Numbers 22

Kaj la Izraelidoj elmoviĝis, kaj haltis tendare en la stepoj de Moab, transe de Jordan, kontraŭ Jeriĥo.
以色列人起行,在摩押平原、约旦河东,对著耶利哥安营。
Balak, filo de Cipor, vidis ĉion, kion Izrael faris al la Amoridoj.
以色列人向亚摩利人所行的一切事,西拨的儿子巴勒都看见了。
Kaj Moab tre timis tiun popolon, ĉar ĝi estis multenombra; kaj Moab ektremis antaŭ la Izraelidoj.
摩押人因以色列民甚多,就大大惧怕,心内忧急,
Kaj Moab diris al la ĉefoj de Midjan: Nun tiu popolo formanĝos nian tutan ĉirkaŭaĵon, kiel bovo formanĝas la herbon de la kampo. Kaj Balak, filo de Cipor, estis reĝo de Moab en tiu tempo.
对米甸的长老说:「现在这众人要把我们四围所有的一概餂尽,就如牛餂尽田间的草一般。」那时西拨的儿子巴勒作摩押王。
Kaj li sendis senditojn al Bileam, filo de Beor, en Petoron, kiu estis ĉe la Rivero, en la landon de sia popolo, por voki lin, kaj diri: Jen popolo eliris el Egiptujo, jen ĝi kovris la vizaĝon de la tero, kaj ĝi loĝas kontraŭ mi.
他差遣使者往大河边的毘夺去,到比珥的儿子巴兰本乡那里,召巴兰来,说:「有一宗民从埃及出来,遮满地面,与我对居。
Nun venu do, malbenu al mi tiun popolon, ĉar ĝi estas pli forta ol mi; eble tiam mi povos venkobati ĝin kaj elpeli ĝin el la lando; ĉar mi scias, ke kiun vi benas, tiu estas benita, kaj kiun vi malbenas, tiu estas malbenita.
这民比我强盛,现在求你来为我咒诅他们,或者我能得胜,攻打他们,赶出此地。因为我知道,你为谁祝福,谁就得福;你咒诅谁,谁就受咒诅。」
Kaj iris la plejaĝuloj de Moab kaj la plejaĝuloj de Midjan, havante en siaj manoj la donacojn pro la sorĉado, kaj ili venis al Bileam kaj diris al li la vortojn de Balak.
摩押的长老和米甸的长老手里拿著卦金,到了巴兰那里,将巴勒的话都告诉了他。
Kaj li diris al ili: Tradormu ĉi tie la nokton, kaj mi donos al vi respondon, konforme al tio, kion diros al mi la Eternulo. Kaj la ĉefoj de Moab restis ĉe Bileam.
巴兰说:「你们今夜在这里住宿,我必照耶和华所晓谕我的回报你们。」摩押的使臣就在巴兰那里住下了。
Kaj Dio venis al Bileam, kaj diris: Kiuj estas tiuj viroj ĉe vi?
 神临到巴兰那里,说:「在你这里的人都是谁?」
Kaj Bileam diris al Dio: Balak, filo de Cipor, reĝo de Moab, sendis al mi, dirante:
巴兰回答说:「是摩押王西拨的儿子巴勒打发人到我这里来,说:
Jen estas la popolo, kiu eliris el Egiptujo, kaj ĝi kovris la vizaĝon de la tero; venu do, malbenu ĝin al mi, eble tiam mi povos batali kontraŭ ĝi kaj forpeli ĝin.
『从埃及出来的民遮满地面,你来为我咒诅他们,或者我能与他们争战,把他们赶出去。』」
Tiam Dio diris al Bileam: Ne iru kun ili; ne malbenu la popolon, ĉar ĝi estas benita.
 神对巴兰说:「你不可同他们去,也不可咒诅那民,因为那民是蒙福的。」
Kaj Bileam leviĝis matene, kaj diris al la ĉefoj de Balak: Iru en vian landon, ĉar la Eternulo ne volas permesi al mi iri kun vi.
