Isaiah 23

משא צר הילילו אניות תרשיש כי שדד מבית מבוא מארץ כתים נגלה למו׃
Profetaĵo pri Tiro: Plorkriu, ho ŝipoj de Tarŝiŝ; ĉar ĝi estas detruita tiel, ke restis neniu domo, neniu pordo. El la lando de la Kitidoj tio estas sciigita al ili.
דמו ישבי אי סחר צידון עבר ים מלאוך׃
Silentu, ho loĝantoj de la apudmara lando. Komercistoj de Cidon, transveturantaj la maron, vin plenigadis;
ובמים רבים זרע שחר קציר יאור תבואתה ותהי סחר גוים׃
sur granda akvo oni venigadis al ĝi semojn de Ŝiĥor, rikoltaĵon de Nilo; kaj ĝi estis komercejo de la popoloj.
בושי צידון כי אמר ים מעוז הים לאמר לא חלתי ולא ילדתי ולא גדלתי בחורים רוממתי בתולות׃
Hontu, Cidon; ĉar la maro, la mara fortikaĵo diris: Mi ne havis dolorojn, mi ne naskis, mi ne edukis knabojn, mi ne kreskigis knabinojn.
כאשר שמע למצרים יחילו כשמע צר׃
Kiam oni tion aŭdos en Egiptujo, oni ektremos ĉe la sciigo pri Tiro.
עברו תרשישה הילילו ישבי אי׃
Transiru al Tarŝiŝ, plorkriu, ho loĝantoj de la apudmara lando.
הזאת לכם עליזה מימי קדם קדמתה יבלוה רגליה מרחוק לגור׃
Ĉu tio estas via gaja urbo, la tre antikva? ĝiaj piedoj forportas ĝin, por loĝi malproksime.
מי יעץ זאת על צר המעטירה אשר סחריה שרים כנעניה נכבדי ארץ׃
Kiu decidis tion pri Tiro, la kronita, kies komercistoj estas princoj kaj kies negocistoj estas eminentuloj de la lando?
יהוה צבאות יעצה לחלל גאון כל צבי להקל כל נכבדי ארץ׃
La Eternulo Cebaot tion decidis, por malaperigi la majeston de ĉiu gloro, por humiligi ĉiujn eminentulojn de la lando.
עברי ארצך כיאר בת תרשיש אין מזח עוד׃
Trapasu vian landon kiel rivero, ho filino de Tarŝiŝ; jam nenio vin zonas.
ידו נטה על הים הרגיז ממלכות יהוה צוה אל כנען לשמד מעזניה׃
Sian manon Li etendis super la maron, Li skuis regnojn; la Eternulo faris ordonon pri Kanaan, por ekstermi liajn fortikaĵojn.
ויאמר לא תוסיפי עוד לעלוז המעשקה בתולת בת צידון כתיים קומי עברי גם שם לא ינוח לך׃
Kaj Li diris: Vi en plu estos gaja, vi, senhonorigita virgulino, filino de Cidon! Leviĝu, transiru al la Kitidoj; sed ankaŭ tie vi ne havos trankvilecon.
הן ארץ כשדים זה העם לא היה אשור יסדה לציים הקימו בחיניו עררו ארמנותיה שמה למפלה׃
Jen la lando de la Ĥaldeoj: ĉi tiu popolo ne ekzistis; la Asiriano ĝin fondis por la loĝantoj de la dezerto; ili starigis sieĝajn turojn, detruis ĝiajn palacojn, faris ĝin ruino.
הילילו אניות תרשיש כי שדד מעזכן׃
Plorkriu, ho ŝipoj de Tarŝiŝ; ĉar detruita estas via potenco.
והיה ביום ההוא ונשכחת צר שבעים שנה כימי מלך אחד מקץ שבעים שנה יהיה לצר כשירת הזונה׃
En tiu tempo Tiro estos forgesita dum sepdek jaroj, kiuj estas kiel la tempo de unu reĝo; post la fino de la sepdek jaroj estos kun Tiro tio, kion oni kantas pri malĉastistino:
קחי כנור סבי עיר זונה נשכחה היטיבי נגן הרבי שיר למען תזכרי׃
Prenu la harpon, ĉirkaŭiru la urbon, ho forgesita malĉastistino; ludu bone, kantu multe, por ke oni rememoru vin.
והיה מקץ שבעים שנה יפקד יהוה את צר ושבה לאתננה וזנתה את כל ממלכות הארץ על פני האדמה׃
Kaj post la fino de la sepdek jaroj la Eternulo vizitos Tiron, kiu denove ricevados promalĉastajn donacojn kaj malĉastados kun ĉiuj regnoj de la mondo sur la supraĵo de la tero.
והיה סחרה ואתננה קדש ליהוה לא יאצר ולא יחסן כי לישבים לפני יהוה יהיה סחרה לאכל לשבעה ולמכסה עתיק׃
Kaj ĝia komercenspezo kaj ĝiaj promalĉastaj donacoj estos konsekritaj al la Eternulo; ili ne estos kolektataj en trezorejon nek konservataj; sed por tiuj, kiuj loĝas antaŭ la vizaĝo de la Eternulo, estos ĝia komercenspezo, por ke ili manĝu sate kaj havu belajn vestojn.