I Corinthians 16

论到为圣徒捐钱,我从前怎样吩咐加拉太的众教会,你们也当怎样行。
Nun rilate al la monkolekto pro la sanktuloj, kiel mi ordonis al la eklezioj de Galatujo, tiel ankaŭ vi faru.
每逢七日的第一日,各人要照自己的进项抽出来留著,免得我来的时候现凑。
La unuan tagon de la semajno, ĉiu el vi provizu ĉe si laŭ tio, kion li prospere akiris, por ke ne estu kolektoj tiam, kiam mi venos.
及至我来到了,你们写信举荐谁,我就打发他们,把你们的捐资送到耶路撒冷去。
Kaj kiam mi alvenos, kiujn vi per leteroj aprobos, tiujn mi sendos, por alporti vian donacon al Jerusalem;
若我也该去,他们可以和我同去。
kaj se konvenos, ke mi ankaŭ tien vojaĝu, ili vojaĝos kun mi.
我要从马其顿经过;既经过了,就要到你们那里去,
Sed mi venos al vi, kiam mi estos trapasinta Makedonujon; ĉar Makedonujon mi ja trapasos;
或者和你们同住几时,或者也过冬。无论我往那里去,你们就可以给我送行。
sed ĉe vi eble mi restos, aŭ eĉ travintros, por ke vi antaŭen irigu min, kien mi veturos.
我如今不愿意路过见你们;主若许我,我就指望和你们同住几时。
Ĉar mi ne volas vidi vin nun dumvojaĝe; ĉar mi esperas resti kelkan tempon ĉe vi, se la Sinjoro permesos.
但我要仍旧住在以弗所,直等到五旬节;
Sed mi restos en Efeso ĝis Pentekosto;
因为有宽大又有功效的门为我开了,并且反对的人也多。
ĉar pordo granda kaj efika malfermiĝis al mi, kaj estas multaj kontraŭstarantoj.
若是提摩太来到,你们要留心,叫他在你们那里无所惧怕;因为他劳力做主的工,像我一样。
Se Timoteo venos, zorgu, ke li estu ĉe vi sentime; ĉar li faras la laboron de la Sinjoro, kiel mi ankaŭ;
所以,无论谁都不可藐视他,只要送他平安前行,叫他到我这里来,因我指望他和弟兄们同来。
neniu do lin malestimu. Sed antaŭen irigu lin en paco, por ke li venu al mi; ĉar mi atendas lin kun la fratoj.
至于兄弟亚波罗,我再三的劝他同弟兄们到你们那里去;但这时他决不愿意去,几时有了机会他必去。
Sed rilate al la frato Apolos, mi multe petegis lin veni al vi kun la fratoj; sed tute mankis volo veni nun; sed li venos, kiam li havos oportunan tempon.
你们务要儆醒,在真道上站立得稳,要作大丈夫,要刚强。
Viglu, staru firme en la fido, viriĝu, fortiĝu.
凡你们所做的都要凭爱心而做。
Ĉio via estu farata en amo.
弟兄们,你们晓得司提反一家,是亚该亚初结的果子,并且他们专以服事圣徒为念。
Mi petegas vin, fratoj (vi konas la domon de Stefanas, ke ĝi estas la unuaaĵo de la Aĥaja lando, kaj ke ili sin dediĉis al la servo de la sanktuloj),
我劝你们顺服这样的人,并一切同工同劳的人。
ke vi ankaŭ submetiĝu al tiaj, kaj al ĉiu kunhelpanto kaj kunlaboranto.
司提反和福徒拿都,并亚该古到这里来,我很喜欢;因为你们待我有不及之处,他们补上了。
Kaj mi ĝojas pro la alveno de Stefanas kaj Fortunato kaj Aĥaiko, tial, ke vian mankaĵon ili plenigis.
他们叫我和你们心里都快活。这样的人,你们务要敬重。
Ĉar ili refreŝigis mian spiriton kaj vian; rekonu do tiajn.
亚细亚的众教会问你们安。亚居拉和百基拉并在他们家里的教会,因主多多的问你们安。
La eklezioj de Azio vin salutas. Akvila kaj Priskila vin salutas multe en la Sinjoro, kune kun la eklezio en ilia domo.
众弟兄都问你们安。你们要亲嘴问安,彼此务要圣洁。
Ĉiuj fratoj vin salutas. Salutu unu la alian per sankta kiso.
我─保罗亲笔问安。
La saluto de mi, Paŭlo, per mia propra mano.
若有人不爱主,这人可诅可咒。主必要来!
Se iu ne amas la Sinjoron Jesuo Kristo, li estu anatemita. Maran-ata.
愿主耶稣基督的恩常与你们众人同在!
La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi.
我在基督耶稣里的爱与你们众人同在。阿们!
Mia amo estu kun vi ĉiuj en Kristo Jesuo. Amen.