Numbers 4

וידבר יהוה אל משה ואל אהרן לאמר׃
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:
נשא את ראש בני קהת מתוך בני לוי למשפחתם לבית אבתם׃
Prikalkulu la filojn de Kehat el inter la Levidoj laŭ iliaj familioj, laŭ iliaj patrodomoj,
מבן שלשים שנה ומעלה ועד בן חמשים שנה כל בא לצבא לעשות מלאכה באהל מועד׃
en la aĝo de tridek jaroj kaj pli, ĝis la aĝo de kvindek jaroj, ĉiujn kapablajn por servi, por fari laboron en la tabernaklo de kunveno.
זאת עבדת בני קהת באהל מועד קדש הקדשים׃
Tio estas la servado de la Kehatidoj en la tabernaklo de kunveno, en la plejsanktejo.
ובא אהרן ובניו בנסע המחנה והורדו את פרכת המסך וכסו בה את ארן העדת׃
Aaron kaj liaj filoj eniru, kiam la tendaro devos elmoviĝi, kaj ili deprenu la kovrantan kurtenon kaj kovru per ĝi la keston de atesto.
ונתנו עליו כסוי עור תחש ופרשו בגד כליל תכלת מלמעלה ושמו בדיו׃
Kaj ili metu sur ĝin tegon el antilopaj feloj, kaj ili sternu supre bluan tukon, kaj ili enmetu ĝiajn stangojn.
ועל שלחן הפנים יפרשו בגד תכלת ונתנו עליו את הקערת ואת הכפת ואת המנקית ואת קשות הנסך ולחם התמיד עליו יהיה׃
Kaj sur la tablo de la panoj de propono ili sternu bluan tukon, kaj ili metu sur ĝin la pladojn kaj la kulerojn kaj la tasojn kaj la pokalojn de la verŝoferoj; kaj ĝia konstanta pano estu sur ĝi.
ופרשו עליהם בגד תולעת שני וכסו אתו במכסה עור תחש ושמו את בדיו׃
Kaj ili sternu sur tio ruĝan tukon kaj kovru ĝin per tego el antilopaj feloj, kaj ili enmetu ĝiajn stangojn.
ולקחו בגד תכלת וכסו את מנרת המאור ואת נרתיה ואת מלקחיה ואת מחתתיה ואת כל כלי שמנה אשר ישרתו לה בהם׃
Kaj ili prenu bluan tukon kaj kovru la kandelabron de lumigado kaj ĝiajn lucernojn kaj ĝiajn prenilojn kaj ĝiajn cindrujojn, kaj ĉiujn ĝiajn oleujojn, kiuj estas uzataj ĉe ĝi.
ונתנו אתה ואת כל כליה אל מכסה עור תחש ונתנו על המוט׃
Kaj ili metu ĝin kaj ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn en tegon el antilopaj feloj, kaj ili metu tion sur portilon.
ועל מזבח הזהב יפרשו בגד תכלת וכסו אתו במכסה עור תחש ושמו את בדיו׃
Kaj sur la ora altaro ili sternu bluan tukon kaj tegu ĝin per tego el antilopaj feloj, kaj ili enmetu ĝiajn stangojn.
ולקחו את כל כלי השרת אשר ישרתו בם בקדש ונתנו אל בגד תכלת וכסו אותם במכסה עור תחש ונתנו על המוט׃
Kaj ili prenu ĉiujn objektojn de servado, per kiuj oni servas en la sanktejo, kaj ili metu tion en bluan tukon kaj tegu tion per tego el antilopaj feloj kaj metu sur portilon.
ודשנו את המזבח ופרשו עליו בגד ארגמן׃
Kaj ili purigu la altaron de la cindro kaj sternu sur ĝi purpuran tukon.
ונתנו עליו את כל כליו אשר ישרתו עליו בהם את המחתת את המזלגת ואת היעים ואת המזרקת כל כלי המזבח ופרשו עליו כסוי עור תחש ושמו בדיו׃
Kaj ili metu sur ĝin ĉiujn ĝiajn objektojn, per kiuj oni servas sur ĝi, la karbujojn, la forkojn kaj la ŝovelilojn kaj la kalikojn, ĉiujn objektojn de la altaro, kaj ili sternu sur ĝi tegon el antilopaj feloj, kaj ili enmetu ĝiajn stangojn.
וכלה אהרן ובניו לכסת את הקדש ואת כל כלי הקדש בנסע המחנה ואחרי כן יבאו בני קהת לשאת ולא יגעו אל הקדש ומתו אלה משא בני קהת באהל מועד׃
Kiam Aaron kaj liaj filoj finos la kovradon de la sanktejo kaj de ĉiuj objektoj de la sanktejo ĉe la elmoviĝo de la tendaro, tiam venos la filoj de Kehat, por porti; sed ili ne ektuŝu la sanktaĵon, por ke ili ne mortu. Tio estas la portaĵo de la filoj de Kehat ĉe la tabernaklo de kunveno.
