Matthew 17

Kaj post ses tagoj Jesuo prenis kun si Petron, kaj Jakobon, kaj Johanon, lian fraton, kaj kondukis ilin sur altan monton aparte;
ומקץ ששת ימים לקח לו ישוע את פטרוס ואת יעקב ואת יוחנן אחיו ויעלם בדד על הר גבוה׃
kaj li estis aliformita antaŭ ili, kaj lia vizaĝo lumis kiel la suno, kaj liaj vestoj fariĝis blankaj kiel la lumo.
וישתנה לעיניהם ויזהירו פניו כשמש ובגדיו כאור הלבינו׃
Kaj jen aperis al ili Moseo kaj Elija, parolantaj kun li.
והנה נראו אליהם משה ואליהו מדברים אתו׃
Kaj Petro responde diris al Jesuo: Sinjoro, estas bone por ni esti ĉi tie. Se vi volas, mi faros ĉi tie tri laŭbojn: unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija.
ויען פטרוס ויאמר אל ישוע אדני טוב היותנו פה אם תחפץ נעשה נא פה שלש סכות לך אחת ולמשה אחת ולאליהו אחת׃
Dum li ankoraŭ parolis, jen luma nubo superombris ilin; kaj jen voĉo el la nubo, dirante: Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron; aŭskultu lin.
עודנו מדבר והנה ענן אור הצל עליהם והנה קול מתוך הענן אמר זה בני ידידי אשר רציתי בו אליו תשמעון׃
Kaj aŭdinte tion, la disĉiploj falis sur sian vizaĝon, kaj tre timis.
ויהי כשמע התלמידים ויפלו על פניהם וייראו מאד׃
Kaj Jesuo alvenis kaj ektuŝis ilin, kaj diris: Leviĝu, kaj ne timu.
ויגש ישוע ויגע בם ויאמר קומו ואל תיראו׃
Kaj levinte siajn okulojn, ili vidis neniun krom Jesuo sola.
וישאו עיניהם ולא ראו איש בלתי את ישוע לבדו׃
Kaj dum ili malsupreniris de la monto, Jesuo ordonis al ili, dirante: Rakontu al neniu la vizion, ĝis la Filo de homo releviĝos el la mortintoj.
וברדתם מן ההר צוה ישוע אתם לאמר לא תגידו לאיש את דבר המראה עד אם קם בן האדם מעם המתים׃
Kaj liaj disĉiploj demandis lin, dirante: Kial do diras la skribistoj, ke Elija devas veni antaŭe?
וישאלהו תלמידיו לאמר למה זה אמרים הסופרים כי אליהו בוא יבוא בראשונה׃
Kaj li responde diris: Vere Elija venas antaŭe, kaj restarigos ĉion;
ויען ישוע ויאמר אליהם הנה אליהו בא בראשונה והשיב את הכל׃
sed mi diras al vi, ke Elija jam venis, kaj oni ne konis lin, sed faris al li ĉion, kion ili volis. Tiel ankaŭ la Filo de homo estas suferonta sub ili.
אבל אמר אני לכם כי אליהו כבר בא ולא הכירהו ויעשו בו כרצונם וכן גם בן האדם יענה על ידם׃
Tiam la disĉiploj komprenis, ke li parolis al ili pri Johano, la Baptisto.
אז הבינו התלמידים כי על יוחנן המטביל דבר אליהם׃
Kaj kiam li venis al la homamaso, venis al li viro, genuante antaŭ li, kaj dirante:
ויהי כבואם אל המון העם ויגש אליו איש ויכרע על ברכיו לנגדו׃
Sinjoro, kompatu mian filon, ĉar li frenezas kaj forte suferas; ĉar ofte li falas en la fajron kaj ofte en la akvon.
ויאמר אדני רחם נא על בני כי מכה ירח הוא וחליו רע כי פעמים רבות הוא נפל באש ופעמים רבות אל תוך המים׃
Kaj mi venigis lin al viaj disĉiploj, kaj ili ne povis lin sanigi.
