Kaj kaptinte lin, li metis lin en malliberejon, transdonante lin al kvar kvaroj da soldatoj, por gardi lin, intencante elkonduki lin post la Pasko al la popolo.
І, схопивши його, посадив до в'язниці, і передав чотирьом чвіркам вояків, щоб його стерегли, бажаючи вивести людям його по Пасці.
Kaj kiam Herodo intencis elkonduki lin, en tiu sama nokto Petro dormis inter du soldatoj, ligite per du katenoj; kaj gardistoj antaŭ la pordoj gardis la malliberejon.
А як Ірод хотів його вивести, Петро спав тієї ночі між двома вояками, закутий у два ланцюги, і сторожа пильнувала в'язницю при дверях.
Kaj jen apudstaris anĝelo de la Eternulo, kaj lumo ekbrilis en la ĉambro; kaj li frapis la flankon de Petro, kaj vekis lin, dirante: Leviĝu rapide. Kaj liaj katenoj defalis de liaj manoj.
І ось Ангол Господній з'явився, і в в'язниці засяяло світло. І, доторкнувшись до боку Петрового, він збудив його, кажучи: Мерщій вставай! І ланцюги йому з рук поспадали.
Kaj trapasinte la unuan postenon kaj la duan, ili venis al la fera pordego, kiu kondukas en la urbon; kaj ĝi malfermiĝis al ili propramove; kaj ili eliris, kaj pasis laŭlonge de unu strato; kaj la anĝelo tuj foriris de li.
Як сторожу минули вони першу й другу, то прийшли до залізної брами, що до міста веде, і вона відчинилась сама їм. І, вийшовши, пройшли одну вулицю, і відступив Ангол зараз від нього.
Kaj Petro, rekonsciiĝinte, diris: Nun mi certe scias, ke la Eternulo elsendis Sian anĝelon kaj liberigis min el la mano de Herodo kaj el la tuta atendado de la popolo Juda.
Сказав же Петро, опритомнівши: Тепер знаю правдиво, що Господь послав Свого Ангола, і видер мене із рук Іродових та від усього чекання народу юдейського.
Sed li gestis per la mano, ke ili silentu, kaj rakontis al ili, kiamaniere la Eternulo elkondukis lin el la malliberejo. Kaj li diris: Sciigu pri tio Jakobon kaj la fratojn. Kaj li foriris, kaj iris al alia loko.
Махнувши ж рукою до них, щоб мовчали, він їм розповів, як Господь його вивів із в'язниці. І сказав: Сповістіть про це Якова й браттю. І, вийшовши, він до іншого місця пішов.
Kaj Herodo, serĉinte kaj ne trovinte lin, ekzamenis la gardistojn, kaj ordonis forkonduki ilin al morto. Kaj li vojaĝis el Judujo al Cezarea, kaj tie restis iom da tempo.
А Ірод, пошукавши його й не знайшовши, віддав варту під суд, і звелів їх стратити. А сам із Юдеї відбув в Кесарію, і там перебував.
Kaj li estis tre kolera kontraŭ la homoj de Tiro kaj Cidon; kaj ili venis unuanime al li, kaj, akirinte la favoron de Blasto, la reĝa ĉambelano, petis pacon, ĉar ilia lando estis nutrata de la lando de la reĝo.
А Ірод розгніваний був на тирян та сидонян. І вони однодушно до нього прийшли, і вблагали царського постельника Власта, та й миру просили, бо їхня земля годувалась з царської.