Nehemiah 10

ועל החתומים נחמיה התרשתא בן חכליה וצדקיה׃
La sigelintoj estas: Neĥemja, la regionestro, filo de Ĥaĥalja, kaj Cidkija,
שריה עזריה ירמיה׃
Seraja, Azarja, Jeremia,
פשחור אמריה מלכיה׃
Paŝĥur, Amarja, Malkija,
חטוש שבניה מלוך׃
Ĥatuŝ, Ŝebanja, Maluĥ,
חרם מרמות עבדיה׃
Ĥarim, Meremot, Obadja,
דניאל גנתון ברוך׃
Daniel, Ginton, Baruĥ,
משלם אביה מימן׃
Meŝulam, Abija, Mijamin,
מעזיה בלגי שמעיה אלה הכהנים׃
Maazja, Bilgaj, Ŝemaja. Tio estas la pastroj.
והלוים וישוע בן אזניה בנוי מבני חנדד קדמיאל׃
La Levidoj: Jeŝua, filo de Azanja, Binuj, el la filoj de Ĥenadad, Kadmiel;
ואחיהם שבניה הודיה קליטא פלאיה חנן׃
kaj iliaj fratoj: Ŝebanja, Hodija, Kelita, Pelaja, Ĥanan,
מיכא רחוב חשביה׃
Miĥa, Reĥob, Ĥaŝabja,
זכור שרביה שבניה׃
Zakur, Ŝerebja, Ŝebanja,
הודיה בני בנינו׃
Hodija, Bani, Beninu.
ראשי העם פרעש פחת מואב עילם זתוא בני׃
La ĉefoj de la popolo: Paroŝ, Paĥat-Moab, Elam, Zatu, Bani,
בני עזגד בבי׃
Buni, Azgad, Bebaj,
אדניה בגוי עדין׃
Adonija, Bigvaj, Adin,
אטר חזקיה עזור׃
Ater, Ĥizkija, Azur,
הודיה חשם בצי׃
Hodija, Ĥaŝum, Becaj,
חריף ענתות נובי׃
Ĥarif, Anatot, Nebaj,
מגפיעש משלם חזיר׃
Magpiaŝ, Meŝulam, Ĥezir,
משיזבאל צדוק ידוע׃
Meŝezabel, Cadok, Jadua,
פלטיה חנן עניה׃
Pelatja, Ĥanan, Anaja,
הושע חנניה חשוב׃
Hoŝea, Ĥananja, Ĥaŝub,
הלוחש פלחא שובק׃
Haloĥeŝ, Pilĥa, Ŝobek,
רחום חשבנה מעשיה׃
Reĥum, Ĥaŝabna, Maaseja,
ואחיה חנן ענן׃
Aĥija, Ĥanan, Anan,
מלוך חרם בענה׃
Maluĥ, Ĥarim, Baana.
ושאר העם הכהנים הלוים השוערים המשררים הנתינים וכל הנבדל מעמי הארצות אל תורת האלהים נשיהם בניהם ובנתיהם כל יודע מבין׃
Kaj la cetera popolo, la pastroj, Levidoj, pordegistoj, kantistoj, Netinoj, kaj ĉiuj, kiuj apartiĝis de la aligentaj popoloj al la instruo de Dio, iliaj edzinoj, filoj, kaj filinoj, ĉiuj, kiuj povis kompreni,
מחזיקים על אחיהם אדיריהם ובאים באלה ובשבועה ללכת בתורת האלהים אשר נתנה ביד משה עבד האלהים ולשמור ולעשות את כל מצות יהוה אדנינו ומשפטיו וחקיו׃
aliĝis al siaj fratoj, al la eminentuloj, kaj ligis sin per ĵura promeso, ke ili sekvos la instruon de Dio, donitan per Moseo, servanto de Dio, kaj ke ili konservos kaj plenumos ĉiujn ordonojn de la Eternulo, nia Sinjoro, Liajn preskribojn kaj leĝojn;
ואשר לא נתן בנתינו לעמי הארץ ואת בנתיהם לא נקח לבנינו׃
ke ni ne donos niajn filinojn al la popoloj de la lando, kaj iliajn filinojn ni ne prenos por niaj filoj;
ועמי הארץ המביאים את המקחות וכל שבר ביום השבת למכור לא נקח מהם בשבת וביום קדש ונטש את השנה השביעית ומשא כל יד׃
ke kiam la popoloj de la lando venigos la komercaĵojn aŭ ĉiaspecan grenon en sabato, por vendi, ni ne prenos de ili en sabato aŭ en alia sankta tago; ke en ĉiu sepa jaro ni forigos ĉiujn ŝuldojn.
