Psalms 8

Ho Eternulo, nia Sinjoro, Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero! Vi levis Vian gloron super la ĉielon.
למנצח על הגתית מזמור לדוד יהוה אדנינו מה אדיר שמך בכל הארץ אשר תנה הודך על השמים׃
Per la buŝo de junaj infanoj kaj suĉinfanoj Vi fondis al Vi potencon kontraŭ Viaj malamikoj, Por kvietigi la malamikon kaj la venĝemulon.
מפי עוללים וינקים יסדת עז למען צורריך להשבית אויב ומתנקם׃
Kiam mi rigardas Vian ĉielon, la faron de Viaj fingroj, La lunon kaj la stelojn, kiujn Vi estigis:
כי אראה שמיך מעשי אצבעתיך ירח וכוכבים אשר כוננתה׃
Kio estas homo, ke Vi lin memoras? Kio estas homido, ke Vi pensas pri li?
מה אנוש כי תזכרנו ובן אדם כי תפקדנו׃
Vi malaltigis lin malmulte antaŭ Dio; Per honoro kaj beleco Vi lin kronis.
ותחסרהו מעט מאלהים וכבוד והדר תעטרהו׃
Vi faris lin reganto super la faritaĵoj de Viaj manoj; Ĉion Vi metis sub liajn piedojn:
תמשילהו במעשי ידיך כל שתה תחת רגליו׃
Ŝafojn kaj bovojn ĉiujn Kaj ankaŭ la sovaĝajn bestojn,
צנה ואלפים כלם וגם בהמות שדי׃
La birdojn de la ĉielo kaj la fiŝojn de la maro, Ĉion, kio iras la vojojn de la maroj.
צפור שמים ודגי הים עבר ארחות ימים׃
Ho Eternulo, nia Sinjoro, Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero!
יהוה אדנינו מה אדיר שמך בכל הארץ׃