Isaiah 24

הנה יהוה בוקק הארץ ובולקה ועוה פניה והפיץ ישביה׃
Jen la Eternulo dezertigas la landon kaj ruinigas ĝin kaj ŝanĝas ĝian aspekton kaj disĵetas ĝiajn loĝantojn.
והיה כעם ככהן כעבד כאדניו כשפחה כגברתה כקונה כמוכר כמלוה כלוה כנשה כאשר נשא בו׃
Kaj estos al la popolo kiel al la pastro, al la servisto kiel al lia mastro, al la servistino kiel al ŝia mastrino, al la aĉetanto kiel al la vendanto, al la pruntedonanto kiel al la prunteprenanto, al la ŝuldanto kiel al la kreditoro.
הבוק תבוק הארץ והבוז תבוז כי יהוה דבר את הדבר הזה׃
Tute dezertigita estos la lando kaj tute prirabita; ĉar la Eternulo tion diris.
אבלה נבלה הארץ אמללה נבלה תבל אמללו מרום עם הארץ׃
Funebras kaj velkas la lando, senfortiĝas kaj velkas la mondo, senfortiĝas la eminentuloj de la popolo de la lando.
והארץ חנפה תחת ישביה כי עברו תורת חלפו חק הפרו ברית עולם׃
Kaj la tero estas malpurigita de siaj loĝantoj; ĉar ili malobeis la instruon, ŝanĝis la leĝon, detruis la eternan interligon.
על כן אלה אכלה ארץ ויאשמו ישבי בה על כן חרו ישבי ארץ ונשאר אנוש מזער׃
Pro tio malbeno konsumis la teron, kaj kulpiĝis tiuj, kiuj loĝas sur ĝi; pro tio forbrulis la loĝantoj de la lando kaj restis malmulte da homoj.
אבל תירוש אמללה גפן נאנחו כל שמחי לב׃
Malgaja estas la mosto, sensukiĝis la vinbero, ĝemas ĉiuj ĝojintoj.
שבת משוש תפים חדל שאון עליזים שבת משוש כנור׃
Ĉesiĝis la gajeco de tamburinoj, malaperis la bruo de gajuloj, ĉesiĝis la gajeco de harpo.
בשיר לא ישתו יין ימר שכר לשתיו׃
Oni ne trinkas vinon ĉe kantado; maldolĉa estas ebriigaĵo por siaj trinkantoj.
נשברה קרית תהו סגר כל בית מבוא׃
Ruinigita estas la dezerta urbo; ĉiuj domoj estas fermitaj tiel, ke oni ne povas eniri.
צוחה על היין בחוצות ערבה כל שמחה גלה משוש הארץ׃
Oni ploras sur la stratoj pri vino; mallumiĝis ĉia ĝojo, malaperis la gajeco de la lando.
נשאר בעיר שמה ושאיה יכת שער׃
En la urbo restis dezerteco, kaj la pordegoj disbatitaj estas ruinigitaj.
כי כה יהיה בקרב הארץ בתוך העמים כנקף זית כעוללת אם כלה בציר׃
Ĉar tiel estos meze de la lando, meze de la popoloj: kiel post fruktoskuo de olivarbo, kiel estas al la restintaj beroj post la fino de la vinberrikolto.
המה ישאו קולם ירנו בגאון יהוה צהלו מים׃
Ili levos sian voĉon kaj ĝojkrios, pri la majesto de la Eternulo ili krios de la maro.
על כן בארים כבדו יהוה באיי הים שם יהוה אלהי ישראל׃
Tial en la regionoj orientaj gloru la Eternulon, sur la insuloj de la maro la nomon de la Eternulo, Dio de Izrael.
מכנף הארץ זמרת שמענו צבי לצדיק ואמר רזי לי רזי לי אוי לי בגדים בגדו ובגד בוגדים בגדו׃
De la rando de la tero ni aŭdis kantadon: Gloro al la justulo; sed mi diras: Ho mi malfeliĉa, ho mi malfeliĉa, ve al mi! rabis rabistoj, kaj per granda rabado ili rabis.
פחד ופחת ופח עליך יושב הארץ׃
Teruro, kavo, kaj kaptilo trafos vin, ho loĝantoj de la tero.
והיה הנס מקול הפחד יפל אל הפחת והעולה מתוך הפחת ילכד בפח כי ארבות ממרום נפתחו וירעשו מוסדי ארץ׃
Kaj tiu, kiu forkuros de la voĉo de la teruro, falos en kavon; kaj kiu eliros el la kavo, trafos en la kaptilon; ĉar la aperturoj de alte malfermiĝis kaj la fundamento de la tero ekskuiĝis.
רעה התרעעה הארץ פור התפוררה ארץ מוט התמוטטה ארץ׃
Forte diskrevis la tero, forte dispeciĝis la tero, forte skuiĝis la tero.
נוע תנוע ארץ כשכור והתנודדה כמלונה וכבד עליה פשעה ונפלה ולא תסיף קום׃
Ŝanceliĝas la tero kiel ebriulo, kaj balanciĝas kiel hamako; kaj pezas sur ĝi ĝia krimeco; kaj ĝi falis, kaj ne plu leviĝos.
והיה ביום ההוא יפקד יהוה על צבא המרום במרום ועל מלכי האדמה על האדמה׃
Kaj en tiu tempo punos la Eternulo la taĉmentojn de la alto en la ĉielo kaj la reĝojn de la tero sur la tero.
ואספו אספה אסיר על בור וסגרו על מסגר ומרב ימים יפקדו׃
Kaj ili estos kolektitaj kune, ligitaj en malliberejo, kaj ili estos enŝlositaj en ŝlositejo, kaj post longa tempo ili estos punitaj.
וחפרה הלבנה ובושה החמה כי מלך יהוה צבאות בהר ציון ובירושלם ונגד זקניו כבוד׃
Kaj ruĝiĝos la luno, kaj hontos la suno, kiam la Eternulo Cebaot ekreĝos sur la monto Cion kaj en Jerusalem, kaj Lia gloro aperos antaŭ Liaj plejaĝuloj.