והעמדנו עלינו מצות לתת עלינו שלשית השקל בשנה לעבדת בית אלהינו׃
Kaj ni starigis al ni kiel leĝon, ke ni donados de ni po triono de siklo ĉiujare por la servado en la domo de nia Dio:
ללחם המערכת ומנחת התמיד ולעולת התמיד השבתות החדשים למועדים ולקדשים ולחטאות לכפר על ישראל וכל מלאכת בית אלהינו׃
por la panoj de propono, por la ĉiutaga farunofero, por la ĉiutaga brulofero, por la sabatoj, monatkomencoj, festoj, por la sanktaĵoj, por pekoferoj, por pekliberigi Izraelon, kaj por ĉiuj laboroj en la domo de nia Dio.
והגורלות הפלנו על קרבן העצים הכהנים הלוים והעם להביא לבית אלהינו לבית אבתינו לעתים מזמנים שנה בשנה לבער על מזבח יהוה אלהינו ככתוב בתורה׃
Kaj ni lotis inter la pastroj, Levidoj, kaj popolo pri la ofera liverado de ligno en la domo de nia Dio, laŭ niaj patrodomoj, ĉiujare en difinitaj tempoj, por bruligi sur la altaro de la Eternulo, nia Dio, kiel estas skribite en la instruo.
ולהביא את בכורי אדמתנו ובכורי כל פרי כל עץ שנה בשנה לבית יהוה׃
Kaj ni akceptis kiel devon, ke ni alportados la unuaaĵojn de nia tero kaj la unuaaĵojn de ĉiuj fruktoj de ĉiu arbo ĉiujare en la domon de la Eternulo;
ואת בכרות בנינו ובהמתינו ככתוב בתורה ואת בכורי בקרינו וצאנינו להביא לבית אלהינו לכהנים המשרתים בבית אלהינו׃
ankaŭ la unuenaskitojn el niaj filoj kaj el niaj brutoj, kiel estas skribite en la instruo, kaj la unuenaskitojn de niaj bovoj kaj de niaj ŝafoj ni alportados en la domon de nia Dio, al la pastroj, kiuj servas en la domo de nia Dio.
ואת ראשית עריסתינו ותרומתינו ופרי כל עץ תירוש ויצהר נביא לכהנים אל לשכות בית אלהינו ומעשר אדמתנו ללוים והם הלוים המעשרים בכל ערי עבדתנו׃
Kaj la unuaaĵon de nia pasto, niajn oferdonojn, la fruktojn de ĉiuj arboj, moston, kaj oleon ni alportados al la pastroj en la ĉambrojn de la domo de nia Dio; kaj la dekonaĵon de nia tero ni donos al la Levidoj, por ke ili, la Levidoj, havu dekonaĵon en ĉiuj urboj, kie ni prilaboras la teron.
והיה הכהן בן אהרן עם הלוים בעשר הלוים והלוים יעלו את מעשר המעשר לבית אלהינו אל הלשכות לבית האוצר׃
Kaj la pastro, la Aaronido, estos kun la Levidoj, kiam ili prenos la dekonaĵon; kaj la Levidoj venigos dekonaĵon el la dekonaĵo en la domon de nia Dio, en la ĉambrojn de la provizejo.
כי אל הלשכות יביאו בני ישראל ובני הלוי את תרומת הדגן התירוש והיצהר ושם כלי המקדש והכהנים המשרתים והשוערים והמשררים ולא נעזב את בית אלהינו׃
Ĉar en tiujn ĉambrojn la Izraelidoj kaj la Levidoj devas liveri la oferdonon el la greno, mosto, kaj oleo. Tie troviĝas la vazoj de la sanktejo, la servantaj pastroj, la pordegistoj, kaj la kantistoj. Kaj ni ne forlasos la domon de nia Dio.