II Kings 5

Naaman, la militestro de la reĝo de Sirio, estis granda homo antaŭ sia sinjoro kaj tre estimata, ĉar per li la Eternulo donis venkon al Sirio. Tiu homo estis forta militisto, sed leprulo.
亚兰王的元帅乃缦在他主人面前为尊为大,因耶和华曾借他使亚兰人得胜;他又是大能的勇士,只是长了大痲疯。
La Sirianoj unu fojon eliris taĉmente kaj kaptis el la Izraela lando malgrandan knabinon, kaj ŝi fariĝis servantino de la edzino de Naaman.
先前亚兰人成群地出去,从以色列国掳了一个小女子,这女子就服事乃缦的妻。
Kaj ŝi diris al sia sinjorino: Ho, se mia sinjoro estus ĉe la profeto, kiu loĝas en Samario! tiu forigus de li la lepron.
她对主母说:「巴不得我主人去见撒马利亚的先知,必能治好他的大痲疯。」
Kaj iu iris kaj rakontis al sia sinjoro, dirante: Tiel kaj tiel diris la knabino, kiu estas el la lando Izraela.
乃缦进去,告诉他主人说,以色列国的女子如此如此说。
Kaj la reĝo de Sirio diris: Iru, kaj mi sendos leteron al la reĝo de Izrael. Kaj li iris, kaj li prenis kun si dek kikarojn da arĝento kaj ses mil siklojn da oro kaj dek kompletojn da vestoj.
亚兰王说:「你可以去,我也达信于以色列王。」于是乃缦带银子十他连得,金子六千舍客勒,衣裳十套,就去了;
Kaj li alportis al la reĝo de Izrael la leteron, en kiu estis skribite: Kune kun ĉi tiu letero mi sendas al vi mian servanton Naaman, por ke vi liberigu lin de lia lepro.
且带信给以色列王,信上说:「我打发臣仆乃缦去见你,你接到这信,就要治好他的大痲疯。」
Kiam la reĝo de Izrael tralegis la leteron, li disŝiris siajn vestojn, kaj diris: Ĉu mi estas Dio, por mortigi kaj vivigi, ke tiu sendas al mi, por ke mi liberigu homon de lia lepro? nun sciu kaj vidu, ke li serĉas pretekston kontraŭ mi.
以色列王看了信就撕裂衣服,说:「我岂是 神,能使人死使人活呢?这人竟打发人来,叫我治好他的大痲疯。你们看一看,这人何以寻隙攻击我呢?」
Kiam Eliŝa, la homo de Dio, aŭdis, ke la reĝo de Izrael disŝiris siajn vestojn, li sendis al la reĝo, por diri: Kial vi disŝiris viajn vestojn? li venu al mi, kaj li ekscios, ke ekzistas profeto en Izrael.
神人以利沙听见以色列王撕裂衣服,就打发人去见王,说:「你为什么撕了衣服呢?可使那人到我这里来,他就知道以色列中有先知了。」
Kaj venis Naaman kun siaj ĉevaloj kaj ĉaroj, kaj haltis ĉe la pordo de la domo de Eliŝa.
于是,乃缦带著车马到了以利沙的家,站在门前。
Kaj Eliŝa sendis al li senditon, por diri: Iru kaj lavu vin sep fojojn en Jordan, kaj renoviĝos via korpo kaj vi fariĝos pura.
以利沙打发一个使者,对乃缦说:「你去在约旦河中沐浴七回,你的肉就必复原,而得洁净。」
Tiam Naaman ekkoleris kaj foriris, kaj diris: Jen mi pensis, ke li eliros kaj stariĝos, kaj alvokos la nomon de la Eternulo, sia Dio, kaj metos sian manon sur la lokon kaj forigos la lepron.
乃缦却发怒走了,说:「我想他必定出来见我,站著求告耶和华─他 神的名,在患处以上摇手,治好这大痲疯。
Ĉu Amana kaj Parpar, la riveroj de Damasko, ne estas pli bonaj, ol ĉiuj akvoj de Izrael? ĉu mi ne povas lavi min en ili kaj fariĝi pura? Kaj li forturnis sin kaj foriris kun kolero.
大马士革的河亚罢拿和法珥法岂不比以色列的一切水更好吗?我在那里沐浴不得洁净吗?」于是气忿忿地转身去了。
Sed liaj servantoj aliris, kaj ekparolis al li, kaj diris: Nia patro! se ion grandan la profeto ordonus al vi, ĉu vi tion ne farus? des pli, se li diris al vi: Lavu vin, kaj vi estos pura!
他的仆人进前来,对他说:「我父啊,先知若吩咐你做一件大事,你岂不做吗?何况说你去沐浴而得洁净呢?」
Kaj li iris kaj enakvigis sin en Jordan sep fojojn, konforme al la vorto de la homo de Dio; kaj lia korpo renoviĝis kiel la korpo de malgranda infano, kaj li fariĝis pura.
