Psalms 97

יהוה מלך תגל הארץ ישמחו איים רבים׃
La Eternulo reĝas; ĝoju la tero; Estu gajaj la multaj insuloj.
ענן וערפל סביביו צדק ומשפט מכון כסאו׃
Nubo kaj mallumo estas ĉirkaŭ Li; Vero kaj justeco estas la fundamento de Lia trono.
אש לפניו תלך ותלהט סביב צריו׃
Fajro iras antaŭ Li, Kaj bruligas ĉirkaŭe Liajn malamikojn.
האירו ברקיו תבל ראתה ותחל הארץ׃
Liaj fulmoj lumigas la mondon; La tero vidas, kaj tremas.
הרים כדונג נמסו מלפני יהוה מלפני אדון כל הארץ׃
Montoj fandiĝas kiel vakso antaŭ la vizaĝo de la Eternulo, Antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro de la tuta tero.
הגידו השמים צדקו וראו כל העמים כבודו׃
La ĉielo rakontas Lian veron, Kaj ĉiuj popoloj vidas Lian gloron.
יבשו כל עבדי פסל המתהללים באלילים השתחוו לו כל אלהים׃
Hontiĝu ĉiuj, kiuj servas al idoloj, Kiuj laŭdas sin pro diaĉoj. Kliniĝu antaŭ Li ĉiuj dioj.
שמעה ותשמח ציון ותגלנה בנות יהודה למען משפטיך יהוה׃
Aŭdis kaj ekĝojis Cion, Kaj ektriumfis la filinoj de Jehuda Pro Viaj juĝoj, ho Eternulo.
כי אתה יהוה עליון על כל הארץ מאד נעלית על כל אלהים׃
Ĉar Vi, ho Eternulo, estas Plejalta super la tuta tero, Vi tre alte leviĝis super ĉiuj dioj.
אהבי יהוה שנאו רע שמר נפשות חסידיו מיד רשעים יצילם׃
Amantoj de la Eternulo, malamu malbonon. Li gardas la animojn de Siaj fideluloj; Li savos ilin de la mano de malvirtuloj.
אור זרע לצדיק ולישרי לב שמחה׃
Lumo verŝiĝas sur virtulon, Kaj ĝojo sur purkorulojn.
שמחו צדיקים ביהוה והודו לזכר קדשו׃
Ĝoju, virtuloj, pro la Eternulo, Kaj gloru Lian sanktan nomon.