ופקדת אלעזר בן אהרן הכהן שמן המאור וקטרת הסמים ומנחת התמיד ושמן המשחה פקדת כל המשכן וכל אשר בו בקדש ובכליו׃
Sub la gardado de Eleazar, filo de la pastro Aaron, estas la oleo por la lumigado kaj la bonodoraj incensoj kaj la konstanta farunofero kaj la oleo de sanktigado, la gardado de la tuta tabernaklo, kaj de ĉio, kio estas en ĝi, de la sanktejo kaj de ĝiaj objektoj.
וידבר יהוה אל משה ואל אהרן לאמר׃
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante:
אל תכריתו את שבט משפחת הקהתי מתוך הלוים׃
Ne pereigu la tribon de la familioj Kehatidaj inter la Levidoj;
וזאת עשו להם וחיו ולא ימתו בגשתם את קדש הקדשים אהרן ובניו יבאו ושמו אותם איש איש על עבדתו ואל משאו׃
sed tion faru al ili, por ke ili vivu kaj ne mortu, kiam ili alproksimiĝos al la plejsanktejo: Aaron kaj liaj filoj eniru kaj starigu ilin ĉiun ĉe lia servo kaj ĉe lia portotaĵo;
ולא יבאו לראות כבלע את הקדש ומתו׃
sed ili ne aliru, por rigardi, kiel oni dismetas la sanktaĵojn, por ke ili ne mortu.
וידבר יהוה אל משה לאמר׃
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
נשא את ראש בני גרשון גם הם לבית אבתם למשפחתם׃
Prikalkulu ankaŭ la filojn de Gerŝon laŭ iliaj patrodomoj, laŭ iliaj familioj.
מבן שלשים שנה ומעלה עד בן חמשים שנה תפקד אותם כל הבא לצבא צבא לעבד עבדה באהל מועד׃
De la havantaj la aĝon de tridek jaroj kaj pli ĝis la havantaj la aĝon de kvindek jaroj kalkulu ilin, ĉiujn, kiuj estas kapablaj por la servado, por plenumi laboron en la tabernaklo de kunveno.
זאת עבדת משפחת הגרשני לעבד ולמשא׃
Tio estas la laboro de la familioj Gerŝonidaj, por servi kaj por porti:
ונשאו את יריעת המשכן ואת אהל מועד מכסהו ומכסה התחש אשר עליו מלמעלה ואת מסך פתח אהל מועד׃
ili portu la tapiŝojn de la tabernaklo, kaj la tabernaklon de kunveno, ĝian kovrilon, kaj la tegon el la antilopaj feloj, kiu estas super ĝi supre, kaj la kovrotukon de la pordo de la tabernaklo de kunveno,
ואת קלעי החצר ואת מסך פתח שער החצר אשר על המשכן ועל המזבח סביב ואת מיתריהם ואת כל כלי עבדתם ואת כל אשר יעשה להם ועבדו׃
kaj la kurtenojn de la korto, kaj la kovrotukon de la pordego de la korto, kiu estas ĉirkaŭ la tabernaklo kaj ĉirkaŭ la altaro, kaj iliajn ŝnurojn kaj ĉiujn iliajn servajn objektojn; kaj ĉion, kion oni devas fari ĉe ili, ili faru.
על פי אהרן ובניו תהיה כל עבדת בני הגרשני לכל משאם ולכל עבדתם ופקדתם עלהם במשמרת את כל משאם׃
Laŭ la ordono de Aaron kaj de liaj filoj estu la tuta laborado de la Gerŝonidoj, koncerne ĉian ilian portadon kaj ĉian ilian laboradon; kaj metu sub ilian gardadon ĉion, kion ili portas.
זאת עבדת משפחת בני הגרשני באהל מועד ומשמרתם ביד איתמר בן אהרן הכהן׃
Tio estas la laboro de la familioj de la Gerŝonidoj en la tabernaklo de kunveno; kaj la kontrolon super ili havas Itamar, filo de la pastro Aaron.
בני מררי למשפחתם לבית אבתם תפקד אתם׃
La filojn de Merari prikalkulu laŭ iliaj familioj, laŭ ilia patrodomo.
מבן שלשים שנה ומעלה ועד בן חמשים שנה תפקדם כל הבא לצבא לעבד את עבדת אהל מועד׃
De la havantaj la aĝon de tridek jaroj kaj pli ĝis la havantaj la aĝon de kvindek jaroj prikalkulu ilin, ĉiujn servokapablajn, por plenumi la laborojn de la tabernaklo de kunveno.
וזאת משמרת משאם לכל עבדתם באהל מועד קרשי המשכן ובריחיו ועמודיו ואדניו׃
Kaj jen estas la ofico de ilia portado ĉe ilia tuta laborado en la tabernaklo de kunveno: ili portu la tabulojn de la tabernaklo kaj ĝiajn riglilojn kaj ĝiajn kolonojn kaj ĝiajn bazojn;
ועמודי החצר סביב ואדניהם ויתדתם ומיתריהם לכל כליהם ולכל עבדתם ובשמת תפקדו את כלי משמרת משאם׃
kaj la kolonojn de la korto ĉirkaŭe kaj iliajn bazojn kaj la najlojn kaj la ŝnurojn kun ĉiuj iliaj apartenaĵoj kaj kun ĉiuj iliaj servobjektoj; kaj laŭnome prikalkulu ĉiujn objektojn, kiujn ili ofice devas porti.
