Galatians 3

أَيُّهَا الْغَلاَطِيُّونَ الأَغْبِيَاءُ، مَنْ رَقَاكُمْ حَتَّى لاَ تُذْعِنُوا لِلْحَقِّ؟ أَنْتُمُ الَّذِينَ أَمَامَ عُيُونِكُمْ قَدْ رُسِمَ يَسُوعُ الْمَسِيحُ بَيْنَكُمْ مَصْلُوبًا!
Ho malsaĝaj Galatoj, kiu vin ensorĉis? vin, antaŭ kies okuloj Kristo Jesuo estis publike prezentita krucumita.
أُرِيدُ أَنْ أَتَعَلَّمَ مِنْكُمْ هذَا فَقَطْ: أَبِأَعْمَالِ النَّامُوسِ أَخَذْتُمُ الرُّوحَ أَمْ بِخَبَرِ الإِيمَانِ؟
Nur la jenon mi deziras sciiĝi de vi: Ĉu per faroj de la leĝo vi ricevis la Spiriton, aŭ per la aŭdado de fido?
أَهكَذَا أَنْتُمْ أَغْبِيَاءُ! أَبَعْدَمَا ابْتَدَأْتُمْ بِالرُّوحِ تُكَمَّلُونَ الآنَ بِالْجَسَدِ؟
Ĉu vi tiel malsaĝaj estas? komencinte en Spirito, ĉu vi en karno nun perfektiĝas?
أَهذَا الْمِقْدَارَ احْتَمَلْتُمْ عَبَثًا؟ إِنْ كَانَ عَبَثًا!
Ĉu vi vane tiom suferis? se ja tio estas vana.
فَالَّذِي يَمْنَحُكُمُ الرُّوحَ، وَيَعْمَلُ قُوَّاتٍ فِيكُمْ، أَبِأَعْمَالِ النَّامُوسِ أَمْ بِخَبَرِ الإِيمَانِ؟
Ĉu do Tiu, kiu donas al vi la Spiriton kaj faras ĉe vi miraklojn, tion faras per faroj de la leĝo, aŭ per la aŭdado de fido?
كَمَا «آمَنَ إِبْرَاهِيمُ بِاللهِ فَحُسِبَ لَهُ بِرًّا».
Tiel same, kiel Abraham kredis al Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto.
اعْلَمُوا إِذًا أَنَّ الَّذِينَ هُمْ مِنَ الإِيمَانِ أُولئِكَ هُمْ بَنُو إِبْرَاهِيمَ.
Sciu do, ke tiuj, kiuj rilatas al fido, estas filoj de Abraham.
وَالْكِتَابُ إِذْ سَبَقَ فَرَأَى أَنَّ اللهَ بِالإِيمَانِ يُبَرِّرُ الأُمَمَ، سَبَقَ فَبَشَّرَ إِبْرَاهِيمَ أَنْ «فِيكَ تَتَبَارَكُ جَمِيعُ الأُمَمِ».
Antaŭvidante do, ke per fido Dio pravigos la nacianojn, la Skribo antaŭpredikis la evangelion al Abraham, dirante: Beniĝos per vi ĉiuj gentoj.
إِذًا الَّذِينَ هُمْ مِنَ الإِيمَانِ يَتَبَارَكُونَ مَعَ إِبْرَاهِيمَ الْمُؤْمِنِ.
Tial do tiuj, kiuj rilatas al fido, beniĝas kun la fidela Abraham.
لأَنَّ جَمِيعَ الَّذِينَ هُمْ مِنْ أَعْمَالِ النَّامُوسِ هُمْ تَحْتَ لَعْنَةٍ، لأَنَّهُ مَكْتُوبٌ: «مَلْعُونٌ كُلُّ مَنْ لاَ يَثْبُتُ فِي جَمِيعِ مَا هُوَ مَكْتُوبٌ فِي كِتَابِ النَّامُوسِ لِيَعْمَلَ بِهِ».
Ĉar ĉiuj, kiuj rilatas al faroj de la leĝo, estas sub malbeno; ĉar estas skribite: Malbenita estas ĉiu, kiu ne persistos en ĉio, kio estas skribita en la libro de la leĝo, por plenumi ĝin.
