Kaj Isaak havis la aĝon de kvardek jaroj, kiam li prenis kiel edzinon Rebekan, filinon de Betuel la Siriano, el Mezopotamio, fratinon de Laban la Siriano.
Kaj la Eternulo diris al ŝi:
Du popoloj estas en via ventro,
Kaj du gentoj disapartiĝos el via interno;
Kaj unu popolo estos pli forta ol la dua,
Kaj la pli granda servos la malpli grandan.
Kaj poste eliris lia frato, tenante per la mano la kalkanon de Esav; kaj oni donis al li la nomon Jakob. Kaj Isaak havis la aĝon de sesdek jaroj, kiam ili naskiĝis.