זאת עבדת משפחת בני מררי לכל עבדתם באהל מועד ביד איתמר בן אהרן הכהן׃
Tio estas la laboro de la familioj de la Merariidoj ĉe ilia tuta laborado en la tabernaklo de kunveno, sub la kontrolo de Itamar, filo de la pastro Aaron.
ויפקד משה ואהרן ונשיאי העדה את בני הקהתי למשפחתם ולבית אבתם׃
Kaj Moseo kaj Aaron kaj la estroj de la komunumo prikalkulis la Kehatidojn laŭ iliaj familioj kaj laŭ ilia patrodomo,
מבן שלשים שנה ומעלה ועד בן חמשים שנה כל הבא לצבא לעבדה באהל מועד׃
de la havantaj la aĝon de tridek jaroj kaj pli ĝis la havantaj la aĝon de kvindek jaroj, ĉiujn servokapablajn por la laborado en la tabernaklo de kunveno.
ויהיו פקדיהם למשפחתם אלפים שבע מאות וחמשים׃
Kaj ilia kalkulita nombro laŭ iliaj familioj estis du mil sepcent kvindek.
אלה פקודי משפחת הקהתי כל העבד באהל מועד אשר פקד משה ואהרן על פי יהוה ביד משה׃
Tio estas la kalkulitoj de la familioj Kehatidaj, de ĉiuj laborantoj en la tabernaklo de kunveno, kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron laŭ la diro de la Eternulo per Moseo.
ופקודי בני גרשון למשפחותם ולבית אבתם׃
Kaj la kalkulitoj de la filoj de Gerŝon laŭ iliaj familioj kaj laŭ ilia patrodomo,
מבן שלשים שנה ומעלה ועד בן חמשים שנה כל הבא לצבא לעבדה באהל מועד׃
de la havantaj la aĝon de tridek jaroj kaj pli ĝis la havantaj la aĝon de kvindek jaroj, ĉiuj servokapablaj por la laborado en la tabernaklo de kunveno,
ויהיו פקדיהם למשפחתם לבית אבתם אלפים ושש מאות ושלשים׃
ilia nombro laŭ iliaj familioj, laŭ ilia patrodomo, estis du mil sescent tridek.
אלה פקודי משפחת בני גרשון כל העבד באהל מועד אשר פקד משה ואהרן על פי יהוה׃
Tio estas la kalkulitoj de la familioj de la filoj de Gerŝon, de ĉiuj laborantoj en la tabernaklo de kunveno, kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron laŭ la ordono de la Eternulo.
ופקודי משפחת בני מררי למשפחתם לבית אבתם׃
Kaj la kalkulitoj de la familioj de la filoj de Merari laŭ iliaj familioj, laŭ ilia patrodomo,
מבן שלשים שנה ומעלה ועד בן חמשים שנה כל הבא לצבא לעבדה באהל מועד׃
de la havantaj la aĝon de tridek jaroj kaj pli ĝis la havantaj la aĝon de kvindek jaroj, ĉiuj servokapablaj por la laborado en la tabernaklo de kunveno,
ויהיו פקדיהם למשפחתם שלשת אלפים ומאתים׃
ilia nombro laŭ iliaj familioj estis tri mil ducent.
אלה פקודי משפחת בני מררי אשר פקד משה ואהרן על פי יהוה ביד משה׃
Tio estas la kalkulitoj de la familioj de la filoj de Merari, kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron laŭ la diro de la Eternulo per Moseo.
כל הפקדים אשר פקד משה ואהרן ונשיאי ישראל את הלוים למשפחתם ולבית אבתם׃
Ĉiuj kalkulitoj, kiujn prikalkulis Moseo kaj Aaron kaj la estroj de Izrael, la Levidoj laŭ iliaj familioj kaj laŭ ilia patrodomo,
מבן שלשים שנה ומעלה ועד בן חמשים שנה כל הבא לעבד עבדת עבדה ועבדת משא באהל מועד׃
de la havantaj la aĝon de tridek jaroj kaj pli ĝis la havantaj la aĝon de kvindek jaroj, ĉiuj servokapablaj por plenumi laboron kaj plenumi porton en la tabernaklo de kunveno,
ויהיו פקדיהם שמנת אלפים וחמש מאות ושמנים׃
ilia nombro estis ok mil kvincent okdek.
על פי יהוה פקד אותם ביד משה איש איש על עבדתו ועל משאו ופקדיו אשר צוה יהוה את משה׃
Laŭ la diro de la Eternulo per Moseo ili estis kalkulitaj, ĉiu laŭ sia laboro kaj portado, kalkulitaj, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.