Genesis 24

亚伯拉罕年纪老迈,向来在一切事上耶和华都赐福给他。
Kaj Abraham estis maljuna kaj en profunda aĝo. Kaj la Eternulo benis Abrahamon en ĉio.
亚伯拉罕对管理他全业最老的仆人说:「请你把手放在我大腿底下。
Kaj Abraham diris al sia sklavo, la administranto de lia domo, kiu regis ĉion, kio apartenis al li: Metu vian manon sub mian femuron;
我要叫你指著耶和华─天地的主起誓,不要为我儿子娶这迦南地中的女子为妻。
kaj mi ĵurigas vin per la Eternulo, la Dio de la ĉielo kaj la Dio de la tero, ke vi ne prenos edzinon por mia filo el la filinoj de la Kanaanidoj, inter kiuj mi loĝas;
你要往我本地本族去,为我的儿子以撒娶一个妻子。」
sed en mian landon kaj en mian patrujon vi iros kaj vi prenos edzinon por mia filo Isaak.
仆人对他说:「倘若女子不肯跟我到这地方来,我必须将你的儿子带回你原出之地吗?」
Kaj la sklavo diris al li: Eble la virino ne volos iri kun mi en ĉi tiun landon; ĉu mi tiam devas revenigi vian filon en la landon, el kiu vi eliris?
亚伯拉罕对他说:「你要谨慎,不要带我的儿子回那里去。
Kaj Abraham diris al li: Gardu vin, ne revenigu mian filon tien.
耶和华─天上的主曾带领我离开父家和本族的地,对我说话,向我起誓说:『我要将这地赐给你的后裔。』他必差遣使者在你面前,你就可以从那里为我儿子娶一个妻子。
La Eternulo, la Dio de la ĉielo, kiu prenis min el la domo de mia patro kaj el mia patrujo, kaj diris al mi kaj ĵuris al mi, dirante: Al via idaro Mi donos ĉi tiun landon — Li sendos Sian anĝelon antaŭ vi, kaj vi prenos edzinon por mia filo el tie.
倘若女子不肯跟你来,我使你起的誓就与你无干了,只是不可带我的儿子回那里去。」
Kaj se la virino ne volos iri kun vi, tiam vi fariĝos libera de ĉi tiu mia ĵuro; nur mian filon ne revenigu tien.
仆人就把手放在他主人亚伯拉罕的大腿底下,为这事向他起誓。
Kaj la sklavo metis sian manon sub la femuron de sia sinjoro Abraham kaj ĵuris al li pri tiu afero.
那仆人从他主人的骆驼里取了十匹骆驼,并带些他主人各样的财物,起身往美索不达米亚去,到了拿鹤的城。
Kaj la sklavo prenis dek kamelojn el la kameloj de sia sinjoro, kaj li iris; kaj ĉiaj bonaĵoj de lia sinjoro estis en liaj manoj. Kaj li leviĝis kaj iris Mezopotamion, al la urbo Naĥor.
天将晚,众女子出来打水的时候,他便叫骆驼跪在城外的水井那里。
Kaj li genuigis la kamelojn ekstere de la urbo, ĉe puto kun akvo, en vespera tempo, en la tempo, kiam eliras la virinoj, por ĉerpi akvon.
他说:「耶和华─我主人亚伯拉罕的 神啊,求你施恩给我主人亚伯拉罕,使我今日遇见好机会。
Kaj li diris: Ho Eternulo, Dio de mia sinjoro Abraham, sukcesigu min hodiaŭ kaj faru favorkoraĵon al mia sinjoro Abraham.
我现今站在井旁,城内居民的女子们正出来打水。
Jen mi staras apud la fonto da akvo, kaj la filinoj de la urbanoj eliras, por ĉerpi akvon;
我向那一个女子说:『请你拿下水瓶来,给我水喝』,她若说:『请喝!我也给你的骆驼喝』,愿那女子就作你所预定给你仆人以撒的妻。这样,我便知道你施恩给我主人了。」
kaj la junulinon, al kiu mi diros: Volu klini vian kruĉon, ke mi trinku, kaj ŝi diros: Trinku, kaj mi trinkigos ankaŭ viajn kamelojn — ŝin Vi destinis por Via sklavo Isaak; kaj per tio mi sciiĝos, ke Vi faris favorkoraĵon al mia sinjoro.
