I Corinthians 1

פולוס המקרא להיות שליח ישוע המשיח ברצון אלהים וסוסתניס אחינו׃
Paŭlo, vokita por esti apostolo de Jesuo Kristo per la volo de Dio, kaj Sostenes, nia frato,
אל קהלת אלהים אשר בקורנתוס אל המקדשים במשיח ישוע הקרואים להיות קדשים עם כל הקראים בשם אדנינו ישוע המשיח בכל מקום שלהם ושלנו׃
al tiu eklezio de Dio, kiu estas en Korinto, al tiuj, kiuj estas sanktigitaj en Kristo Jesuo, vokitaj por esti sanktuloj, kune kun ĉiuj, kiuj en ĉiu loko vokas la nomon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ilia Sinjoro kaj nia:
חסד לכם ושלום מאת האלהים אבינו ואדנינו ישוע המשיח׃
Graco estu al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.
אודה לאלהי בעבורכם בכל עת על חסד האלהים הנתן לכם במשיח ישוע׃
Mi ĉiam dankas mian Dion pri vi, pro la graco de Dio al vi donita en Kristo Jesuo;
אשר עשרתם בו בכל בכל דבור ובכל דעת׃
ke en ĉio vi riĉiĝis en li, en ĉia parolo kaj ĉia scio;
באשר עדות המשיח התקימה בכם׃
kiel ankaŭ la atesto de Kristo konfirmiĝis en vi;
עד כי לא חסרתם כל מתן החסד והנכם מחכים להתגלות אדנינו ישוע המשיח׃
tiel, ke vi malatingas nenian donacon; atendante la malkaŝon de nia Sinjoro Jesuo Kristo,
אשר גם יקים אתכם ער עת קץ להיות נקיים ביום אדנינו ישוע המשיח׃
kiu ankaŭ konfirmos vin ĝis la fino, por ke vi estu neriproĉeblaj en la tago de nia Sinjoro Jesuo Kristo.
נאמן הוא האלהים אשר על פיו נקראתם לחברת בנו ישוע המשיח אדנינו׃
Fidela estas Dio, per kiu vi estas alvokitaj en la kunulecon de Lia Filo Jesuo Kristo, nia Sinjoro.
והנני מזהיר אתכם אחי בשם אדנינו ישוע המשיח להיות כלכם פה אחד ולא תהיין מחלקות בקרבכם כי אם תכוננו יחד בלב אחד ובעצה אחת׃
Mi petegas vin, fratoj, per la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ke vi ĉiuj parolu tion saman, kaj ke estu neniaj skismoj inter vi; sed ke vi estu perfekte kunigitaj en la sama spirito kaj en la sama juĝo.
כי הגד לי עליכם ביד בני בית כלואה כי יש מריבות ביניכם׃
Ĉar pri vi, miaj fratoj, estas sciigite al mi de la domanoj de Ĥloe, ke ekzistas inter vi malpacoj.
וזאת אני אמר כי איש איש מכם זה אמר לפולוס וזה לאפולוס וזה לכיפא וזה למשיח הנני׃
Kaj la jenon mi volas diri, ke ĉiu el vi diras: Mi estas de Paŭlo; kaj mi de Apolos; kaj mi de Kefas; kaj mi de Kristo.
הכי חלק המשיח הכי פולוס נצלב בעדכם או לשם פולוס נטבלתם׃
Ĉu Kristo estas dividita? ĉu Paŭlo krucumiĝis por vi? aŭ ĉu vi baptiĝis en la nomon de Paŭlo?
אודה לאלהים שלא טבלתי איש מכם כי אם את קרספוס ואת גיוס׃
Mi dankas Dion, ke mi baptis neniun el vi krom Krispo kaj Gajo;
פן יאמרו כי לשמי טבלתי׃
por ke neniu diru, ke vi baptiĝis en mian nomon.
אך טבלתי גם את בני בית אסטפנוס ומלבד אלה אינני ידע אם טבלתי עוד איש אחר׃
Kaj mi baptis ankaŭ la familion de Stefanas; krom tio mi ne scias, ĉu mi baptis iun alian.