巴兰早晨起来,对巴勒的使臣说:「你们回本地去吧,因为耶和华不容我和你们同去。」
Kaj leviĝis la ĉefoj de Moab kaj venis al Balak, kaj diris: Bileam ne volas iri kun ni.
摩押的使臣就起来,回巴勒那里去,说:「巴兰不肯和我们同来。」
Balak sendis plue ĉefojn, pli grandajn kaj pli eminentajn ol tiuj.
巴勒又差遣使臣,比先前的又多又尊贵。
Kaj ili venis al Bileam, kaj diris al li: Tiel diris Balak, filo de Cipor: Ne rifuzu do iri al mi;
他们到了巴兰那里,对他说:「西拨的儿子巴勒这样说:『求你不容什么事拦阻你不到我这里来,
ĉar mi tre honoros vin, kaj ĉion, kion vi diros al mi, mi faros; venu do, malbenu al mi tiun popolon.
因为我必使你得极大的尊荣。你向我要什么,我就给你什么;只求你来为我咒诅这民。』」
Sed Bileam respondis kaj diris al la servantoj de Balak: Eĉ se Balak donos al mi sian plenan domon da arĝento kaj oro, mi ne povas malobei la ordonon de la Eternulo, mia Dio, farante ion malgrandan aŭ grandan.
巴兰回答巴勒的臣仆说:「巴勒就是将他满屋的金银给我,我行大事小事也不得越过耶和华─我 神的命。
Tamen restu ĉi tie ankaŭ vi dum la nokto, kaj mi sciiĝos, kion plue diros al mi la Eternulo.
现在我请你们今夜在这里住宿,等我得知耶和华还要对我说什么。」
Kaj Dio venis al Bileam en la nokto, kaj diris al li: Se tiuj viroj venis, por voki vin, leviĝu, iru kun ili, sed faru nur tion, kion Mi diros al vi.
当夜, 神临到巴兰那里,说:「这些人若来召你,你就起来同他们去,你只要遵行我对你所说的话。」
Kaj Bileam leviĝis matene kaj selis sian azeninon kaj iris kun la ĉefoj de Moab.
巴兰早晨起来,备上驴,和摩押的使臣一同去了。
Kaj ekflamis la kolero de Dio pro tio, ke li iris; kaj anĝelo de la Eternulo stariĝis sur la vojo, por malhelpi lin. Li rajdis sur sia azenino, kaj du liaj junuloj estis kun li.
 神因他去就发了怒;耶和华的使者站在路上敌挡他。他骑著驴,有两个仆人跟随他。
Kaj la azenino ekvidis la anĝelon de la Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en la mano, kaj la azenino forturniĝis de la vojo kaj iris sur la kampon; kaj Bileam ekbatis la azeninon, por returni ĝin sur la vojon.
驴看见耶和华的使者站在路上,手里有拔出来的刀,就从路上跨进田间,巴兰便打驴,要叫牠回转上路。
Tiam la anĝelo de la Eternulo stariĝis sur la vojeto inter vinberĝardenoj, kie estis barilo sur unu flanko kaj barilo sur la dua flanko.
耶和华的使者就站在葡萄园的窄路上;这边有墙,那边也有墙。
Kaj la azenino ekvidis la anĝelon de la Eternulo, kaj alpremis sin al la muro kaj alpremis la piedon de Bileam al la muro; kaj li denove ĝin batis.
驴看见耶和华的使者,就贴靠墙,将巴兰的脚挤伤了;巴兰又打驴。
Kaj la anĝelo de la Eternulo denove forlasis sian lokon, kaj stariĝis sur malvasta loko, kie oni ne povas flankeniri dekstren, nek maldekstren.
耶和华的使者又往前去,站在狭窄之处,左右都没有转折的地方。
Kiam la azenino ekvidis la anĝelon de la Eternulo, ĝi kuŝiĝis sub Bileam. Kaj ekflamis la kolero de Bileam, kaj li batis la azeninon per la bastono.
驴看见耶和华的使者,就卧在巴兰底下,巴兰发怒,用杖打驴。
Tiam la Eternulo malŝlosis la buŝon de la azenino, kaj ĝi diris al Bileam: Kion mi faris al vi, ke vi batis min jam tri fojojn?
