II Kings 4

Unu virino el la edzinoj de la profetidoj plendis al Eliŝa, dirante: Via servanto, mia edzo, mortis; kaj vi scias, ke via servanto estis timanta la Eternulon; nun la pruntedoninto venis, por preni miajn du infanojn kiel sklavojn por si.
有一个先知门徒的妻哀求以利沙说:「你仆人─我丈夫死了,他敬畏耶和华是你所知道的。现在有债主来,要取我两个儿子作奴仆。」
Kaj Eliŝa diris al ŝi: Kion mi povas fari por vi? diru al mi, kion vi havas en la domo? Ŝi respondis: Via servantino havas en la domo nenion, krom kruĉeto kun oleo.
以利沙问她说:「我可以为你做什么呢?你告诉我,你家里有什么?」她说:「婢女家中除了一瓶油之外,没有什么。」
Tiam li diris: Iru, petu al vi vazojn ekstere, de ĉiuj viaj najbaroj, vazojn malplenajn, kolektu ne malmulte.
以利沙说:「你去,向你众邻舍借空器皿,不要少借;
Kaj venu kaj ŝlosu la pordon post vi kaj post viaj filoj, kaj enverŝu en ĉiujn tiujn vazojn, kaj, pleniginte, forstarigu ilin.
回到家里,关上门,你和你儿子在里面将油倒在所有的器皿里,倒满了的放在一边。」
Kaj ŝi iris de li kaj ŝlosis la pordon post si kaj post siaj filoj. Ili alportadis al ŝi, kaj ŝi verŝadis.
于是,妇人离开以利沙去了,关上门,自己和儿子在里面;儿子把器皿拿来,她就倒油。
Kiam la vazoj estis plenaj, ŝi diris al sia filo: Alportu al mi ankoraŭ vazon. Sed li diris al ŝi: Ne estas plu vazo. Tiam la oleo haltis.
器皿都满了,她对儿子说:「再给我拿器皿来。」儿子说:「再没有器皿了。」油就止住了。
Kaj ŝi venis kaj rakontis al la homo de Dio. Kaj li diris al ŝi: Iru, vendu la oleon kaj pagu vian ŝuldon, kaj vi kun viaj filoj vivos per la restaĵo.
妇人去告诉神人,神人说:「你去卖油还债,所剩的你和你儿子可以靠著度日。」
Unu tagon Eliŝa venis Ŝunemon; tie estis unu riĉa virino, kiu retenis lin, ke li manĝu ĉe ŝi. Kaj ĉiufoje, kiam li venis, li iradis tien, por manĝi.
一日,以利沙走到书念,在那里有一个大户的妇人强留他吃饭。此后,以利沙每从那里经过就进去吃饭。
Kaj ŝi diris al sia edzo: Jen mi scias, ke li estas sankta homo de Dio, li, kiu ĉiam preteriras antaŭ ni;
妇人对丈夫说:「我看出那常从我们这里经过的是圣洁的神人。
ni faru malgrandan supran ĉambreton, kaj ni metu tien por li liton kaj tablon kaj seĝon kaj lumingon, kaj ĉiufoje, kiam li venos al ni, li tien iru.
我们可以为他在墙上盖一间小楼,在其中安放床榻、桌子、椅子、灯台,他来到我们这里,就可以住在其间。」
Unu tagon li venis tien, kaj li iris en la supran ĉambreton kaj kuŝiĝis tie.
一日,以利沙来到那里,就进了那楼躺卧。
Kaj li diris al sia junulo Geĥazi: Alvoku tiun Ŝunemaninon. Kaj tiu vokis ŝin, kaj ŝi aperis antaŭ li.
以利沙吩咐仆人基哈西说:「你叫这书念妇人来。」他就把妇人叫了来,妇人站在以利沙面前。
Kaj li diris al li: Diru al ŝi: Jen vi prizorgis por ni ĉion ĉi tion; kion mi povas fari por vi? ĉu vi bezonas ion diri al la reĝo aŭ al la militestro? Sed ŝi respondis: Mi loĝas ja meze de mia popolo.
以利沙吩咐仆人说:「你对她说:你既为我们费了许多心思,可以为你做什么呢?你向王或元帅有所求的没有?」她回答说:「我在我本乡安居无事。」
Kaj li diris: Kion do ni povas fari por ŝi? Tiam Geĥazi diris: Ho, ŝi ne havas filon, kaj ŝia edzo estas maljuna.
以利沙对仆人说:「究竟当为她做什么呢?」基哈西说:「她没有儿子,她丈夫也老了。」
Kaj li diris: Alvoku ŝin. Kaj li vokis ŝin, kaj ŝi stariĝis ĉe la pordo.