כי לא שלחני המשיח לטבול כי אם לבשר לא בחכמת דברים למען אשר לא יהיה לריק צלב המשיח׃
Ĉar Kristo sendis min, ne por bapti, sed por prediki la evangelion; ne en saĝeco de vortoj, por ke la kruco de Kristo ne vantiĝu.
כי דבר הצלב סכלות הוא לאבדים אבל לנו הנושעים גבורת אלהים הוא׃
Ĉar la priparolo de la kruco estas por la pereantoj malsaĝeco; sed por ni, la savatoj, ĝi estas la potenco de Dio.
כי כן כתוב אאבד חכמת חכמים ובינת נבונים אסתיר׃
Ĉar estas skribite: Mi pereigos la saĝecon de la saĝuloj, Kaj la kompetentecon de la kompetentuloj Mi malaperigos.
איה חכם איה ספר איה דרש העולם הזה הלא סכל האלהים את חכמת העולם הזה׃
Kie estas la saĝulo? kie estas la skribisto? kie estas la diskutisto de ĉi tiu tempaĝo? ĉu Dio ne malsaĝigis la saĝecon de la mondo?
כי אחרי אשר בחכמת האלהים לא ידע העולם את האלהים בחכמה היה רצון לפניו להושיע בסכלות הקריאה את המאמינים׃
Ĉar pro tio, ke en la saĝeco de Dio la mondo per sia saĝeco ne konis Dion, bonvolis Dio per la malsaĝeco de la prediko savi la kredantojn.
כי היהודים שאלים להם אות והיונים מבקשים חכמה׃
Ĉar Judoj postulas signojn, kaj Grekoj serĉas saĝecon;
ואנחנו משמיעים את המשיח הצלוב מכשול ליהודים וסכלות ליונים׃
sed ni predikas Kriston krucumitan, por Judoj falilon, kaj por Grekoj malsaĝon;
אבל למקראים הן מיהודים הן מיונים את המשיח אשר הוא גבורת אלהים וחכמת אלהים׃
sed por la vokitoj mem, ĉu Judoj aŭ Grekoj, Kriston la potencon de Dio, kaj la saĝecon de Dio.
יען כי סכלות האל חכמה היא מאדם וחלשת האל חזקה היא מאדם׃
Ĉar la malsaĝeco de Dio estas pli saĝa ol homoj; kaj la malforteco de Dio estas pli forta ol homoj.
כי ראו נא אחי את קריאתכם שלא רבים המה החכמים לפי הבשר לא רבים השליטים ולא רבים החרים׃
Ĉar rigardu vian vokon, fratoj, ke ne multaj saĝuloj laŭ la karno, ne multaj potenculoj, ne multaj nobeloj, estas vokataj;
כי אם בסכל שבעולם בחר האל למען ביש את החכמים ובחלוש שבעולם בחר האל למען ביש את החזק׃
sed Dio elektis la malsaĝajn objektojn de la mondo, por hontigi la saĝulojn; kaj Dio elektis la malfortajn objektojn de la mondo, por hontigi la fortajn;
ובדלת העולם בחר האל ובנמאס ובאשר כאין למען בטל את אשר ישנו׃
kaj la malnoblajn objektojn de la mondo, kaj la malestimatajn Dio elektis, kaj eĉ la nerealajn, por neniigi la realajn;
כדי שלא יתהלל לפניו כל בשר׃
por ke neniu karno fieru antaŭ Dio.
וממנו אתם במשיח ישוע אשר היה לנו לחכמה מאת האלהים ולצדקה ולקדוש ולפדיון׃
Sed el Li vi estas en Kristo Jesuo, kiu fariĝis al ni saĝeco el Dio, kaj justeco kaj sanktigo, kaj elaĉeto;
ויהי ככתוב המתהלל יתהלל ביהוה׃
por ke, kiel estas skribite: Kiu fieras, tiu fieru en la Eternulo.