于是乃缦下去,照著神人的话,在约旦河里沐浴七回;他的肉复原,好像小孩子的肉,他就洁净了。
Kaj li revenis al la homo de Dio, li kaj lia tuta akompanantaro, kaj li venis kaj stariĝis antaŭ li, kaj diris: Nun mi eksciis, ke sur la tuta tero ne ekzistas Dio krom ĉe Izrael; prenu do nun donacon de via servanto.
乃缦带著一切跟随他的人,回到神人那里,站在他面前,说:「如今我知道,除了以色列之外,普天下没有 神。现在求你收点仆人的礼物。」
Sed tiu diris: Kiel vivas la Eternulo, antaŭ kiu mi staras, mi ne prenos. Li insistis ĉe li, ke li prenu, sed tiu ne volis.
以利沙说:「我指著所事奉永生的耶和华起誓,我必不受。」乃缦再三地求他,他却不受。
Tiam Naaman diris: Se ne, tiam mi petas, oni donu al via servanto tiom da tero, kiom povas porti paro da muloj; ĉar via servanto ne alportados plu bruloferojn nek buĉoferojn al aliaj dioj krom la Eternulo.
乃缦说:「你若不肯受,请将两骡子驮的土赐给仆人。从今以后,仆人必不再将燔祭或平安祭献与别神,只献给耶和华。
Nur en jena afero la Eternulo pardonu vian servanton: kiam mia sinjoro iros en la templon de Rimon, por tie adorkliniĝi, kaj li apogos sin sur mia brako kaj mi adorkliniĝos en la templo de Rimon, tiam la Eternulo pardonu vian servanton pri tiu afero.
惟有一件事,愿耶和华饶恕你仆人:我主人进临门庙叩拜的时候,我用手搀他在临门庙,我也屈身。我在临门庙屈身的这事,愿耶和华饶恕我。」
Tiu diris al li: Iru en paco. Kaj kiam li foriris de li certan spacon da tero,
以利沙对他说:「你可以平平安安地回去!」乃缦就离开他去了;走了不远,
Geĥazi, la junulo de Eliŝa, de la homo de Dio, diris al si: Jen mia sinjoro domaĝis la Sirianon Naaman, kaj ne prenis el lia mano tion, kion tiu alportis; kiel vivas la Eternulo, mi kuros post li kaj prenos ion de li.
神人以利沙的仆人基哈西心里说:「我主人不愿从这亚兰人乃缦手里受他带来的礼物,我指著永生的耶和华起誓,我必跑去追上他,向他要些。」
Kaj Geĥazi postkuris Naamanon. Kiam Naaman vidis, ke li kuras post li, li desaltis de la ĉaro renkonte al li, kaj diris: Ĉu la farto estas bona?
于是基哈西追赶乃缦。乃缦看见有人追赶,就急忙下车迎著他,说:「都平安吗?」
Tiu respondis: Bona; mia sinjoro sendis min, por diri: Jen nun venis al mi de la monto de Efraim du junuloj el la profetidoj; donu por ili, mi petas, kikaron da arĝento kaj du kompletojn da vestoj.
说:「都平安。我主人打发我来说:『刚才有两个少年人,是先知门徒,从以法莲山地来见我,请你赐他们一他连得银子,两套衣裳。』」
Kaj Naaman diris: Pli bone prenu du kikarojn. Kaj li insistis ĉe li, kaj ligis du kikarojn da arĝento en du paketoj kaj du kompletojn da vestoj kaj donis al siaj du junuloj, kaj ili portis antaŭ li.
乃缦说:「请受二他连得」;再三地请受,便将二他连得银子装在两个口袋里,又将两套衣裳交给两个仆人;他们就在基哈西前头抬著走。
Kiam li venis al la monteto, li prenis el iliaj manoj kaj kaŝis en la domo. Kaj li forliberigis la homojn, kaj ili foriris.
到了山冈,基哈西从他们手中接过来,放在屋里,打发他们回去。
Kiam li venis kaj aperis antaŭ sia sinjoro, Eliŝa diris al li: De kie vi venas, Geĥazi? Ĉi tiu respondis: Via servanto nenien iris.
基哈西进去,站在他主人面前。以利沙问他说:「基哈西你从哪里来?」回答说:「仆人没有往哪里去。」
Sed tiu diris al li: Mia koro ne forestis, kiam la homo returnis sin de sia ĉaro renkonte al vi. Ĉu nun estas la tempo, por preni arĝenton aŭ preni vestojn aŭ olivarbojn, vinberĝardenojn, ŝafojn, bovojn, sklavojn, aŭ sklavinojn?
以利沙对他说:「那人下车转回迎你的时候,我的心岂没有去呢?这岂是受银子、衣裳、买橄榄园、葡萄园、牛羊、仆婢的时候呢?
La lepro de Naaman aliĝu do al vi kaj al via idaro por eterne. Kaj tiu foriris de li, leprokovrita kiel neĝo.
因此,乃缦的大痲疯必沾染你和你的后裔,直到永远。」基哈西从以利沙面前退出去,就长了大痲疯,像雪那样白。