Judges 5

ותשר דבורה וברק בן אבינעם ביום ההוא לאמר׃
Kaj ekkantis Debora, kaj Barak, filo de Abinoam, en tiu tago, jene:
בפרע פרעות בישראל בהתנדב עם ברכו יהוה׃
Ĉar la ĉefoj gvidis en Izrael Kaj la popolo montris sin fervora, Benu la Eternulon.
שמעו מלכים האזינו רזנים אנכי ליהוה אנכי אשירה אזמר ליהוה אלהי ישראל׃
Aŭskultu, ho reĝoj; atentu, ho princoj: Mi al la Eternulo, mi kantas; Mi ludas al la Eternulo, Dio de Izrael.
יהוה בצאתך משעיר בצעדך משדה אדום ארץ רעשה גם שמים נטפו גם עבים נטפו מים׃
Ho Eternulo! kiam Vi eliris de Seir, Kiam Vi iris de la kampo de Edom, Tremis la tero, kaj la ĉielo fluigis gutojn, Kaj la nuboj gutigis akvon.
הרים נזלו מפני יהוה זה סיני מפני יהוה אלהי ישראל׃
La montoj fluis antaŭ la Eternulo, Tiu Sinaj antaŭ la Eternulo, Dio de Izrael.
בימי שמגר בן ענת בימי יעל חדלו ארחות והלכי נתיבות ילכו ארחות עקלקלות׃
En la tempo de Ŝamgar, filo de Anat, En la tempo de Jael, forlasitaj estis la vojoj, Kaj tiuj, kiuj devis iri sur la vojoj, iris laŭ flankaj vojetoj.
חדלו פרזון בישראל חדלו עד שקמתי דבורה שקמתי אם בישראל׃
Forestis juĝistoj en Izrael, forestis, Ĝis stariĝis mi, Debora, Ĝis stariĝis mi, patrino en Izrael.
יבחר אלהים חדשים אז לחם שערים מגן אם יראה ורמח בארבעים אלף בישראל׃
Oni elektis novajn diojn; Kaj tiam milito aperis antaŭ la pordego. Ĉu iu vidis ŝildon aŭ lancon Ĉe la kvardek miloj de Izrael?
לבי לחוקקי ישראל המתנדבים בעם ברכו יהוה׃
Mia koro estas kun la estroj de Izrael, Kun la fervoruloj en la popolo; Benu la Eternulon.
רכבי אתנות צחרות ישבי על מדין והלכי על דרך שיחו׃
Vi, kiuj rajdas sur blankaj azeninoj, Vi, kiuj sidas sur tapiŝoj, Kaj vi, kiuj iras sur la vojo, kantu!
מקול מחצצים בין משאבים שם יתנו צדקות יהוה צדקת פרזנו בישראל אז ירדו לשערים עם יהוה׃
Inter la kantoj de la pafarkistoj ĉe la akvoĉerpejoj, Tie oni prikantos la justecon de la Eternulo, La justecon de Lia estrado en Izrael. Tiam eliris al la pordego la popolo de la Eternulo.
עורי עורי דבורה עורי עורי דברי שיר קום ברק ושבה שביך בן אבינעם׃
Vekiĝu, vekiĝu, Debora, Vekiĝu, vekiĝu, kantu kanton; Leviĝu, Barak, kaj konduku viajn kaptitojn, filo de Abinoam!
אז ירד שריד לאדירים עם יהוה ירד לי בגבורים׃
Tiam eliris la restintoj el la fortuloj de la popolo; La Eternulo eliris kun mi inter la herooj.
מני אפרים שרשם בעמלק אחריך בנימין בעממיך מני מכיר ירדו מחקקים ומזבולן משכים בשבט ספר׃
De Efraim venis tiuj, kiuj havas siajn radikojn en Amalek; Post vi venis Benjamen en via popolo; De Maĥir venis estroj, Kaj de Zebulun kondukantoj per princa bastono.
ושרי ביששכר עם דברה ויששכר כן ברק בעמק שלח ברגליו בפלגות ראובן גדלים חקקי לב׃
Kaj princoj el Isaĥar estis kun Debora, Kaj Isaĥar, kiel Barak, kuris en la valon. Ĉe la torentoj de Ruben estas grandaj konsiliĝoj.
למה ישבת בין המשפתים לשמע שרקות עדרים לפלגות ראובן גדולים חקרי לב׃
Kial vi sidas inter la baraĵoj, Aŭskultante la fajfadon ĉe la brutaroj? Ĉe la torentoj de Ruben estas grandaj konsiliĝoj.