话还没有说完,不料,利百加肩头上扛著水瓶出来。利百加是彼土利所生的;彼土利是亚伯拉罕兄弟拿鹤妻子密迦的儿子。
Kaj antaŭ ol li finis paroli, jen eliras Rebeka, kiu estis naskita al Betuel, la filo de Milka, edzino de Naĥor, frato de Abraham; kaj ŝia kruĉo estis sur ŝia ŝultro.
那女子容貌极其俊美,还是处女,也未曾有人亲近她。她下到井旁,打满了瓶,又上来。
Kaj la junulino estis tre belaspekta, virgulino, kiun ankoraŭ ne ekkonis viro. Kaj ŝi malsupreniris al la fonto kaj plenigis sian kruĉon kaj iris supren.
仆人跑上前去迎著她,说:「求你将瓶里的水给我一点喝。」
Kaj la sklavo kuris al ŝi renkonte, kaj diris: Volu lasi min trinki iom da akvo el via kruĉo.
女子说:「我主请喝!」就急忙拿下瓶来,托在手上给他喝。
Kaj ŝi diris: Trinku, mia sinjoro; kaj ŝi rapide mallevis la kruĉon sur sian manon, kaj ŝi donis al li trinki.
女子给他喝了,就说:「我再为你的骆驼打水,叫骆驼也喝足。」
Kaj kiam ŝi sufiĉe lin trinkigis, ŝi diris: Ankaŭ por viaj kameloj mi ĉerpos, ĝis ili finos trinki.
她就急忙把瓶里的水倒在槽里,又跑到井旁打水,就为所有的骆驼打上水来。
Kaj rapide ŝi elverŝis el sia kruĉo en la trinkujon, kaj kuris denove al la puto, por ĉerpi por ĉiuj liaj kameloj.
那人定睛看她,一句话也不说,要晓得耶和华赐他通达的道路没有。
Kaj la viro admiris ŝin silente, por konvinkiĝi, ĉu la Eternulo prosperigis lian vojon aŭ ne.
骆驼喝足了,那人就拿一个金环,重半舍客勒,两个金镯,重十舍客勒,给了那女子,
Kaj kiam la kameloj ĉesis trinki, tiam la viro prenis oran ringon, havantan la pezon de duono de siklo, kaj du braceletojn por ŝiaj manoj, havantajn la pezon de dek sikloj da oro.
说:「请告诉我,你是谁的女儿?你父亲家里有我们住宿的地方没有?」
Kaj li diris: Kies filino vi estas? volu diri al mi; ĉu en la domo de via patro estas loko por ni, por tradormi la nokton?
女子说:「我是密迦与拿鹤之子彼土利的女儿;」
Kaj ŝi diris al li: Mi estas filino de Betuel, filo de Milka, kiun ŝi naskis al Naĥor.
又说:「我们家里足有粮草,也有住宿的地方。」
Kaj ŝi diris al li: Ankaŭ da pajlo kaj da furaĝo ni havas multe, kaj ankaŭ lokon, por ke vi tradormu la nokton.
那人就低头向耶和华下拜,
Kaj la viro kliniĝis kaj faris adoron al la Eternulo.
说:「耶和华─我主人亚伯拉罕的 神是应当称颂的,因他不断地以慈爱诚实待我主人。至于我,耶和华在路上引领我,直走到我主人的兄弟家里。」
Kaj li diris: Glorata estu la Eternulo, la Dio de mia sinjoro Abraham, kiu ne lasis sen Sia favorkoreco kaj vereco mian sinjoron. Per la vojo, kiun mi iris, la Eternulo alkondukis min al la domo de la frato de mia sinjoro.
