Jeremiah 25

הדבר אשר היה על ירמיהו על כל עם יהודה בשנה הרבעית ליהויקים בן יאשיהו מלך יהודה היא השנה הראשנית לנבוכדראצר מלך בבל׃
Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia pri la tuta Juda popolo en la kvara jaro de Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo, tio estas en la unua jaro de Nebukadnecar, reĝo de Babel,
אשר דבר ירמיהו הנביא על כל עם יהודה ואל כל ישבי ירושלם לאמר׃
kaj kiun la profeto Jeremia proklamis al la tuta Juda popolo kaj al ĉiuj loĝantoj de Jerusalem, dirante:
מן שלש עשרה שנה ליאשיהו בן אמון מלך יהודה ועד היום הזה זה שלש ועשרים שנה היה דבר יהוה אלי ואדבר אליכם אשכים ודבר ולא שמעתם׃
De post la dek-tria jaro de Joŝija, filo de Amon, reĝo de Judujo, ĝis la nuna tago, en la daŭro de dudek tri jaroj, aperadis al mi la vorto de la Eternulo, kaj mi paroladis al vi, konstante paroladis; sed vi ne aŭskultis.
ושלח יהוה אליכם את כל עבדיו הנבאים השכם ושלח ולא שמעתם ולא הטיתם את אזנכם לשמע׃
La Eternulo sendis al vi ĉiujn Siajn servantojn, la profetojn; ĉiutage Li sendadis; sed vi ne aŭskultis, vi ne alklinis vian orelon, por aŭskulti.
לאמר שובו נא איש מדרכו הרעה ומרע מעלליכם ושבו על האדמה אשר נתן יהוה לכם ולאבותיכם למן עולם ועד עולם׃
Ili diris: Deturnu vin ĉiu de sia malbona vojo kaj de viaj malbonaj agoj, kaj loĝu sur la tero, kiun la Eternulo donis al vi kaj al viaj patroj de ĉiam kaj por ĉiam;
ואל תלכו אחרי אלהים אחרים לעבדם ולהשתחות להם ולא תכעיסו אותי במעשה ידיכם ולא ארע לכם׃
kaj ne sekvu aliajn diojn, servante kaj adorkliniĝante al ili, kaj ne kolerigu Min per la faritaĵo de viaj manoj, por ke Mi ne faru al vi malbonon.
ולא שמעתם אלי נאם יהוה למען הכעסוני במעשה ידיכם לרע לכם׃
Sed vi ne aŭskultis Min, diras la Eternulo; vi kolerigis Min per la faritaĵo de viaj manoj por via malbono.
לכן כה אמר יהוה צבאות יען אשר לא שמעתם את דברי׃
Tial tiele diras la Eternulo Cebaot: Pro tio, ke vi ne aŭskultis Miajn vortojn,
הנני שלח ולקחתי את כל משפחות צפון נאם יהוה ואל נבוכדראצר מלך בבל עבדי והבאתים על הארץ הזאת ועל ישביה ועל כל הגוים האלה סביב והחרמתים ושמתים לשמה ולשרקה ולחרבות עולם׃
jen Mi sendos kaj kolektos ĉiujn nordajn gentojn, diras la Eternulo, kaj Mian servanton Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj Mi venigos ilin sur ĉi tiun landon kaj sur ĝiajn loĝantojn kaj sur ĉiujn naciojn ĉirkaŭe; kaj Mi elmetos ilin al ekstermo, kaj Mi faros ilin ruinoj, mokataĵo, kaj eterna dezertaĵo.
והאבדתי מהם קול ששון וקול שמחה קול חתן וקול כלה קול רחים ואור נר׃
Kaj Mi ĉesigos ĉe ili la sonojn de ĝojo kaj la sonojn de gajeco, la voĉon de fianĉo kaj la voĉon de fianĉino, la bruon de muelilo kaj la lumon de lucerno.
והיתה כל הארץ הזאת לחרבה לשמה ועבדו הגוים האלה את מלך בבל שבעים שנה׃
Kaj ĉi tiu tuta lando fariĝos ruino kaj dezerto; kaj tiuj nacioj servos al la reĝo de Babel dum sepdek jaroj.