גלעד בעבר הירדן שכן ודן למה יגור אניות אשר ישב לחוף ימים ועל מפרציו ישכון׃
Gilead restis transe de Jordan; Kaj kial Dan sidas sur la ŝipoj? Aŝer sidas sur la bordo de la maro, Kaj loĝas ĉe siaj golfoj.
זבלון עם חרף נפשו למות ונפתלי על מרומי שדה׃
Zebulun estas popolo, kiu riskis sian animon por la morto, Kaj Naftali sur la altaĵoj de la kampo.
באו מלכים נלחמו אז נלחמו מלכי כנען בתענך על מי מגדו בצע כסף לא לקחו׃
Venis reĝoj, ili batalis; Tiam batalis reĝoj de Kanaan En Taanaĥ, ĉe la akvo de Megido; Sed ili ricevis neniom da mono.
מן שמים נלחמו הכוכבים ממסלותם נלחמו עם סיסרא׃
El la ĉielo oni batalis; La steloj de siaj vojoj batalis kontraŭ Sisera.
נחל קישון גרפם נחל קדומים נחל קישון תדרכי נפשי עז׃
La torento Kiŝon forportis ilin, La torento antikva, la torento Kiŝon. Piedpremu, mia animo, la fortulojn.
אז הלמו עקבי סוס מדהרות דהרות אביריו׃
Tiam frapis la hufoj de ĉevaloj Pro la rapidega forkurado de fortuloj.
אורו מרוז אמר מלאך יהוה ארו ארור ישביה כי לא באו לעזרת יהוה לעזרת יהוה בגבורים׃
Malbenu la urbon Meroz, diris anĝelo de la Eternulo, Malbenu, malbenu ĝiajn loĝantojn; Ĉar ili ne venis kun helpo al la Eternulo, Kun helpo al la Eternulo inter la herooj.
תברך מנשים יעל אשת חבר הקיני מנשים באהל תברך׃
Benita estu inter la virinoj Jael, La edzino de la Kenido Ĥeber, Inter la virinoj en la tendo ŝi estu benita.
מים שאל חלב נתנה בספל אדירים הקריבה חמאה׃
Akvon li petis, lakton ŝi donis; En belega kaliko ŝi alportis buteron.
ידה ליתד תשלחנה וימינה להלמות עמלים והלמה סיסרא מחקה ראשו ומחצה וחלפה רקתו׃
Ŝi etendis sian manon al najlo Kaj sian dekstran manon al martelo de laboristoj; Kaj ŝi ekbatis Siseran, ekfrapis lian kapon, Kaj frakasis kaj traboris lian tempion.
בין רגליה כרע נפל שכב בין רגליה כרע נפל באשר כרע שם נפל שדוד׃
Al ŝiaj piedoj li kliniĝis kaj falis kaj ekkuŝis; Al ŝiaj piedoj li kliniĝis kaj falis; Kie li kliniĝis, tie li falis pereinta.
בעד החלון נשקפה ותיבב אם סיסרא בעד האשנב מדוע בשש רכבו לבוא מדוע אחרו פעמי מרכבותיו׃
Tra la fenestro rigardas, kaj plorkrias tra la krado, la patrino de Sisera: Kial longe ne venas lia ĉaro? Kial malfruiĝas la radoj de liaj kaleŝoj?
חכמות שרותיה תענינה אף היא תשיב אמריה לה׃
La saĝaj el ŝiaj sinjorinoj respondas al ŝi, Kaj ŝi mem al si respondas:
הלא ימצאו יחלקו שלל רחם רחמתים לראש גבר שלל צבעים לסיסרא שלל צבעים רקמה צבע רקמתים לצוארי שלל׃
Ili ja trovis kaj dividas militakiron; Po unu aŭ po du knabinoj por ĉiu viro, Diverskolorajn vestojn por Sisera, Diverskolorajn vestojn broditajn, Ambaŭflanke broditajn por la kolo.
כן יאבדו כל אויביך יהוה ואהביו כצאת השמש בגברתו ותשקט הארץ ארבעים שנה׃
Tiel pereu ĉiuj Viaj malamikoj, ho Eternulo! Sed Liaj amantoj estu kiel la leviĝanta suno en sia potenco. Kaj la lando ripozis dum kvardek jaroj.