وَلكِنْ أَنْ لَيْسَ أَحَدٌ يَتَبَرَّرُ بِالنَّامُوسِ عِنْدَ اللهِ فَظَاهِرٌ، لأَنَّ «الْبَارَّ بِالإِيمَانِ يَحْيَا».
Sed ke neniu praviĝas antaŭ Dio per la leĝo, estas evidente; ĉar: La virtulo vivos per fido;
وَلكِنَّ النَّامُوسَ لَيْسَ مِنَ الإِيمَانِ، بَلِ «الإِنْسَانُ الَّذِي يَفْعَلُهَا سَيَحْيَا بِهَا».
kaj la leĝo ne rilatas al fido; sed: Kiu plenumas ilin, tiu vivos en ili.
اَلْمَسِيحُ افْتَدَانَا مِنْ لَعْنَةِ النَّامُوسِ، إِذْ صَارَ لَعْنَةً لأَجْلِنَا، لأَنَّهُ مَكْتُوبٌ: «مَلْعُونٌ كُلُّ مَنْ عُلِّقَ عَلَى خَشَبَةٍ».
Kristo elaĉetis nin el la malbeno de la leĝo, fariĝinte malbeno pro ni; ĉar estas skribite: Malbenita estas ĉiu, kiu pendas sur lignaĵo;
لِتَصِيرَ بَرَكَةُ إِبْرَاهِيمَ لِلأُمَمِ فِي الْمَسِيحِ يَسُوعَ، لِنَنَالَ بِالإِيمَانِ مَوْعِدَ الرُّوحِ.
por ke venu sur la nacianojn la beno de Abraham en Kristo Jesuo; por ke per fido ni ricevu la promeson de la Spirito.
أَيُّهَا الإِخْوَةُ بِحَسَبِ الإِنْسَانِ أَقُولُ: لَيْسَ أَحَدٌ يُبْطِلُ عَهْدًا قَدْ تَمَكَّنَ وَلَوْ مِنْ إِنْسَانٍ، أَوْ يَزِيدُ عَلَيْهِ.
Fratoj, mi parolas laŭ homo: Konfirmitan interligon, eĉ nur homan, neniu nuligas nek prialdonas.
وَأَمَّا الْمَوَاعِيدُ فَقِيلَتْ فِي إِبْرَاهِيمَ وَفِي نَسْلِهِ. لاَ يَقُولُ:«وَفِي الأَنْسَالِ» كَأَنَّهُ عَنْ كَثِيرِينَ، بَلْ كَأَنَّهُ عَنْ وَاحِدٍ:«وَفِي نَسْلِكَ» الَّذِي هُوَ الْمَسِيحُ.
Sed al Abraham kaj al lia semo la promesoj estis parolitaj. Li ne diras: Kaj al semoj, kvazaŭ pri multaj; sed kvazaŭ unu: Kaj al via semo, kiu estas Kristo.
وَإِنَّمَا أَقُولُ هذَا: إِنَّ النَّامُوسَ الَّذِي صَارَ بَعْدَ أَرْبَعِمِئَةٍ وَثَلاَثِينَ سَنَةً، لاَ يَنْسَخُ عَهْدًا قَدْ سَبَقَ فَتَمَكَّنَ مِنَ اللهِ نَحْوَ الْمَسِيحِ حَتَّى يُبَطِّلَ الْمَوْعِدَ.
Sed jen kion mi diras: Interligon, antaŭe konfirmitan de Dio, la leĝo, kiu venis kvarcent tridek jarojn poste, ne nuligas, tiel ke ĝi malefektivigus la promeson.
لأَنَّهُ إِنْ كَانَتِ الْوِرَاثَةُ مِنَ النَّامُوسِ، فَلَمْ تَكُنْ أَيْضًا مِنْ مَوْعِدٍ. وَلكِنَّ اللهَ وَهَبَهَا لإِبْرَاهِيمَ بِمَوْعِدٍ.
Ĉar se la heredaĵo estas de la leĝo, ĝi jam ne estas de promeso; sed Dio ĝin donis al Abraham per promeso.
