Psalms 48

שיר מזמור לבני קרח גדול יהוה ומהלל מאד בעיר אלהינו הר קדשו׃
Granda estas la Eternulo, Kaj tre glora en la urbo de nia Dio, Sur Lia sankta monto.
יפה נוף משוש כל הארץ הר ציון ירכתי צפון קרית מלך רב׃
Bela altaĵo, ĝojiga por la tuta tero Estas la monto Cion, en la norda regiono, La urbo de la granda Reĝo.
אלהים בארמנותיה נודע למשגב׃
Dio estas konata en ĝiaj palacoj, kiel rifuĝejo.
כי הנה המלכים נועדו עברו יחדו׃
Jen kolektiĝis la reĝoj, Sed ĉiuj kune foriris.
המה ראו כן תמהו נבהלו נחפזו׃
Ili vidis kaj ekmiris, Konfuziĝis kaj forkuris.
רעדה אחזתם שם חיל כיולדה׃
Teruro ilin atakis, Tremo, kiel ĉe akuŝantino.
ברוח קדים תשבר אניות תרשיש׃
Per orienta vento Vi ruinigis la ŝipojn de Tarŝiŝ.
כאשר שמענו כן ראינו בעיר יהוה צבאות בעיר אלהינו אלהים יכוננה עד עולם סלה׃
Kion ni aŭdis, tion ni vidis En la urbo de la Eternulo Cebaot, en la urbo de nia Dio; Dio fortikigu ĝin por ĉiam! Sela.
דמינו אלהים חסדך בקרב היכלך׃
Ni meditis, ho Dio, pri Via boneco, Interne de Via templo.
כשמך אלהים כן תהלתך על קצוי ארץ צדק מלאה ימינך׃
Kiel Via nomo, ho Dio, Tiel Via gloro estas en la finoj de la tero; Plena de justeco estas Via dekstra mano.
ישמח הר ציון תגלנה בנות יהודה למען משפטיך׃
Ĝoju la monto Cion, Ĝoju la filinoj de Jehuda, Pro Via juĝoj.
סבו ציון והקיפוה ספרו מגדליה׃
Iru ĉirkaŭ Cion kaj ĉirkaŭrigardu ĝin, Kalkulu ĝiajn turojn.
שיתו לבכם לחילה פסגו ארמנותיה למען תספרו לדור אחרון׃
Atentu ĝiajn fortikaĵojn, Vizitu ĝiajn palacojn, Por ke vi rakontu al estonta generacio.
כי זה אלהים אלהינו עולם ועד הוא ינהגנו על מות׃
Ĉar jen estas Dio, nia Dio, por ĉiam kaj eterne; Li estos nia kondukanto ĝis la morto.