Nehemiah 9

וביום עשרים וארבעה לחדש הזה נאספו בני ישראל בצום ובשקים ואדמה עליהם׃
En la dudek-kvara tago de tiu monato kunvenis la Izraelidoj, fastante, en sakaĵoj kaj kun tero sur la kapoj.
ויבדלו זרע ישראל מכל בני נכר ויעמדו ויתודו על חטאתיהם ועונות אבתיהם׃
Kaj la idaro de Izrael apartigis sin de ĉiuj fremduloj, kaj stariĝis, kaj faris konfeson pri siaj pekoj kaj pri la pekoj de siaj patroj.
ויקומו על עמדם ויקראו בספר תורת יהוה אלהיהם רבעית היום ורבעית מתודים ומשתחוים ליהוה אלהיהם׃
Kaj ili leviĝis sur la loko, kie ili staris, kaj oni legis el la libro de instruo de la Eternulo, ilia Dio, dum kvarono de tago, kaj dum alia kvarono oni faris konfeson kaj adorkliniĝon antaŭ la Eternulo, ilia Dio.
ויקם על מעלה הלוים ישוע ובני קדמיאל שבניה בני שרביה בני כנני ויזעקו בקול גדול אל יהוה אלהיהם׃
Kaj sur la tribuno por la Levidoj stariĝis Jeŝua, Bani, Kadmiel, Ŝebanja, Buni, Ŝerebja, Bani, kaj Kenani, kaj ekvokis per laŭta voĉo al la Eternulo, ilia Dio.
ויאמרו הלוים ישוע וקדמיאל בני חשבניה שרביה הודיה שבניה פתחיה קומו ברכו את יהוה אלהיכם מן העולם עד העולם ויברכו שם כבודך ומרומם על כל ברכה ותהלה׃
Kaj diris la Levidoj Jeŝua, Kadmiel, Bani, Ĥaŝabneja, Ŝerebja, Hodija, Ŝebanja, kaj Petaĥja: Leviĝu, benu la Eternulon, vian Dion, de eterne ĝis eterne. Kaj oni benu Vian nomon, la majestan kaj plej altan super ĉia beno kaj laŭdo.
אתה הוא יהוה לבדך את עשית את השמים שמי השמים וכל צבאם הארץ וכל אשר עליה הימים וכל אשר בהם ואתה מחיה את כלם וצבא השמים לך משתחוים׃
Vi, ho Eternulo, estas sola; Vi faris la ĉielon, la ĉielon de ĉieloj, kaj ĝian tutan armeon, la teron, kaj ĉion, kio estas sur ĝi, la marojn, kaj ĉion, kio estas en ili; kaj Vi donas vivon al ĉio, kaj la armeo de la ĉielo adorkliniĝas antaŭ Vi.
אתה הוא יהוה האלהים אשר בחרת באברם והוצאתו מאור כשדים ושמת שמו אברהם׃
Vi estas la Eternulo, la Dio, kiu elektis Abramon kaj elirigis lin el Ur la Ĥaldea kaj donis al li la nomon Abraham,
ומצאת את לבבו נאמן לפניך וכרות עמו הברית לתת את ארץ הכנעני החתי האמרי והפרזי והיבוסי והגרגשי לתת לזרעו ותקם את דבריך כי צדיק אתה׃
kaj trovis lian koron fidela antaŭ Vi, kaj faris kun li interligon, por transdoni la landon de la Kanaanidoj, la Ĥetidoj, la Amoridoj, la Perizidoj, la Jebusidoj, kaj la Girgaŝidoj, transdoni ĝin al lia idaro; kaj Vi plenumis Viajn vortojn, ĉar Vi estas justa.
ותרא את עני אבתינו במצרים ואת זעקתם שמעת על ים סוף׃
Vi vidis la mizeron de niaj patroj en Egiptujo, kaj Vi aŭdis ilian kriadon ĉe la Ruĝa Maro;
ותתן אתת ומפתים בפרעה ובכל עבדיו ובכל עם ארצו כי ידעת כי הזידו עליהם ותעש לך שם כהיום הזה׃
kaj Vi faris signojn kaj miraklojn super Faraono, super ĉiuj liaj servantoj, kaj super la tuta popolo de lia lando, ĉar Vi sciis, ke ili agis fiere kontraŭ ili; kaj Vi faris al Vi nomon, kia ĝi estas ĝis nun.