فَلِمَاذَا النَّامُوسُ؟ قَدْ زِيدَ بِسَبَبِ التَّعَدِّيَاتِ، إِلَى أَنْ يَأْتِيَ النَّسْلُ الَّذِي قَدْ وُعِدَ لَهُ، مُرَتَّبًا بِمَلاَئِكَةٍ فِي يَدِ وَسِيطٍ.
Kio do estas la leĝo? Ĝi estis aldonita kaŭze de eraroj, ĝis venos la idaro, al kiu la promeso estas donita; ordigite per anĝeloj en la mano de interulo.
وَأَمَّا الْوَسِيطُ فَلاَ يَكُونُ لِوَاحِدٍ. وَلكِنَّ اللهَ وَاحِدٌ.
Interulo ne estas de unu, sed Dio estas unu.
فَهَلِ النَّامُوسُ ضِدُّ مَوَاعِيدِ اللهِ؟ حَاشَا! لأَنَّهُ لَوْ أُعْطِيَ نَامُوسٌ قَادِرٌ أَنْ يُحْيِيَ، لَكَانَ بِالْحَقِيقَةِ الْبِرُّ بِالنَّامُوسِ.
Ĉu do la leĝo kontraŭstaras al la promesoj de Dio? Nepre ne! ĉar se estus donita leĝo, kiu povus vivigi, efektive justeco estus per la leĝo.
لكِنَّ الْكِتَابَ أَغْلَقَ عَلَى الْكُلِّ تَحْتَ الْخَطِيَّةِ، لِيُعْطَى الْمَوْعِدُ مِنْ إِيمَانِ يَسُوعَ الْمَسِيحِ لِلَّذِينَ يُؤْمِنُونَ.
Tamen la Skribo kune enŝlosis ĉion sub peko, por ke la promeso per fido al Kristo Jesuo estu donata al ĉiuj, kiuj fidas.
وَلكِنْ قَبْلَمَا جَاءَ الإِيمَانُ كُنَّا مَحْرُوسِينَ تَحْتَ النَّامُوسِ، مُغْلَقًا عَلَيْنَا إِلَى الإِيمَانِ الْعَتِيدِ أَنْ يُعْلَنَ.
Sed antaŭ ol fido venis, ni estis gardataj sub la leĝo, enŝlositaj por la fido malkaŝota.
إِذًا قَدْ كَانَ النَّامُوسُ مُؤَدِّبَنَا إِلَى الْمَسِيحِ، لِكَيْ نَتَبَرَّرَ بِالإِيمَانِ.
Tial la leĝo fariĝis nia pedagogo, kondukanta al Kristo, por ke ni praviĝu per fido.
وَلكِنْ بَعْدَ مَا جَاءَ الإِيمَانُ، لَسْنَا بَعْدُ تَحْتَ مُؤَدِّبٍ.
Sed nun, post kiam la fido alvenis, ni jam ne estas sub pedagogo.
لأَنَّكُمْ جَمِيعًا أَبْنَاءُ اللهِ بِالإِيمَانِ بِالْمَسِيحِ يَسُوعَ.
Ĉar vi ĉiuj per la fido estas filoj de Dio en Kristo Jesuo.
لأَنَّ كُلَّكُمُ الَّذِينَ اعْتَمَدْتُمْ بِالْمَسِيحِ قَدْ لَبِسْتُمُ الْمَسِيحَ:
Ĉar ĉiuj el vi, kiuj al Kristo baptiĝis, surmetis al si Kriston.
لَيْسَ يَهُودِيٌّ وَلاَ يُونَانِيٌّ. لَيْسَ عَبْدٌ وَلاَ حُرٌّ. لَيْسَ ذَكَرٌ وَأُنْثَى، لأَنَّكُمْ جَمِيعًا وَاحِدٌ فِي الْمَسِيحِ يَسُوعَ.
Ne estas ja Judo nek Greko, ne estas sklavo nek liberulo, ne estas ja vira kaj virina; ĉar vi ĉiuj estas unu en Kristo Jesuo.
فَإِنْ كُنْتُمْ لِلْمَسِيحِ، فَأَنْتُمْ إِذًا نَسْلُ إِبْرَاهِيمَ، وَحَسَبَ الْمَوْعِدِ وَرَثَةٌ.
Se do vi apartenas al Kristo, vere vi estas la idaro de Abraham, kaj heredantoj laŭ la promeso.