女子跑回去,照著这些话告诉她母亲和她家里的人。
Kaj la junulino kuris, kaj rakontis tiujn aferojn en la domo de sia patrino.
利百加有一个哥哥,名叫拉班,看见金环,又看见金镯在他妹子的手上,并听见他妹子利百加的话,说那人对我如此如此说。拉班就跑出来往井旁去,到那人跟前,见他仍站在骆驼旁边的井旁那里,
Kaj Rebeka havis fraton, kiu estis nomata Laban. Kaj Laban kuris al la viro eksteren, al la fonto.
并入上一节
Kaj kiam li vidis la ringon kaj la braceletojn sur la manoj de sia fratino, kaj kiam li aŭdis la vortojn de sia fratino Rebeka, kiu diris: Tiel parolis kun mi tiu viro — tiam li iris al la viro, kaj jen tiu staras ĉe la kameloj apud la fonto.
便对他说:「你这蒙耶和华赐福的,请进来,为什么站在外边?我已经收拾了房屋,也为骆驼预备了地方。」
Kaj li diris: Venu, benita de la Eternulo; kial vi staras ekstere? mi pretigis la domon kaj ankaŭ lokon por la kameloj.
那人就进了拉班的家。拉班卸了骆驼,用草料餵上,拿水给那人和跟随的人洗脚,
Kaj li venigis la viron en la domon, kaj malligis la kamelojn, kaj donis pajlon kaj furaĝon al la kameloj, kaj akvon por lavi liajn piedojn, kaj la piedojn de la homoj, kiuj estis kun li.
把饭摆在他面前,叫他吃,他却说:「我不吃,等我说明白我的事情再吃。」拉班说:「请说。」
Kaj estis metita antaŭ li manĝo; sed li diris: Mi ne manĝos, antaŭ ol mi diros mian aferon. Kaj tiu diris: Parolu.
他说:「我是亚伯拉罕的仆人。
Kaj li diris: Sklavo de Abraham mi estas.
耶和华大大地赐福给我主人,使他昌大,又赐给他羊群、牛群、金银、仆婢、骆驼,和驴。
Kaj la Eternulo forte benis mian sinjoron, kaj li fariĝis granda; kaj Li donis al li ŝafojn kaj bovojn kaj arĝenton kaj oron kaj sklavojn kaj sklavinojn kaj kamelojn kaj azenojn.
我主人的妻子撒拉年老的时候给我主人生了一个儿子;我主人也将一切所有的都给了这个儿子。
Kaj Sara, la edzino de mia sinjoro, naskis filon al mia sinjoro, kiam ŝi maljuniĝis; kaj li donis al li ĉion, kion li havis.
我主人叫我起誓说:『你不要为我儿子娶迦南地的女子为妻。
Kaj mia sinjoro ĵurigis min, dirante: Ne prenu edzinon por mia filo el la filinoj de la Kanaanidoj, en kies lando mi loĝas.
你要往我父家、我本族那里去,为我的儿子娶一个妻子。』
Nur al la domo de mia patro iru kaj al mia familio, kaj prenu edzinon por mia filo.
我对我主人说:『恐怕女子不肯跟我来。』
Kaj mi diris al mia sinjoro: Eble la virino ne volos iri kun mi?
他就说:『我所事奉的耶和华必要差遣他的使者与你同去,叫你的道路通达,你就得以在我父家、我本族那里,给我的儿子娶一个妻子。
Kaj li diris al mi: La Eternulo, antaŭ kiu mi iradis, sendos Sian anĝelon kun vi kaj sukcesigos vian vojon; kaj vi prenos edzinon por mia filo el mia familio kaj el la domo de mia patro.
只要你到了我本族那里,我使你起的誓就与你无干。他们若不把女子交给你,我使你起的誓也与你无干。』
Tiam vi estos libera de mia ĵuro, kiam vi venos al mia familio; kaj se ili ne donos al vi, vi estos libera de mia ĵuro.
