, diris: Fratoj, mi vivadis antaŭ Dio laŭ tute bona konscienco ĝis la nuna tago.
保罗定睛看著公会的人,说:弟兄们,我在 神面前行事为人都是凭著良心,直到今日。
Kaj la ĉefpastro Ananias ordonis al la apudstarantoj frapi lian buŝon.
大祭司亚拿尼亚就吩咐旁边站著的人打他的嘴。
Tiam diris Paŭlo al li: Dio vin frapos, vi kalkeblanka muro; ĉu vi sidas, por juĝi min laŭ la leĝo, kaj kontraŭ la leĝo ordonas, ke oni min frapu?
保罗对他说:你这粉饰的墙, 神要打你!你坐堂为的是按律法审问我,你竟违背律法,吩咐人打我吗?
Kaj la apudstarantoj diris: Ĉu vi insultas la ĉefpastron de Dio?
站在旁边的人说:你辱骂 神的大祭司吗?
Kaj Paŭlo diris: Mi ne sciis, fratoj, ke li estas ĉefpastro; ĉar estas skribite: Estron de via popolo ne insultu.
保罗说:弟兄们,我不晓得他是大祭司;经上记著说:不可毁谤你百姓的官长。
Sed kiam Paŭlo eksciis, ke unu parto konsistas el Sadukeoj, kaj la alia el Fariseoj, li ekkriis en la sinedrio: Fratoj, mi estas Fariseo, filo de Fariseo; pri la espero kaj la releviĝo de la mortintoj mi estas juĝata.
保罗看出大众一半是撒都该人,一半是法利赛人,就在公会中大声说:弟兄们,我是法利赛人,也是法利赛人的子孙。我现在受审问,是为盼望死人复活。
Kaj kiam li tion diris, malpaco okazis inter la Fariseoj kaj la Sadukeoj, kaj la ĉeestantaro dividiĝis.
说了这话,法利赛人和撒都该人就争论起来,会众分为两党。
Ĉar la Sadukeoj diras, ke ne estas releviĝo, nek anĝelo, nek spirito; sed la Fariseoj konfesas ambaŭ.
因为撒都该人说,没有复活,也没有天使和鬼魂;法利赛人却说,两样都有。
Kaj fariĝis bruego; kaj kelkaj skribistoj el la partio de la Fariseoj stariĝis, kaj forte insistis, dirante: Ni trovas nenian malbonon en ĉi tiu viro; kaj kio, se parolis al li spirito aŭ anĝelo?
于是大大的喧嚷起来。有几个法利赛党的文士站起来争辩说:我们看不出这人有什么恶处,倘若有鬼魂或是天使对他说过话,怎么样呢?
Kaj kiam fariĝis granda malpaco, la ĉefkapitano, timante, ke Paŭlo estos disŝirita de ili, ordonis al la soldataro malsupreniri kaj forkapti lin perforte el la mezo de ili, kaj konduki lin en la fortikaĵon.
那时大起争吵,千夫长恐怕保罗被他们扯碎了,就吩咐兵丁下去,把他从众人当中抢出来,带进营楼去。
Kaj la sekvantan nokton la Sinjoro staris apud li, kaj diris: Kuraĝu; ĉar kiel vi jam atestis pri mi en Jerusalem, tiel vi devas atesti ankaŭ en Romo.
当夜,主站在保罗旁边,说:放心吧!你怎样在耶路撒冷为我作见证,也必怎样在罗马为我作见证。
Kaj je la tagiĝo la Judoj konspiris, kaj per solena ĵuro sin ligis, dirante, ke ili nek manĝos nek trinkos, ĝis ili mortigos Paŭlon.
到了天亮,犹太人同谋起誓,说:若不先杀保罗就不吃不喝。
Kaj pli ol kvardek estis la tiel kunĵurintaj.
这样同心起誓的有四十多人。
Kaj ili venis al la ĉefpastroj kaj la pliaĝuloj, kaj diris: Ni per solena ĵuro ligis nin gustumi nenion, ĝis ni mortigos Paŭlon.
他们来见祭司长和长老,说:我们已经起了一个大誓,若不先杀保罗就不吃什么。
Nun do vi kune kun la sinedrio instigu la ĉefkapitanon, ke li konduku lin al vi, kvazaŭ vi volus juĝi pri la afero pli precize; kaj ni, antaŭ ol li alproksimiĝos, estos pretaj pereigi lin.
现在你们和公会要知会千夫长,叫他带下保罗到你们这里来,假作要详细察考他的事;我们已经预备好了,不等他来到跟前就杀他。
Sed la filo de la fratino de Paŭlo, enveninte, aŭdis pri la embusko, kaj li iris en la fortikaĵon, kaj pri tio sciigis Paŭlon.
保罗的外甥听见他们设下埋伏,就来到营楼里告诉保罗。
Kaj Paŭlo alvokis unu el la centestroj, kaj diris: Konduku ĉi tiun junulon al la ĉefkapitano, ĉar li havas ion por diri al li.
