Acts 22

Fratoj kaj patroj, aŭskultu la pledon, kiun mi faras nun antaŭ vi.
诸位父兄请听,我现在对你们分诉。
Kaj kiam ili aŭdis, ke li parolas al ili en la Hebrea lingvo, ili des pli silentiĝis; kaj li diris:
众人听他说的是希伯来话,就更加安静了。
Mi estas Judo, naskita en Tarso en Kilikio, sed edukita en ĉi tiu urbo ĉe la piedoj de Gamaliel, kaj instruita laŭ la preciza maniero de nia prapatra leĝo, kaj mi estis fervora pro Dio, kiel vi ĉiuj estas hodiaŭ.
保罗说:我原是犹太人,生在基利家的大数,长在这城里,在迦玛列门下,按著我们祖宗严紧的律法受教,热心事奉 神,像你们众人今日一样。
Kaj mi persekutis ĉi tiun Vojon ĝis la morto, katenante kaj en karcerojn transdonante virojn kaj virinojn.
我也曾逼迫奉这道的人,直到死地,无论男女都锁拿下监。
Kiel ankaŭ atestas pri mi la ĉefpastro kaj la tuta pliaĝularo, de kiuj mi ankaŭ ricevis leterojn por la fratoj, kaj iris al Damasko, por konduki tiujn, kiuj tie estis, katenitajn al Jerusalem, por puniĝi.
这是大祭司和众长老都可以给我作见证的。我又领了他们达与弟兄的书信,往大马士革去,要把在那里奉这道的人锁拿,带到耶路撒冷受刑。
Kaj dum mi vojaĝis kaj alproksimiĝis al Damasko, ĉirkaŭ tagmezo subite ekbrilis el la ĉielo granda lumo ĉirkaŭ mi.
我将到大马士革,正走的时候,约在晌午,忽然从天上发大光,四面照著我。
Kaj mi falis sur la teron, kaj aŭdis voĉon dirantan al mi: Saŭlo, Saŭlo, kial vi min persekutas?
我就仆倒在地,听见有声音对我说:扫罗!扫罗!你为什么逼迫我?
Kaj mi respondis: Kiu vi estas, Sinjoro? Kaj li diris al mi: Mi estas Jesuo, la Nazaretano, kiun vi persekutas.
我回答说:主啊,你是谁?他说:我就是你所逼迫的拿撒勒人耶稣。
Kaj tiuj, kiuj estis kun mi, vidis ja la lumon, sed ne aŭdis la voĉon de tiu, kiu parolis al mi.
与我同行的人看见了那光,却没有听明那位对我说话的声音。
Kaj mi diris: Kion mi faru, Sinjoro? Kaj la Sinjoro diris al mi: Leviĝu, kaj iru al Damasko; kaj tie vi ricevos informon pri ĉio, kio estas difinita, ke vi ĝin faru.
我说:主啊,我当做什么?主说:起来,进大马士革去,在那里,要将所派你做的一切事告诉你。
Kaj, ĉar mi ne povis vidi pro la gloro de tiu lumo, mi eniris en Damaskon mane kondukata de tiuj, kiuj estis kun mi.
我因那光的荣耀不能看见,同行的人就拉著我手进了大马士革。
Kaj unu Ananias, piulo laŭ la leĝo, bone atestata de ĉiuj Judoj tie loĝantaj,
那里有一个人,名叫亚拿尼亚,按著律法是虔诚人,为一切住在那里的犹太人所称讚。
venis al mi, kaj apudstarante, diris al mi: Frato Saŭlo, ricevu vian vidpovon. Kaj en tiu sama horo mi ekvidis, kaj lin rigardis.
他来见我,站在旁边,对我说:兄弟扫罗,你可以看见。我当时往上一看,就看见了他。
Kaj li diris: La Dio de niaj patroj difinis vin, por ke vi sciu Lian vojon kaj vidu la Justulon kaj aŭdu voĉon el lia buŝo.
他又说:我们祖宗的 神拣选了你,叫你明白他的旨意,又得见那义者,听他口中所出的声音。
Ĉar vi estos lia atestanto antaŭ ĉiuj homoj pri ĉio, kion vi vidis kaj aŭdis.