והיה כמלאות שבעים שנה אפקד על מלך בבל ועל הגוי ההוא נאם יהוה את עונם ועל ארץ כשדים ושמתי אתו לשממות עולם׃
Sed kiam finiĝos la sepdek jaroj, Mi punos la reĝon de Babel kaj tiun nacion, diras la Eternulo, pro ĝiaj malbonagoj, kaj la landon Ĥaldean, kaj Mi faros ĝin eterna dezerto.
והבאיתי על הארץ ההיא את כל דברי אשר דברתי עליה את כל הכתוב בספר הזה אשר נבא ירמיהו על כל הגוים׃
Kaj Mi plenumos super tiu lando ĉiujn Miajn vortojn, kiujn Mi diris pri ĝi, ĉion, kio estas skribita en ĉi tiu libro, kion Jeremia profetis pri ĉiuj nacioj.
כי עבדו בם גם המה גוים רבים ומלכים גדולים ושלמתי להם כפעלם וכמעשה ידיהם׃
Ĉar ankaŭ ilin sklavigos potencaj nacioj kaj grandaj reĝoj, kaj Mi repagos al ili laŭ iliaj agoj kaj laŭ la faroj de iliaj manoj.
כי כה אמר יהוה אלהי ישראל אלי קח את כוס היין החמה הזאת מידי והשקיתה אתו את כל הגוים אשר אנכי שלח אותך אליהם׃
Ĉar tiele diras al mi la Eternulo, Dio de Izrael: Prenu el Mia mano ĉi tiun pokalon de la vino de furiozo, kaj trinkigu el ĝi ĉiujn naciojn, al kiuj Mi sendas vin.
ושתו והתגעשו והתהללו מפני החרב אשר אנכי שלח בינתם׃
Ili trinku, ili ŝanceliĝu kaj freneziĝu antaŭ la glavo, kiun Mi sendos sur ilin.
ואקח את הכוס מיד יהוה ואשקה את כל הגוים אשר שלחני יהוה אליהם׃
Kaj mi prenis la pokalon el la mano de la Eternulo, kaj trinkigis al ĉiuj popoloj, al kiuj sendis min la Eternulo:
את ירושלם ואת ערי יהודה ואת מלכיה את שריה לתת אתם לחרבה לשמה לשרקה ולקללה כיום הזה׃
al Jerusalem kaj al la urboj de Judujo, al iliaj reĝoj kaj al iliaj eminentuloj, por fari ilin dezertaĵo kaj ruino, mokataĵo kaj malbenataĵo, kiel tio estas nun;
את פרעה מלך מצרים ואת עבדיו ואת שריו ואת כל עמו׃
al Faraono, reĝo de Egiptujo, kaj al liaj servantoj kaj al liaj eminentuloj kaj al lia tuta popolo;
ואת כל הערב ואת כל מלכי ארץ העוץ ואת כל מלכי ארץ פלשתים ואת אשקלון ואת עזה ואת עקרון ואת שארית אשדוד׃
kaj al ĉiuj diversgentaj popoloj kaj al ĉiuj reĝoj de la lando Uc kaj al ĉiuj reĝoj de la lando Filiŝta kaj al Aŝkelon kaj al Gaza kaj al Ekron kaj al la restaĵo de Aŝdod;
את אדום ואת מואב ואת בני עמון׃
al Edom kaj al Moab kaj al la Amonidoj;
ואת כל מלכי צר ואת כל מלכי צידון ואת מלכי האי אשר בעבר הים׃
kaj al ĉiuj reĝoj de Tiro kaj al ĉiuj reĝoj de Cidon kaj al la reĝoj de la insuloj trans la maro;
ואת דדן ואת תימא ואת בוז ואת כל קצוצי פאה׃
al Dedan, al Tema, al Buz, kaj al ĉiuj, kiuj tondas la harojn sur la tempioj;
ואת כל מלכי ערב ואת כל מלכי הערב השכנים במדבר׃
kaj al ĉiuj reĝoj de Arabujo, kaj al ĉiuj reĝoj de la diversgentaj popoloj, loĝantaj en la dezerto;
ואת כל מלכי זמרי ואת כל מלכי עילם ואת כל מלכי מדי׃
kaj al ĉiuj reĝoj de Zimri kaj al ĉiuj reĝoj de Elam kaj al ĉiuj reĝoj de Medujo;
ואת כל מלכי הצפון הקרבים והרחקים איש אל אחיו ואת כל הממלכות הארץ אשר על פני האדמה ומלך ששך ישתה אחריהם׃
kaj al ĉiuj reĝoj de la nordo, la proksimaj kaj la malproksimaj, unu kontraŭ la alia, kaj al ĉiuj regnoj de la mondo, kiuj troviĝas sur la tero; kaj la reĝo de Ŝeŝaĥ trinkos post ili.
