Psalms 144

Benata estu la Eternulo, mia Roko, Kiu instruas miajn manojn batali, miajn fingrojn militi:
(大卫的诗。)耶和华─我的磐石是应当称颂的!他教导我的手争战,教导我的指头打仗。
Mia bono kaj mia fortikaĵo, Mia rifuĝejo kaj mia savanto, Mia ŝildo, Li, kiun mi fidas, Kiu submetas al mi mian popolon.
他是我慈爱的主,我的山寨,我的高台,我的救主,我的盾牌,是我所投靠的;他使我的百姓服在我以下。
Ho Eternulo, kio estas homo, ke Vi lin konas, Kaj homido, ke Vi lin atentas?
耶和华啊,人算什么,你竟认识他!世人算什么,你竟顾念他!
Homo estas simila al spireto; Liaj tagoj estas kiel pasanta ombro.
人好像一口气;他的年日如同影儿快快过去。
Ho Eternulo, klinu Vian ĉielon kaj iru malsupren; Tuŝu la montojn, kaj ili ekfumiĝos.
耶和华啊,求你使天下垂,亲自降临,摸山,山就冒烟。
Ekbriligu fulmon, kaj dispelu ilin; Sendu Viajn sagojn, kaj konfuzu ilin.
求你发出闪电,使他们四散,射出你的箭,使他们扰乱。
Etendu Vian manon el supre; Liberigu min, kaj savu min el granda akvo, El la mano de fremduloj,
求你从上伸手救拔我,救我出离大水,救我脱离外邦人的手。
Kies buŝo parolas malveraĵon Kaj kies dekstra mano estas mano de trompo.
他们的口说谎话;他们的右手起假誓。
Ho Dio, novan kanton mi kantos al Vi, Sur dekkorda psaltero mi muzikos al Vi,
 神啊,我要向你唱新歌,用十弦瑟向你歌颂。
Kiu donas helpon al la reĝoj, Kiu savas Sian sklavon David de danĝera glavo.
你是那拯救君王的;你是那救仆人大卫脱离害命之刀的。
Liberigu min, kaj savu min el la mano de fremduloj, Kies buŝo parolas malveraĵon Kaj kies dekstra mano estas mano de trompo.
求你救拔我,救我脱离外邦人的手。他们的口说谎话;他们的右手起假誓。
Niaj filoj kiel plantitaĵoj kreskas en sia juneco; Niaj filinoj estas kiel skulptitaj kolonoj, ornamoj de palaco;
我们的儿子从幼年好像树栽子长大;我们的女儿如同殿角石,是按建宫的样式凿成的。
Niaj grenejoj estas plenaj, enhavas sufiĉe da greno de ĉiu speco; Niaj ŝafoj estas en la nombro de miloj kaj dekmiloj sur niaj paŝtejoj;
我们的仓盈满,能出各样的粮食;我们的羊在田间孳生千万。
Niaj bovoj estas ŝarĝitaj; Ne ekzistas difekto, ne ekzistas perdo, ne ekzistas ploro sur niaj stratoj;
我们的牛驮著满驮,没有人闯进来抢夺,也没有人出去争战;我们的街市上也没有哭号的声音。
Feliĉa estas la popolo, kiu havas tian staton; Feliĉa estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo.
遇见这光景的百姓便为有福!有耶和华为他们的 神,这百姓便为有福!