因为你要将所看见的,所听见的,对著万人为他作见证。
Kaj nun kial vi prokrastas? leviĝu, kaj baptiĝu, kaj forlavu viajn pekojn, vokante lian nomon.
现在你为什么耽延呢?起来,求告他的名受洗,洗去你的罪。
Kaj reveninte al Jerusalem kaj preĝante en la templo, mi estis en ekstazo,
后来,我回到耶路撒冷,在殿里祷告的时候,魂游象外,
kaj mi vidis lin dirantan al mi: Rapidu, kaj eliru tuj el Jerusalem, ĉar ili ne akceptos vian ateston pri mi.
看见主向我说:你赶紧的离开耶路撒冷,不可迟延;因你为我作的见证,这里的人必不领受。
Kaj mi diris: Sinjoro, ili mem scias, ke mi malliberigis kaj batis en ĉiuj sinagogoj tiujn, kiuj kredas al vi;
我就说:主啊,他们知道我从前把信你的人收在监里,又在各会堂里鞭打他们。
kaj kiam estis verŝata la sango de via martiro Stefano, mi ankaŭ staris apude kaj konsentis, kaj gardis la vestojn de tiuj, kiuj lin mortigis.
并且你的见证人司提反被害流血的时候,我也站在旁边欢喜;又看守害死他之人的衣裳。
Kaj li diris al mi: Foriru; ĉar mi vin sendos malproksimen al la nacianoj.
主向我说:你去吧!我要差你远远的往外邦人那里去。
Ili aŭskultis lin ĝis tiu vorto, sed tiam ili levis sian voĉon, dirante: Forigu tian homon de sur la tero; ĉar ne decas, ke li vivu.
众人听他说到这句话,就高声说:这样的人,从世上除掉他吧!他是不当活著的。
Kaj dum ili kriis kaj forĵetis siajn vestojn kaj ĵetis polvon en la aeron,
众人喧嚷,摔掉衣裳,把尘土向空中扬起来。
la ĉefkapitano ordonis konduki lin en la fortikaĵon, kaj diris, ke oni ekzamenu lin per skurĝado, por ke li sciiĝu, kial oni tiel forte kriis kontraŭ li.
千夫长就吩咐将保罗带进营楼去,叫人用鞭子拷问他,要知道他们向他这样喧嚷是为什么缘故。
Kaj kiam ili ligis lin per rimenoj, Paŭlo diris al la apudstaranta centestro: Ĉu estas laŭleĝe por vi skurĝi Romanon ne kondamnitan?
刚用皮条捆上,保罗对旁边站著的百夫长说:人是罗马人,又没有定罪,你们就鞭打他,有这个例吗?
Kaj kiam la centestro tion aŭdis, li iris al la ĉefkapitano kaj raportis, dirante: Kion vi celas fari? ĉar ĉi tiu viro estas Romano.
百夫长听见这话,就去见千夫长,告诉他说:你要做什么?这人是罗马人。
Kaj la ĉefkapitano venis, kaj diris al li: Diru al mi, ĉu vi estas Romano? Kaj li diris: Jes.
千夫长就来问保罗说:你告诉我,你是罗马人吗?保罗说:是。
Kaj la ĉefkapitano respondis: Per granda sumo mi akiris tiun civitanecon. Kaj Paŭlo respondis: Sed mi naskiĝis tia.
千夫长说:我用许多银子才入了罗马的民籍。保罗说:我生来就是。
Tiuj do, kiuj devis ekzameni lin, tuj foriris de li; kaj la ĉefkapitano ankaŭ timis, konstatinte, ke tiu estas Romano, kaj ke li lin ligis.
于是那些要拷问保罗的人就离开他去了。千夫长既知道他是罗马人,又因为捆绑了他,也害怕了。
Sed en la sekvanta tago, ĉar li volis certiĝi, pri kio la Judoj lin akuzis, li malligis al li la katenojn, kaj ordonis, ke la ĉefpastroj kaj la tuta sinedrio kunvenu; kaj li kondukis Paŭlon malsupren, kaj starigis lin antaŭ ili.
第二天,千夫长为要知道犹太人控告保罗的实情,便解开他,吩咐祭司长和全公会的人都聚集,将保罗带下来,叫他站在他们面前。