ואביא אתו אל תלמידיך ולא יכלו לרפא לו׃
Kaj Jesuo responde diris: Ho senfida kaj perversa generacio, ĝis kiam mi estos kun vi? ĝis kiam mi toleros vin? venigu lin al mi ĉi tien.
ויען ישוע ויאמר הוי דור בלתי מאמין ופתלתל עד מתי אהיה עמכם עד מתי אסבל אתכם הביאו אותו אלי הנה׃
Kaj Jesuo severe admonis lin; kaj la demono eliris el li, kaj la knabo resaniĝis en tiu sama horo.
ויגער בו ישוע ויצא השד ממנו וירפא הנער מן השעה ההיא׃
Tiam la disĉiploj, veninte al Jesuo aparte, diris: Pro kio ni ne povis elpeli ĝin?
ויגשו התלמידים אל ישוע והוא לבדו ויאמרו מדוע אנחנו לא יכלנו לגרשו׃
Kaj li respondis al ili: Pro la malgrandeco de via fido; ĉar vere mi diras al vi: Se vi havas fidon, kiel semero de sinapo, vi diros al ĉi tiu monto: Translokiĝu tien de ĉi tie, kaj ĝi translokiĝos; kaj nenio estos neebla por vi.
ויאמר ישוע אליהם מפני אשר אינכם מאמינים כי אמן אמר אני לכם אם יש לכם אמונה כגרגר החרדל ואמרתם אל ההר הזה העתק מזה שמה ונעתק ממקומו ואין דבר אשר יבצר מכם׃
Sed ĉi tiu speco ne eliras, krom per preĝado kaj fastado.
אבל המין הזה לא יצא כי אם בתפלה ובצום׃
Kaj kiam ili kolektiĝis en Galileo, Jesuo diris al ili: La Filo de homo estos transdonita en la manojn de homoj;
ויהי בהתהלכם בארץ הגליל ויאמר אליהם ישוע עתיד בן האדם להמסר בידי אנשים׃
kaj ili mortigos lin, kaj la trian tagon li leviĝos. Kaj ili tre malĝojis.
ויהרגהו וביום השלישי קום יקום ויתעצבו מאד׃
Kaj kiam ili venis en Kapernaumon, venis al Petro la ricevistoj de la du draĥmoj, kaj diris: Ĉu via majstro pagas la du draĥmojn?
ויהי כבואם אל כפר נחום ויגשו אל פטרוס גבי מחצית השקל ויאמרו הלא יתן רבכם את מחצית השקל׃
Li respondis: Jes. Kaj kiam li venis en la domon, Jesuo unue parolis al li, dirante: Kiel ŝajnas al vi, Simon? de kiuj prenas la reĝoj de la tero imposton aŭ tributon? de siaj filoj aŭ de la fremduloj?
ויאמר הן ובבואו הביתה קדם אתו ישוע לשאל מה דעתך שמעון מלכי הארץ ממי יקחו מכס ומס מאת בניהם או מאת הזרים׃
Kaj kiam li diris: De la fremduloj; Jesuo diris: Sekve la filoj estas liberaj.
ויאמר פטרוס אליו מאת הזרים ויאמר לו ישוע אם כן אפוא הבנים חפשים המה׃
Sed, por ke ni ne ofendu ilin, iru al la maro kaj ĵetu hoketon, kaj prenu la fiŝon unue venintan, kaj malferminte ĝian buŝon, vi trovos stateron. Prenu ĝin, kaj donu al ili por mi kaj vi.
אך למען לא נהיה להם למכשול לך אל הים והשלכת אל תוכו חכה ואת הדג הראשון אשר יעלה שאהו וכאשר תפתח את פיו תמצא בו אסתירא אותו קח לך ונתת להם בעדי ובעדך׃