「我今日到了井旁,便说:『耶和华─我主人亚伯拉罕的 神啊,愿你叫我所行的道路通达。
Kaj mi venis hodiaŭ al la fonto, kaj mi diris: Eternulo, Dio de mia sinjoro Abraham! ho, se Vi volus sukcesigi mian vojon, kiun mi nun iras!
我如今站在井旁,对那一个出来打水的女子说:请你把你瓶里的水给我一点喝;
Jen mi staras apud la fonto da akvo; la virgulino, kiu eliros, por ĉerpi, kaj al kiu mi diros: Lasu min trinki iom da akvo el via kruĉo,
她若说:你只管喝,我也为你的骆驼打水;愿那女子就作耶和华给我主人儿子所预定的妻。』
kaj kiu diros al mi: Trinku vi, kaj ankaŭ por viaj kameloj mi ĉerpos — tio estas la virino, kiun la Eternulo destinis por la filo de mia sinjoro.
我心里的话还没有说完,利百加就出来,肩头上扛著水瓶,下到井旁打水。我便对她说:『请你给我水喝。』
Antaŭ ol mi finis paroli en mia koro, jen Rebeka eliras, kaj ŝia kruĉo estas sur ŝia ŝultro; kaj ŝi malsupreniris al la fonto kaj ĉerpis. Kaj mi diris al ŝi: Volu trinkigi min.
她就急忙从肩头上拿下瓶来,说:『请喝!我也给你的骆驼喝。』我便喝了;她又给我的骆驼喝了。
Kaj rapide ŝi deprenis sian kruĉon de la ŝultro, kaj diris: Trinku, kaj ankaŭ viajn kamelojn mi trinkigos. Kaj mi trinkis, kaj ankaŭ la kamelojn ŝi trinkigis.
我问她说:『你是谁的女儿?』她说:『我是密迦与拿鹤之子彼土利的女儿。』我就把环子戴在她鼻子上,把镯子戴在她两手上。
Kaj mi demandis ŝin, kaj mi diris: Kies filino vi estas? Kaj ŝi diris: Filino de Betuel, filo de Naĥor, kiun naskis al li Milka. Kaj mi metis la ringon sur ŝian nazon kaj la braceletojn sur ŝiajn manojn.
随后我低头向耶和华下拜,称颂耶和华─我主人亚伯拉罕的 神;因为他引导我走合式的道路,使我得著我主人兄弟的孙女,给我主人的儿子为妻。
Kaj mi kliniĝis kaj faris adoron al la Eternulo, kaj mi gloris la Eternulon, la Dion de mia sinjoro Abraham, kiu kondukis min per ĝusta vojo, por ke mi prenu la filinon de la frato de mia sinjoro por lia filo.
现在你们若愿以慈爱诚实待我主人,就告诉我;若不然,也告诉我,使我可以或向左,或向右。」
Kaj nun se vi volas fari favorkoraĵon kaj ĝustaĵon al mia sinjoro, diru al mi; kaj se ne, vi ankaŭ diru al mi, kaj mi turnos min dekstren aŭ maldekstren.
拉班和彼土利回答说:「这事乃出于耶和华,我们不能向你说好说歹。
Tiam respondis Laban kaj Betuel, kaj diris: De la Eternulo venis ĉi tiu afero; ni ne povas diri al vi ion malbonan aŭ bonan.
看哪,利百加在你面前,可以将她带去,照著耶和华所说的,给你主人的儿子为妻。」
Jen Rebeka estas antaŭ vi; prenu ŝin kaj iru, kaj ŝi estu edzino al la filo de via sinjoro, kiel diris la Eternulo.
亚伯拉罕的仆人听见他们这话,就向耶和华俯伏在地。
Kaj kiam la sklavo de Abraham aŭdis iliajn vortojn, li kliniĝis ĝis la tero al la Eternulo.