והים בקעת לפניהם ויעברו בתוך הים ביבשה ואת רדפיהם השלכת במצולת כמו אבן במים עזים׃
Kaj Vi disfendis antaŭ ili la maron, kaj ili trairis meze de la maro sur seka tero; kaj iliajn persekutantojn Vi ĵetis en la profundon, kiel ŝtonon en potencan akvon.
ובעמוד ענן הנחיתם יומם ובעמוד אש לילה להאיר להם את הדרך אשר ילכו בה׃
Per nuba kolono Vi kondukis ilin tage, kaj per fajra kolono nokte, por prilumi al ili la vojon, kiun ili devis iri.
ועל הר סיני ירדת ודבר עמהם משמים ותתן להם משפטים ישרים ותורות אמת חקים ומצות טובים׃
Kaj sur la monton Sinaj Vi malsupreniris, kaj Vi parolis al ili el la ĉielo, kaj donis al ili instrukciojn ĝustajn, instruojn verajn, leĝojn kaj ordonojn bonajn.
ואת שבת קדשך הודעת להם ומצוות וחקים ותורה צוית להם ביד משה עבדך׃
Kaj Vian sanktan sabaton Vi konigis al ili, kaj ordonojn, leĝojn, kaj instruon Vi ordonis al ili, per Via servanto Moseo.
ולחם משמים נתתה להם לרעבם ומים מסלע הוצאת להם לצמאם ותאמר להם לבוא לרשת את הארץ אשר נשאת את ידך לתת להם׃
Kaj panon en la ĉielo Vi donis al ili kontraŭ ilia malsato, kaj akvon el roko Vi elirigis por ili kontraŭ ilia soifo; kaj Vi diris al ili, ke ili iru ekposedi la landon, kiun per levo de la mano Vi promesis doni al ili.
והם ואבתינו הזידו ויקשו את ערפם ולא שמעו אל מצותיך׃
Sed ili kaj niaj patroj fariĝis fieraj kaj malmolnukaj kaj ne obeis Viajn ordonojn;
וימאנו לשמע ולא זכרו נפלאתיך אשר עשית עמהם ויקשו את ערפם ויתנו ראש לשוב לעבדתם במרים ואתה אלוה סליחות חנון ורחום ארך אפים ורב וחסד ולא עזבתם׃
ili ne volis obei, kaj ne memoris Viajn mirindaĵojn, kiujn Vi faris sur ili; ili malmoligis sian nukon kaj starigis al si estron, por reveni ribele al sia sklaveco. Sed Vi estas Dio pardonema, indulgema kaj kompatema, pacienca kaj favorkora, kaj Vi ne forlasis ilin.
אף כי עשו להם עגל מסכה ויאמרו זה אלהיך אשר העלך ממצרים ויעשו נאצות גדלות׃
Kvankam ili faris al si fanditan bovidon, kaj diris: Jen estas via dio, kiu elkondukis vin el Egiptujo, kaj kvankam ili faris grandajn blasfemojn,
ואתה ברחמיך הרבים לא עזבתם במדבר את עמוד הענן לא סר מעליהם ביומם להנחתם בהדרך ואת עמוד האש בלילה להאיר להם ואת הדרך אשר ילכו בה׃
Vi tamen en Via granda favorkoreco ne forlasis ilin en la dezerto, la nuba kolono ne foriĝis de ili tage, por konduki ilin sur la vojo, kaj la fajra kolono nokte, por prilumi al ili la vojon, kiun ili devis iri;
ורוחך הטובה נתת להשכילם ומנך לא מנעת מפיהם ומים נתתה להם לצמאם׃
kaj Vian bonan spiriton Vi donis al ili, por instrui ilin, kaj Vian manaon Vi ne rifuzis al ilia buŝo, kaj akvon Vi donis al ili kontraŭ ilia soifo.
