Kaj Bileam diris al Balak: Staru ĉe via brulofero, kaj mi iros; eble la Eternulo venos al mi renkonte, kaj kion Li montros al mi, tion mi diros al vi. Kaj li iris sur la altaĵon.
Kaj li komencis sian inspiritaĵon, kaj diris:
El Aram venigis min Balak,
Reĝo de Moab, el la montoj orientaj:
Venu, malbenu al mi Jakobon,
Kaj venu, malbondiru kontraŭ Izrael.
Kaj Balak diris al li: Venu do kun mi al alia loko, de kiu vi ilin vidos; nur ilian parton vi vidos, la tutan vi ilin ne vidos; kaj malbenu ilin al mi de tie.
Kaj li prenis lin sur la kampon de ĉirkaŭrigardantoj, sur la supron de Pisga, kaj li konstruis sep altarojn kaj oferis po unu bovido kaj unu virŝafo sur ĉiu altaro.