以利沙说:「再叫她来。」于是叫了她来,她就站在门口。
Kaj li diris: Post unu jaro en ĉi tiu tempo vi enbrakigos filon. Kaj ŝi diris: Ne, mia sinjoro, homo de Dio, ne mensogu al via servantino.
以利沙说:「明年到这时候,你必抱一个儿子。」她说:「神人,我主啊,不要那样欺哄婢女。」
Sed la virino gravediĝis, kaj naskis filon en la sekvanta jaro en la sama tempo, kiel diris al ŝi Eliŝa.
妇人果然怀孕,到了那时候,生了一个儿子,正如以利沙所说的。
La infano fariĝis granda. Unu tagon li iris al sia patro, al la rikoltantoj.
孩子渐渐长大,一日到他父亲和收割的人那里,
Kaj li diris al sia patro: Mia kapo, mia kapo! Kaj tiu diris al sia junulo: Portu lin al lia patrino.
他对父亲说:「我的头啊,我的头啊!」他父亲对仆人说:「把他抱到他母亲那里。」
Kaj li prenis lin kaj alportis lin al lia patrino; li sidis sur ŝiaj genuoj ĝis tagmezo, kaj mortis.
仆人抱去,交给他母亲;孩子坐在母亲的膝上,到晌午就死了。
Tiam ŝi iris kaj metis lin sur la liton de la homo de Dio kaj ŝlosis post li kaj eliris.
他母亲抱他上了楼,将他放在神人的床上,关上门出来,
Kaj ŝi vokis sian edzon, kaj diris: Sendu al mi unu el la junuloj kaj unu el la azeninoj, mi kuros al la homo de Dio kaj revenos.
呼叫她丈夫说:「你叫一个仆人给我牵一匹驴来,我要快快地去见神人,就回来。」
Li diris: Por kio vi iras al li? hodiaŭ estas nek monatkomenco, nek sabato. Sed ŝi diris: Estu trankvila.
丈夫说:「今日不是月朔,也不是安息日,你为何要去见他呢?」妇人说:「平安无事。」
Kaj ŝi selis la azeninon, kaj diris al sia junulo: Konduku kaj iru, ne retenu min en la rajdado, ĝis mi diros al vi.
于是备上驴,对仆人说:「你快快赶著走,我若不吩咐你,就不要迟慢。」
Kaj ŝi iris kaj venis al la homo de Dio, sur la monton Karmel. Kiam la homo de Dio ŝin ekvidis de malproksime, li diris al sia junulo Geĥazi: Jen estas tiu Ŝunemanino;
妇人就往迦密山去见神人。神人远远地看见她,对仆人基哈西说:「看哪,书念的妇人来了!
kuru do al ŝi renkonte, kaj diru al ŝi: Kiel vi fartas? kiel fartas via edzo? kiel fartas la infano? Ŝi diris: Ni fartas bone.
你跑去迎接她,问她说:你平安吗?你丈夫平安吗?孩子平安吗?」她说:「平安。」
Kaj ŝi aliris al la homo de Dio sur la monton kaj ekkaptis liajn piedojn. Geĥazi aliris, por forpuŝi ŝin; sed la homo de Dio diris: Lasu ŝin, ĉar ŝia animo estas afliktita; kaj la Eternulo kaŝis antaŭ mi kaj ne sciigis al mi.
妇人上了山,到神人那里,就抱住神人的脚。基哈西前来要推开她,神人说:「由她吧!因为她心里愁苦,耶和华向我隐瞒,没有指示我。」
Kaj ŝi diris: Ĉu mi petis filon de mia sinjoro? ĉu mi ne diris: Ne trompu min?
妇人说:「我何尝向我主求过儿子呢?我岂没有说过,不要欺哄我吗?」
Kaj li diris al Geĥazi: Zonu viajn lumbojn, kaj prenu en vian manon mian bastonon kaj iru. Se vi renkontos iun, ne salutu lin; kaj se iu vin salutos, ne respondu al li. Kaj metu mian bastonon sur la vizaĝon de la knabo.
以利沙吩咐基哈西说:「你束上腰,手拿我的杖前去;若遇见人,不要向他问安;人若向你问安,也不要回答;要把我的杖放在孩子脸上。」
Sed la patrino de la knabo diris: Mi ĵuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi vin ne forlasos. Kaj li leviĝis, kaj iris post ŝi.
孩子的母亲说:「我指著永生的耶和华,又敢在你面前起誓,我必不离开你。」于是以利沙起身,随著她去了。
Geĥazi iris antaŭ ili, kaj li metis la bastonon sur la vizaĝon de la knabo; sed ne aperis voĉo nek sento. Kaj li revenis renkonte al li, kaj sciigis al li, dirante: La knabo ne vekiĝis.
