Hebrews 12

Tial ankaŭ ni, havante ĉirkaŭ ni tian nubegon da atestantoj, formetu ĉion pezan kaj la pekon embarasantan, kaj persiste kuru la kuradon antaŭ ni metitan,
direktante la rigardon al la aŭtoro kaj perfektiganto de la fido, Jesuo, kiu, pro la ĝojo antaŭ li metita, suferis la krucon, malestimante honton, kaj sidiĝis dekstre de la trono de Dio.
Ĉar pripensu tiun, kiu suferis tian kontraŭdiradon de pekuloj kontraŭ li, por ke vi ne laciĝu kaj ne malfortiĝu en viaj spiritoj.
Vi ankoraŭ ne kontraŭstaris ĝis sango, batalante kontraŭ peko;
kaj vi forgesis la admonon, kiu rezonas kun vi, kiel kun filoj: Mia filo, ne malŝatu la punon de la Eternulo, Nek svenu, riproĉate de Li;
Ĉar kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas, Kaj Li skurĝas ĉiun filon, kiun Li akceptas.
Se vi suferas punon, kiel al filoj Dio rilatiĝas al vi; ĉar kia filo estas, kiun la patro ne punas?
Sed se vi estas sen puno, en kiu ĉiuj fariĝas partoprenantoj, tiuokaze vi estas bastardoj, kaj ne filoj.
Cetere ni havis patrojn de nia karno, kiuj nin punis, kaj ni respektis ilin; ĉu ni ne multe pli submetiĝu al la Patro de la spiritoj, kaj vivu?
Ĉar ili ja dum kelke da tagoj laŭ sia volo punis; sed Li, por utilo, por ke ni partoprenu en Lia sankteco.
Ĉiu puno portempe ŝajnas esti ne ĝoja, sed malĝoja; sed poste ĝi donas la pacplenan frukton de justeco al tiuj, kiuj per ĝi estas ekzercitaj.
Tial levu la manojn pendantajn kaj la senfortajn genuojn;
kaj faru rektajn vojetojn por viaj piedoj, por ke tio, kio estas lama, ne deturniĝu, sed prefere resaniĝu.
Serĉu pacon kun ĉiuj, kaj la sanktigon, sen kiu neniu vidos la Sinjoron;
rigardante zorge, por ke neniu maltrafu la gracon de Dio, por ke nenia radiko de maldolĉeco, altkreskante, vin ĝenu, kaj por ke per tio multaj ne malpuriĝu;
por ke ne estu iu malĉastulo aŭ malpiulo, kiel Esav, kiu por unu manĝo vendis sian unuenaskitecon.
Ĉar vi scias, ke eĉ kiam li poste deziris heredi la benon, li estis rifuzita; ĉar por pentado li trovis nenian lokon, kvankam kun larmoj li ĝin serĉis.
Ĉar vi ne alvenis al monto tuŝebla kaj brulanta per fajro, kaj al nigreco kaj mallumo kaj ventego,
kaj sono de trumpeto kaj voĉo de paroloj, kies aŭdantoj petegis, ke plua vorto ne estu parolata al ili,
ĉar ili ne povis elporti la ordonon: Se eĉ bruto tuŝos la monton, ĝi estu ŝtonmortigita;
kaj tiel terura estis la aperaĵo, ke Moseo diris: Mi timegas kaj tremas;
sed vi alvenis al la monto Cion kaj al la urbo de vivanta Dio, la ĉiela Jerusalem, kaj al miriadoj da anĝeloj,
al la ĝenerala kunveno kaj eklezio de la unuenaskitoj, en la ĉielo enskribitaj, kaj al Dio, la Juĝisto de ĉiuj, kaj al la spiritoj de justuloj perfektigitaj,
kaj al Jesuo, la interulo de nova interligo, kaj al la sango de aspergo, kiu parolas pli bonajn aferojn ol la sango de Habel.
Gardu vin, ke vi ne forrifuzu la parolanton. Ĉar se ne forsaviĝis tiuj, kiuj forrifuzis la admonanton sur la tero, des malpli ni, deturnante nin de la parolanto el la ĉielo,
kies voĉo tiam skuis la teron; sed nun Li promesis, dirante: Ankoraŭ unufoje Mi ekmovos ne sole la teron, sed ankaŭ la ĉielon.
Kaj tiu diro: Ankoraŭ unufoje — montras la translokigon de la skuitaĵoj, kiel de faritaĵoj, por ke la neskueblaj restu.
Tial, ricevante regnon neskueblan, ni havu dankemecon, per kiu ni adoru Dion akcepteble kun respektego kaj pia timo;
ĉar nia Dio estas fajro konsumanta.