当下仆人拿出金器、银器,和衣服送给利百加,又将宝物送给她哥哥和她母亲。
Kaj la sklavo elprenis arĝentaĵojn kaj oraĵojn kaj vestojn kaj donis al Rebeka; kaj donacojn li donis al ŝia frato kaj al ŝia patrino.
仆人和跟从他的人吃了喝了,住了一夜。早晨起来,仆人就说:「请打发我回我主人那里去吧。」
Kaj manĝis kaj trinkis li kaj la homoj, kiuj estis kun li, kaj ili tradormis tie la nokton. Kaj kiam ili leviĝis matene, li diris: Lasu min for al mia sinjoro.
利百加的哥哥和她母亲说:「让女子同我们再住几天,至少十天,然后她可以去。」
Tiam ŝia frato kaj ŝia patrino diris: La junulino restu kun ni almenaŭ dek tagojn, poste vi iros.
仆人说:「耶和华既赐给我通达的道路,你们不要耽误我,请打发我走,回我主人那里去吧。」
Kaj li diris al ili: Ne retenu min, ĉar la Eternulo sukcesigis mian vojon. Lasu min for, kaj mi iros al mia sinjoro.
他们说:「我们把女子叫来问问她,」
Kaj ili diris: Ni vokos la junulinon, kaj ni demandos, kion ŝi diros.
就叫了利百加来,问她说:「你和这人同去吗?」利百加说:「我去。」
Kaj ili alvokis Rebekan, kaj diris al ŝi: Ĉu vi iros kun ĉi tiu viro? Kaj ŝi diris: Mi iros.
于是他们打发妹子利百加和她的乳母,同亚伯拉罕的仆人,并跟从仆人的,都走了。
Kaj ili forsendis sian fratinon Rebeka kaj ŝian nutrintinon kaj la sklavon de Abraham kaj liajn homojn.
他们就给利百加祝福说:我们的妹子啊,愿你作千万人的母!愿你的后裔得著仇敌的城门!
Kaj ili benis Rebekan, kaj diris al ŝi: Nia fratino! miloj da miloj elkresku el vi, kaj via idaro posedu la pordegojn de siaj malamikoj.
利百加和她的使女们起来,骑上骆驼,跟著那仆人,仆人就带著利百加走了。
Kaj leviĝis Rebeka kaj ŝiaj servistinoj kaj sidiĝis sur la kameloj, kaj ili iris post tiu viro; kaj la sklavo prenis Rebekan kaj foriris.
那时,以撒住在南地,刚从庇耳‧拉海‧莱回来。
Kaj Isaak venis de la vojo, kiu kondukas al la puto de la Vivanto-Vidanto; li loĝis en la suda lando.
天将晚,以撒出来在田间默想,举目一看,见来了些骆驼。
Kaj Isaak eliris, por mediti sur la kampo, kiam komenciĝis vespero; kaj li levis siajn okulojn kaj vidis, ke jen venas kameloj.
利百加举目看见以撒,就急忙下了骆驼,
Kaj Rebeka levis siajn okulojn, kaj ŝi ekvidis Isaakon kaj desaltis de la kamelo.
问那仆人说:「这田间走来迎接我们的是谁?」仆人说:「是我的主人。」利百加就拿帕子蒙上脸。
Kaj ŝi diris al la sklavo: Kiu estas tiu viro, kiu iras sur la kampo renkonte al ni? Kaj la sklavo diris: Tio estas mia sinjoro. Kaj ŝi prenis la kovrotukon kaj kovris sin.
仆人就将所办的一切事都告诉以撒。
Kaj la sklavo rakontis al Isaak ĉion, kion li faris.
以撒便领利百加进了他母亲撒拉的帐棚,娶了她为妻,并且爱她。以撒自从他母亲不在了,这才得了安慰。
Kaj Isaak enkondukis ŝin en la tendon de sia patrino Sara; kaj li prenis Rebekan, kaj ŝi fariĝis lia edzino, kaj li ekamis ŝin. Kaj Isaak konsoliĝis pri sia patrino.