基哈西先去,把杖放在孩子脸上,却没有声音,也没有动静。基哈西就迎著以利沙回来,告诉他说:「孩子还没有醒过来。」
Tiam Eliŝa eniris en la domon, kaj vidis, ke la mortinta infano estas kuŝigita sur lia lito.
以利沙来到,进了屋子,看见孩子死了,放在自己的床上。
Kaj li eniris kaj ŝlosis la pordon post ili ambaŭ, kaj ekpreĝis al la Eternulo.
他就关上门,只有自己和孩子在里面,他便祈祷耶和华,
Kaj li iris kaj kuŝiĝis sur la infano, kaj almetis sian buŝon al lia buŝo kaj siajn okulojn al liaj okuloj kaj siajn manojn al liaj manoj, kaj etendis sin sur li. Kaj la korpo de la infano varmiĝis.
上床伏在孩子身上,口对口,眼对眼,手对手;既伏在孩子身上,孩子的身体就渐渐温和了。
Kaj li releviĝis kaj iris en la domo tien kaj reen, kaj venis kaj etendis sin sur la infano. Kaj la knabo ternis sep fojojn, kaj la knabo malfermis siajn okulojn.
然后他下来,在屋里来往走了一趟,又上去伏在孩子身上,孩子打了七个喷嚏,就睁开眼睛了。
Tiam li vokis Geĥazin, kaj diris: Alvoku tiun Ŝunemaninon. Kaj li vokis ŝin, kaj ŝi venis al li, kaj li diris: Prenu vian filon.
以利沙叫基哈西说:「你叫这书念妇人来」;于是叫了她来。以利沙说:「将你儿子抱起来。」
Kaj ŝi venis kaj ĵetis sin al liaj piedoj kaj adorkliniĝis ĝis la tero; kaj ŝi prenis sian filon kaj eliris.
妇人就进来,在以利沙脚前俯伏于地,抱起她儿子出去了。
Eliŝa reiris Gilgalon. Estis malsato en la lando; kaj la profetidoj sidis antaŭ li. Kaj li diris al sia junulo: Starigu la grandan kaldronon kaj kuiru supon por la profetidoj.
以利沙又来到吉甲,那地正有饥荒。先知门徒坐在他面前,他吩咐仆人说:「你将大锅放在火上,给先知门徒熬汤。」
Sed unu el ili eliris sur la kampon, por kolekti verdaĵon; kaj li trovis sovaĝan volvokreskaĵon kaj kolektis de ĝi kolocintojn, plenan sian veston. Kaj li venis kaj tranĉis ilin en la kaldronon kun la supo, ĉar ili ne sciis, kio tio estas.
有一个人去到田野掐菜,遇见一棵野瓜籐,就摘了一兜野瓜回来,切了搁在熬汤的锅中,因为他们不知道是什么东西;
Kaj ili elverŝis al la homoj, por manĝi. Sed kiam tiuj ekmanĝis el la supo, ili ekkriis kaj diris: Morto estas en la kaldrono, ho homo de Dio! Kaj ili ne povis manĝi.
倒出来给众人吃,吃的时候,都喊叫说:「神人哪,锅中有致死的毒物!」所以众人不能吃了。
Tiam li diris: Alportu farunon. Kaj li enŝutis en la kaldronon, kaj diris: Verŝu al la homoj, ke ili manĝu. Kaj jam estis nenio malbona en la kaldrono.
以利沙说:「拿点面来」,就把面撒在锅中,说:「倒出来,给众人吃吧!」锅中就没有毒了。
Venis homo el Baal-Ŝaliŝa, kaj alportis al la homo de Dio unuaaĵon de pano: dudek hordeajn panojn kaj freŝajn grajnojn en sia saketo. Kaj ĉi tiu diris: Donu al la homoj, ke ili manĝu.
有一个人从巴力‧沙利沙来,带著初熟大麦做的饼二十个,并新穗子,装在口袋里送给神人。神人说:「把这些给众人吃。」
Lia servanto diris: Kiel mi povas tion doni al cent homoj? Sed li diris: Donu al la homoj, ke ili manĝu; ĉar tiele diras la Eternulo: Oni manĝos, kaj ankoraŭ iom restos.
仆人说:「这一点岂可摆给一百人吃呢?」以利沙说:「你只管给众人吃吧!因为耶和华如此说,众人必吃了,还剩下。」
Kaj li donis al ili, kaj ili manĝis, kaj iom ankoraŭ restis, konforme al la vorto de la Eternulo.
仆人就摆在众人面前,他们吃了,果然还剩下,正如耶和华所说的。