ואמרת אליהם כה אמר יהוה צבאות אלהי ישראל שתו ושכרו וקיו ונפלו ולא תקומו מפני החרב אשר אנכי שלח ביניכם׃
Kaj diru al ili: Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Trinku kaj ebriiĝu, vomu kaj falu, kaj ne leviĝu antaŭ la glavo, kiun Mi sendas sur vin.
והיה כי ימאנו לקחת הכוס מידך לשתות ואמרת אליהם כה אמר יהוה צבאות שתו תשתו׃
Kaj se ili ne volos preni la pokalon el via mano, por trinki, tiam diru al ili: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Vi nepre devas trinki.
כי הנה בעיר אשר נקרא שמי עליה אנכי מחל להרע ואתם הנקה תנקו לא תנקו כי חרב אני קרא על כל ישבי הארץ נאם יהוה צבאות׃
Ĉar jen sur la urbon, kiu portas sur si Mian nomon, Mi komencas sendi suferojn; ĉu vi do restos senpunaj? vi ne restos sen puno, ĉar Mi vokas glavon sur ĉiujn loĝantojn de la tero, diras la Eternulo Cebaot.
ואתה תנבא אליהם את כל הדברים האלה ואמרת אליהם יהוה ממרום ישאג וממעון קדשו יתן קולו שאג ישאג על נוהו הידד כדרכים יענה אל כל ישבי הארץ׃
Profetu al ili ĉion ĉi tion, kaj diru al ili: La Eternulo ekbruos de alte, kaj el Sia sankta loĝejo Li aŭdigos Sian voĉon; Li forte ekbruos kontraŭ Sian restadejon; kanton de vinpremantoj Li eksonigos super ĉiuj loĝantoj de la tero.
בא שאון עד קצה הארץ כי ריב ליהוה בגוים נשפט הוא לכל בשר הרשעים נתנם לחרב נאם יהוה׃
La bruo atingos ĝis la fino de la tero; ĉar la Eternulo havos juĝon kontraŭ la popoloj, Li juĝos ĉiun karnon; la malpiulojn Li transdonos al glavo, diras la Eternulo.
כה אמר יהוה צבאות הנה רעה יצאת מגוי אל גוי וסער גדול יעור מירכתי ארץ׃
Tiele diras la Eternulo Cebaot: Jen plago iros de popolo al popolo, kaj granda ventego leviĝos de la randoj de la tero.
והיו חללי יהוה ביום ההוא מקצה הארץ ועד קצה הארץ לא יספדו ולא יאספו ולא יקברו לדמן על פני האדמה יהיו׃
Kaj la mortigitoj de la Eternulo en tiu tago estos de unu fino de la tero ĝis la alia fino de la tero; ili ne estos priplorataj, ne estos kolektataj, nek enterigataj; ili fariĝos sterko sur la supraĵo de la tero.
הילילו הרעים וזעקו והתפלשו אדירי הצאן כי מלאו ימיכם לטבוח ותפוצותיכם ונפלתם ככלי חמדה׃
Ploru, ho paŝtistoj, kriu kaj rulu vin en polvo, ho regantoj de la ŝafoj; ĉar venis por vi la tempo de buĉo; Mi disĵetos vin, kaj vi disfalos, kiel multekosta vazo.
ואבד מנוס מן הרעים ופליטה מאדירי הצאן׃
Kaj ne ekzistos forkuro por la paŝtistoj, nek forsaviĝo por la regantoj de la ŝafaro.
קול צעקת הרעים ויללת אדירי הצאן כי שדד יהוה את מרעיתם׃
Estos aŭdata kriado de la paŝtistoj kaj plorado de la regantoj de la ŝafaro, ĉar la Eternulo faros ekstermon en ilia ŝafaro.
ונדמו נאות השלום מפני חרון אף יהוה׃
Disfalos la pacaj loĝejoj antaŭ la flama kolero de la Eternulo.
עזב ככפיר סכו כי היתה ארצם לשמה מפני חרון היונה ומפני חרון אפו׃
Li forlasis Sian laŭbon kiel leono; ilia lando fariĝis dezerto de la kolero de la atakanto kaj de Lia flama kolero.