保罗请一个百夫长来,说:你领这少年人去见千夫长,他有事告诉他。
Li do prenis lin kaj kondukis lin al la ĉefkapitano, kaj diris: La katenito Paŭlo min alvokis, kaj petis, ke mi konduku al vi ĉi tiun junulon, kiu havas ion por diri al vi.
于是把他领去见千夫长,说:被囚的保罗请我到他那里,求我领这少年人来见你;他有事告诉你。
Kaj la ĉefkapitano prenis lian manon, kaj, flankenirante, demandis lin aparte: Kio estas tio, kion vi havas por diri al mi?
千夫长就拉著他的手,走到一旁,私下问他说:你有什么事告诉我呢?
Kaj li diris: La Judoj interkonsentis peti, ke vi konduku Paŭlon malsupren morgaŭ en la sinedrion, kvazaŭ ili intencus fari pri li esploron iom pli precizan.
他说:犹太人已经约定,要求你明天带下保罗到公会里去,假作要详细查问他的事。
Sed ne konsentu al ili, ĉar embuskas kontraŭ li pli ol kvardek el ili, kiuj per solena ĵuro sin ligis nek manĝi nek trinki, ĝis ili lin pereigos; kaj nun ili estas pretaj, kaj atendas de vi la promeson.
你切不要随从他们;因为他们有四十多人埋伏,已经起誓说:若不先杀保罗就不吃不喝。现在预备好了,只等你应允。
Tiam la ĉefkapitano forsendis la junulon, ordonante al li: Eldiru al neniu, ke vi sciigis min pri ĉi tio.
于是千夫长打发少年人走,嘱咐他说:不要告诉人你将这事报给我了。
Kaj alvokinte du el la centestroj, li diris: Pretigu ducent soldatojn, por ke ili iru ĝis Cezarea, kun sepdek rajdistoj kaj ducent lancistoj, je la tria horo nokte;
千夫长便叫了两个百夫长来,说:预备步兵二百,马兵七十,长枪手二百,今夜亥初往凯撒利亚去;
kaj provizu bestojn, por sidigi Paŭlon kaj konduki lin sendanĝere al Felikso, la provincestro.
也要预备牲口叫保罗骑上,护送到巡抚腓力斯那里去。
Kaj li skribis leteron laŭ jena formo:
千夫长又写了文书,
Klaŭdio Lisias al lia ekscelenco Felikso, la provincestro, saluton.
大略说:革老丢吕西亚,请巡抚腓力斯大人安。
Ĉi tiu viro estis kaptita de la Judoj, kaj ili volis mortigi lin; sed mi alvenis kun la soldataro kaj forsavis lin, sciiĝinte, ke li estas Romano.
这人被犹太人拿住,将要杀害,我得知他是罗马人,就带兵丁下去救他出来。
Kaj dezirante scii la kaŭzon, pro kio ili lin akuzas, mi lin enkondukis en ilian sinedrion;
因要知道他们告他的缘故,我就带他下到他们的公会去,
kaj mi trovis lin akuzata pri demandoj rilatantaj al ilia leĝo, sed havanta nenian akuzon meritantan morton aŭ katenojn.
便查知他被告是因他们律法的辩论,并没有什么该死该绑的罪名。
Kaj ĉar oni montris al mi, ke estos konspiro kontraŭ la viro, mi tuj sendis lin al vi, ordonante ankaŭ, ke liaj akuzantoj atestu kontraŭ li antaŭ vi.
后来有人把要害他的计谋告诉我,我就立时解他到你那里去,又吩咐告他的人在你面前告他。(有古卷在此有:愿你平安!)
Tial la soldatoj, kiel estis ordonite al ili, prenis Paŭlon kaj kondukis lin nokte al Antipatris.
于是,兵丁照所吩咐他们的,将保罗夜里带到安提帕底。
Kaj en la sekvanta tago ili lasis la rajdistojn iri kun li, kaj ili ekiris returne al la fortikaĵo;
第二天,让马兵护送,他们就回营楼去。
sed tiuj, enirinte en Cezarean kaj transdoninte la leteron al la provincestro, enkondukis ankaŭ Paŭlon antaŭ lin.
马兵来到凯撒利亚,把文书呈给巡抚,便叫保罗站在他面前。
Kaj kiam li ĝin legis, li demandis, el kiu provinco li venas; kaj kiam li sciiĝis, ke li estas el Kilikio,
巡抚看了文书,问保罗是那省的人,既晓得他是基利家人,
li diris: Mi aŭskultos vian proceson, kiam viaj akuzantoj ankaŭ ĉeestos; kaj li ordonis, ke oni gardu lin en la palaco de Herodo.
就说:等告你的人来到,我要细听你的事;便吩咐人把他看守在希律的衙门里。