耶和华叫驴开口,对巴兰说:「我向你行了什么,你竟打我这三次呢?」
Kaj Bileam diris al la azenino: Ĉar vi mokis min; se mi havus glavon en mia mano, mi nun mortigus vin.
巴兰对驴说:「因为你戏弄我,我恨不能手中有刀,把你杀了。」
Kaj la azenino diris al Bileam: Ĉu mi ne estas via azenino, sur kiu vi rajdadis de longatempe ĝis la nuna tago? ĉu mi kutimis tiel fari al vi? Kaj li diris: Ne.
驴对巴兰说:「我不是你从小时直到今日所骑的驴吗?我素常向你这样行过吗?」巴兰说:「没有。」
Tiam la Eternulo malkovris la okulojn de Bileam, kaj li ekvidis la anĝelon de la Eternulo, starantan sur la vojo kun elingigita glavo en sia mano; kaj li kliniĝis, kaj ĵetiĝis vizaĝaltere.
当时,耶和华使巴兰的眼目明亮,他就看见耶和华的使者站在路上,手里有拔出来的刀,巴兰便低头俯伏在地。
Kaj la anĝelo de la Eternulo diris al li: Kial vi batis vian azeninon jam tri fojojn? jen Mi eliris, por malhelpi, ĉar malbona estas via vojo antaŭ Mi.
耶和华的使者对他说:「你为何这三次打你的驴呢?我出来敌挡你,因你所行的,在我面前偏僻。
La azenino ekvidis Min, kaj forturniĝis antaŭ Mi jam tri fojojn; se ĝi ne forturniĝus de Mi, tiam Mi vin mortigus kaj ĝin Mi lasus vivi.
驴看见我就三次从我面前偏过去;驴若没有偏过去,我早把你杀了,留牠存活。」
Tiam Bileam diris al la anĝelo de la Eternulo: Mi pekis, ĉar mi ne sciis, ke Vi staras kontraŭ mi sur la vojo; nun, se tio ne plaĉas al Vi, mi iros returne.
巴兰对耶和华的使者说:「我有罪了。我不知道你站在路上阻挡我;你若不喜欢我去,我就转回。」
Sed la anĝelo de la Eternulo diris al Bileam: Iru kun la viroj; sed nur tion, kion Mi diros al vi, vi diru. Kaj Bileam iris kun la ĉefoj de Balak.
耶和华的使者对巴兰说:「你同这些人去吧!你只要说我对你说的话。」于是巴兰同著巴勒的使臣去了。
Kiam Balak aŭdis, ke Bileam venis, li eliris renkonte al li ĝis tiu Moaba urbo, kiu troviĝas ĉe la limo apud Arnon, kiu estas ĉe la fino de la limo.
巴勒听见巴兰来了,就往摩押京城去迎接他;这城是在边界上,在亚嫩河旁。
Kaj Balak diris al Bileam: Mi sendis ja al vi, por voki vin; kial do vi ne iris al mi? ĉu efektive mi ne povas honori vin?
巴勒对巴兰说:「我不是急急地打发人到你那里去召你吗?你为何不到我这里来呢?我岂不能使你得尊荣吗?」
Sed Bileam diris al Balak: Jen mi venis al vi; tamen ĉu mi povas ion diri al vi? kion Dio enmetos en mian buŝon, tion mi diros.
巴兰说:「我已经到你这里来了!现在我岂能擅自说什么呢? 神将什么话传给我,我就说什么。」
Kaj Bileam iris kun Balak, kaj ili venis al Kirjat-Ĥucot.
巴兰和巴勒同行,来到基列‧胡琐。
Kaj Balak buĉis bovojn kaj ŝafojn, kaj sendis al Bileam, kaj al la ĉefoj, kiuj estis kun li.
巴勒宰了(原文作献)牛羊,送给巴兰和陪伴的使臣。
En la sekvanta mateno Balak prenis Bileamon kaj surkondukis lin sur la altaĵojn de Baal, kaj li ekvidis de tie la finan parton de la popolo.
到了早晨,巴勒领巴兰到巴力的高处;巴兰从那里观看以色列营的边界。