וארבעים שנה כלכלתם במדבר לא חסרו שלמתיהם לא בלו ורגליהם לא בצקו׃
Kaj dum kvardek jaroj Vi nutris ilin en la dezerto; nenio mankis al ili; iliaj vestoj ne sentaŭgiĝis, kaj iliaj piedoj ne ŝvelis.
ותתן להם ממלכות ועממים ותחלקם לפאה ויירשו את ארץ סיחון ואת ארץ מלך חשבון ואת ארץ עוג מלך הבשן׃
Kaj Vi donis al ili regnojn kaj popolojn, kaj dividis ilin laŭparte; kaj ili ekposedis la landon de Siĥon, la landon de la reĝo de Ĥeŝbon, kaj la landon de Og, reĝo de Baŝan.
ובניהם הרבית כככבי השמים ותביאם אל הארץ אשר אמרת לאבתיהם לבוא לרשת׃
Kaj iliajn filojn Vi multigis kiel la steloj de la ĉielo, kaj Vi venigis ilin en la landon, pri kiu Vi diris al iliaj patroj, ke ili venos kaj ekposedos ĝin.
ויבאו הבנים ויירשו את הארץ ותכנע לפניהם את ישבי הארץ הכנענים ותתנם בידם ואת מלכיהם ואת עממי הארץ לעשות בהם כרצונם׃
Kaj la filoj venis kaj ekposedis la landon; kaj Vi humiligis antaŭ ili la loĝantojn de la lando, la Kanaanidojn, kaj transdonis ilin en iliajn manojn, ankaŭ iliajn reĝojn kaj la popolojn de la lando, por ke ili agu kun ĉi tiuj laŭ sia bontrovo.
וילכדו ערים בצרות ואדמה שמנה ויירשו בתים מלאים כל טוב ברות חצובים כרמים וזיתים ועץ מאכל לרב ויאכלו וישבעו וישמינו ויתעדנו בטובך הגדול׃
Kaj ili venkoprenis urbojn fortikigitajn kaj teron grasan, kaj ili ekposedis domojn plenajn de ĉio bona, putojn elhakitajn en ŝtonoj, vinberĝardenojn kaj olivĝardenojn, kaj multajn manĝaĵdonajn arbojn. Kaj ili manĝis, satiĝis, grasiĝis, kaj ĝuis, dank’ al Via granda boneco.
וימרו וימרדו בך וישלכו את תורתך אחרי גום ואת נביאיך הרגו אשר העידו בם להשיבם אליך ויעשו נאצות גדולת׃
Kaj ili fariĝis malobeemaj kaj defalis de Vi kaj ĵetis Vian instruon malantaŭ sian dorson; Viajn profetojn, kiuj admonis ilin returni sin al Vi, ili mortigis; kaj ili faris grandajn blasfemojn.
ותתנם ביד צריהם ויצרו להם ובעת צרתם יצעקו אליך ואתה משמים תשמע וכרחמיך הרבים תתן להם מושיעים ויושיעום מיד צריהם׃
Tiam Vi transdonis ilin en la manojn de iliaj malamikoj, kaj ĉi tiuj premis ilin. Sed en la tempo de sia mizero ili vokis al Vi, kaj Vi el la ĉielo aŭdis, kaj pro Via granda favorkoreco Vi donis al ili savantojn, kiuj savis ilin el la manoj de iliaj malamikoj.
וכנוח להם ישובו לעשות רע לפניך ותעזבם ביד איביהם וירדו בהם וישובו ויזעקוך ואתה משמים תשמע ותצילם כרחמיך רבות עתים׃
Tamen, kiam ili ricevis trankvilecon, ili denove faradis malbonon antaŭ Vi. Kaj Vi forlasis ilin en la manoj de iliaj malamikoj, kiuj regis super ili. Sed, kiam ili returnis sin kaj vokis al Vi, Vi aŭdis el la ĉielo, kaj Vi savis ilin multfoje pro Via granda kompatemeco.
