Psalms 7

Ho Eternulo, mia Dio, ĉe Vi mi rifuĝas; helpu min kontraŭ ĉiuj miaj persekutantoj, kaj savu min,
שגיון לדוד אשר שר ליהוה על דברי כוש בן ימיני יהוה אלהי בך חסיתי הושיעני מכל רדפי והצילני׃
Por ke oni ne elŝiru, kiel leono, mian animon, Ĝin disŝirante, dum neniu savas.
פן יטרף כאריה נפשי פרק ואין מציל׃
Ho Eternulo, mia Dio! se mi faris ĉi tion, Se ekzistas maljusteco en miaj manoj,
יהוה אלהי אם עשיתי זאת אם יש עול בכפי׃
Se al mia amiko mi pagis per malbono, Aŭ se mi difektis tiun, kiu premis min senkaŭze:
אם גמלתי שולמי רע ואחלצה צוררי ריקם׃
Tiam malamiko persekutu mian animon, Li atingu kaj enpremu mian vivon en la teron, Kaj mian honoron li metu en la polvon. Sela.
ירדף אויב נפשי וישג וירמס לארץ חיי וכבודי לעפר ישכן סלה׃
Stariĝu, ho Eternulo, en Via kolero, Leviĝu super la furiozon de miaj premantoj; Kaj vekiĝu por mi, Vi, kiu ordonis fari juĝon.
קומה יהוה באפך הנשא בעברות צוררי ועורה אלי משפט צוית׃
Kaj amaso da popoloj Vin ĉirkaŭos; Kaj super ili reiru supren.
ועדת לאמים תסובבך ועליה למרום שובה׃
La Eternulo juĝas popolojn. Juĝu min, ho Eternulo, laŭ mia justeco kaj laŭ mia pieco.
יהוה ידין עמים שפטני יהוה כצדקי וכתמי עלי׃
Finiĝu la malboneco de malpiuloj, kaj Vi subtenu justulon, Vi, kiu esploras korojn kaj internaĵojn, justa Dio!
יגמר נא רע רשעים ותכונן צדיק ובחן לבות וכליות אלהים צדיק׃
Mia ŝildo estas ĉe Dio, Kiu savas piajn korojn.
מגני על אלהים מושיע ישרי לב׃
Dio estas juĝanto justa, Kaj Dio minacanta ĉiutage.
אלהים שופט צדיק ואל זעם בכל יום׃
Se oni ne reĝustiĝas, Li akrigas Sian glavon, Streĉas Sian pafarkon kaj direktas ĝin.
אם לא ישוב חרבו ילטוש קשתו דרך ויכוננה׃
Kaj Li pretigas por ĝi mortigilojn, Siajn sagojn Li faras bruligaj.
ולו הכין כלי מות חציו לדלקים יפעל׃
Jen tiu gravediĝis per malbono, Portis en si malicon, kaj naskis mensogon.
הנה יחבל און והרה עמל וילד שקר׃
Li fosis kavon kaj profundigis ĝin, Kaj li falis en la kavon, kiun li pretigis.
בור כרה ויחפרהו ויפל בשחת יפעל׃
Lia malico refalos sur lian kapon, Kaj sur lian verton falos lia krimo.
ישוב עמלו בראשו ועל קדקדו חמסו ירד׃
Mi gloros la Eternulon pro Lia justeco, Kaj kantos la nomon de la Eternulo Plejalta.
אודה יהוה כצדקו ואזמרה שם יהוה עליון׃