II Chronicles 17

А замість нього зацарював син його Йосафат, та зміцнився над Ізраїлем.
Anstataŭ li ekreĝis lia filo Jehoŝafat. Kaj li fariĝis potenca kontraŭ Izrael.
І поставив він військо по всіх укріплених Юдиних містах, і дав залоги в Юдиному краї та в Єфремових містах, які був здобув його батько Аса.
Li starigis militistaron en ĉiuj fortikigitaj urboj de Judujo, kaj starigis garnizonojn en la lando de Jehuda, kaj en la urboj de Efraim, kiujn venkoprenis lia patro Asa.
І був Господь з Йосафатом, бо він ходив першими дорогами батька свого Давида, і не шукав Ваалів.
Kaj la Eternulo estis kun Jehoŝafat, ĉar li iradis laŭ la antaŭaj vojoj de sia patro David kaj ne turnis sin al la Baaloj,
Бо він звертався до Бога свого батька, і ходив за Його заповідями, а не за чином Ізраїля.
sed nur la Dion de sia patro li serĉis kaj Liajn ordonojn li sekvis, ne simile al la agado de Izrael.
І Господь зміцнив його царство в руці його, і вся Юдея давала дарунка Йосафатові, і було в нього багато багатства та слави.
Kaj la Eternulo fortikigis la regnon en lia mano, kaj ĉiuj Judoj donacis donacojn al Jehoŝafat, kaj li havis multe da riĉeco kaj da honoro.
І повищилось серце його на Господніх дорогах, і він іще повсовував пагірки та Астарти з Юди.
Lia koro altiĝis sur la vojoj de la Eternulo; li ankaŭ forigis la altaĵojn kaj la sanktajn stangojn el Judujo.
А третього року свого царювання послав він до своїх зверхників, до Бен-Хаїла, і до Овадії, і до Захарія, і до Натанаїла, і до Міхаї, щоб вони навчали в Юдиних містах.
En la tria jaro de lia reĝado li sendis siajn eminentulojn Ben-Ĥail, Obadja, Zeĥarja, Netanel, kaj Miĥaja, ke ili instruu en la urboj de Judujo;
А з ними були Левити: Шемая, і Натанія, і Зевадія, і Асаїл, і Шемірамот, і Єгонатан, і Адонійя, і Товійя, і Тов-Адонійя, Левити, а з ними Елішама та Єгорам, священики.
kaj kun ili la Levidojn Ŝemaja, Netanja, Zebadja, Asahel, Ŝemiramot, Jehonatan, Adonija, Tobija, kaj Tob-Adonija, la Levidojn, kaj kun ili la pastrojn Eliŝama kaj Jehoram.
І навчали вони в Юдеї, а з ними була книга Закону Господнього. І ходили вони довкола по всіх Юдиних містах, і навчали серед народу.
Kaj ili instruis en Judujo, havante kun si libron de instruo de la Eternulo; ili trairis ĉiujn urbojn de Judujo kaj instruis la popolon.
І був страх Господній на всіх царствах краю, що навколо Юди, і вони не воювали з Йосафатом.
Kaj timo antaŭ la Eternulo estis en ĉiuj regnoj de la landoj, kiuj estis ĉirkaŭ Judujo, kaj ili ne militis kontraŭ Jehoŝafat.
А від филистимлян приносили Йосафатові дари та срібло данини; також араби приводили йому дрібну худобу: сім тисяч і сім сотень баранів та сім тисяч і сім сотень козлів.
De la Filiŝtoj oni alportadis al Jehoŝafat donacojn, kaj arĝenton kiel tributon; ankaŭ la Araboj venigadis al li malgrandajn brutojn: sep mil sepcent ŝafojn kaj sep mil sepcent kaprojn.
І Йосафат усе зростав угору. І побудував він в Юді твердині та міста на запаси.
Jehoŝafat fariĝadis ĉiam pli granda kaj atingis grandan altecon. Kaj li konstruis en Judujo kastelojn kaj grenurbojn.
І мав він багато добра по Юдиних містах, і мужів військових, хоробрих вояків в Єрусалимі.
Kaj multe da laboroj li havis en la urboj de Judujo, kaj bravajn militistojn en Jerusalem.
А оце їхній перегляд, за домами їхніх батьків. Від Юди тисячники: зверхник Адна, а з ним три сотні тисяч хоробрих вояків.
Jen estas ilia ordo laŭ iliaj patrodomoj: ĉe la Jehudaidoj estis milestroj: la estro Adna, kaj kun li estis tricent mil bravaj militistoj;
А при ньому зверхник Єгоханан, а з ним двісті й вісімдесят тисяч.
apud li estis la estro Jehoĥanan, kaj kun li ducent okdek mil;
А при ньому Амасія, син Зіхрі, що присвятив себе Господеві, а з ним двісті тисяч хоробрих вояків.
apud li estis Amasja, filo de Ziĥri, kiu konsekris sin al la Eternulo, kaj kun li estis ducent mil bravaj militistoj.
А від Веніямина: хоробрий вояк Ел'яда, а з ним двісті тисяч узброєних луком та щитом.
Ĉe la Benjamenidoj estis: brava militisto Eljada, kaj kun li ducent mil viroj armitaj per pafarko kaj ŝildo;
А при ньому Єгозавад, а з ним сто й вісімдесят тисяч узброєного війська.
apud li estis Jehozabad, kaj kun li cent okdek mil viroj armitaj por la militistaro.
Оці служили цареві, опріч тих, яких цар умістив по твердинних містах по всьому Юді.
Tiuj servis al la reĝo, krom tiuj, kiujn la reĝo starigis en la fortikigitaj urboj de la tuta Judujo.