ותעד בהם להשיבם אל תורתך והמה הזידו ולא שמעו למצותיך ובמשפטיך חטאו בם אשר יעשה אדם וחיה בהם ויתנו כתף סוררת וערפם הקשו ולא שמעו׃
Vi admonis ilin, ke ili returnu sin al Via instruo; sed ili estis malhumilaj kaj ne obeis Viajn ordonojn, ili pekis kontraŭ Viaj preskriboj, per kies plenumado la homo vivas, ili deturnis sian ŝultron, malmoligis sian nukon, kaj ne volis aŭskulti.
ותמשך עליהם שנים רבות ותעד בם ברוחך ביד נביאיך ולא האזינו ותתנם ביד עמי הארצת׃
Vi atendis por ili dum multe da jaroj, Vi admonadis ilin kun Via spirito per Viaj profetoj; sed ili ne atentis; tial Vi transdonis ilin en la manojn de la popoloj alilandaj.
וברחמיך הרבים לא עשיתם כלה ולא עזבתם כי אל חנון ורחום אתה׃
Tamen pro Via granda kompatemeco Vi ne ekstermis ilin tute, kaj ne forlasis ilin, ĉar Vi estas Dio indulgema kaj kompatema.
ועתה אלהינו האל הגדול הגבור והנורא שומר הברית והחסד אל ימעט לפניך את כל התלאה אשר מצאתנו למלכינו לשרינו ולכהנינו ולנביאנו ולאבתינו ולכל עמך מימי מלכי אשור עד היום הזה׃
Kaj nun, ho nia Dio, Dio granda, potenca, kaj timinda, kiu konservas la interligon kaj la favorkorecon, ne rigardu kiel tro malgrandan la tutan suferon, kiu trafis nin, niajn reĝojn, niajn princojn, niajn pastrojn, niajn profetojn, niajn patrojn, kaj Vian tutan popolon, de la tempo de la reĝoj de Asirio ĝis la nuna tago.
ואתה צדיק על כל הבא עלינו כי אמת עשית ואנחנו הרשענו׃
Vi estas justa en ĉio, kio trafis nin; ĉar Vi agis laŭ la vero, kaj ni agis malpie.
ואת מלכינו שרינו כהנינו ואבתינו לא עשו תורתך ולא הקשיבו אל מצותיך ולעדותיך אשר העידת בהם׃
Kaj niaj reĝoj, niaj princoj, niaj pastroj, kaj niaj patroj ne plenumis Vian instruon, kaj ne atentis Viajn ordonojn kaj admonojn, per kiuj Vi ilin admonis.
והם במלכותם ובטובך הרב אשר נתת להם ובארץ הרחבה והשמנה אשר נתת לפניהם לא עבדוך ולא שבו ממעלליהם הרעים׃
En la tempo de sia regno, kaj ĉe Via granda bono, kiun Vi donis al ili, sur la tero vasta kaj grasa, kiun Vi donis al ili, ili ne servis al Vi kaj ne deturnis sin de siaj malbonaj agoj.
הנה אנחנו היום עבדים והארץ אשר נתתה לאבתינו לאכל את פריה ואת טובה הנה אנחנו עבדים עליה׃
Jen ni hodiaŭ estas sklavoj, kaj sur la tero, kiun Vi donis al niaj patroj, por ke ni manĝu ĝiajn fruktojn kaj ĝian bonaĵon, jen ni estas sklavoj sur ĝi.
ותבואתה מרבה למלכים אשר נתתה עלינו בחטאותינו ועל גויתינו משלים ובבהמתנו כרצונם ובצרה גדולה אנחנו׃
Kaj ĝiaj produktaĵoj abunde iras al la reĝoj, kiujn Vi starigis super ni pro niaj pekoj; ili regas super niaj korpoj kaj super niaj brutoj laŭ sia plaĉo, kaj en granda mizero ni estas.
ובכל זאת אנחנו כרתים אמנה וכתבים ועל החתום שרינו לוינו כהנינו׃
En ĉio ĉi tio ni faras firman interligon, kaj ni skribas, kaj tion sigelas niaj eminentuloj, niaj Levidoj, niaj pastroj.