John 9

Kaj preterirante, li vidis viron blindan de post la naskiĝo.
耶稣过去的时候,看见一个人生来是瞎眼的。
Kaj liaj disĉiploj demandis lin, dirante: Rabeno, kiu do pekis, ĉi tiu viro, aŭ liaj gepatroj, ke li naskiĝis blinda?
门徒问耶稣说:拉比,这人生来是瞎眼的,是谁犯了罪?是这人呢?是他父母呢?
Jesuo respondis: Nek ĉi tiu viro pekis, nek liaj gepatroj; sed por ke la faroj de Dio aperu en li.
耶稣回答说:也不是这人犯了罪,也不是他父母犯了罪,是要在他身上显出 神的作为来。
Dum estas tago, mi devas prilabori la farojn de Tiu, kiu min sendis; venas la nokto, kiam neniu povas labori.
趁著白日,我们必须做那差我来者的工;黑夜将到,就没有人能做工了。
Dum mi estas en la mondo, mi estas la lumo de la mondo.
我在世上的时候,是世上的光。
Dirinte tion, li kraĉis sur la teron, kaj faris el la kraĉaĵo koton, kaj ŝmiris per la koto la okulojn de la blindulo,
耶稣说了这话,就吐唾沫在地上,用唾沫和泥抹在瞎子的眼睛上,
kaj diris al li: Iru, lavu vin en la lageto de Ŝiloaĥ (tio estas, Sendito). Li do foriris, kaj sin lavis, kaj revenis vidanta.
对他说:你往西罗亚池子里去洗(西罗亚繙出来就是奉差遣)。他去一洗,回头就看见了。
La najbaroj do, kaj tiuj, kiuj antaŭe vidis lin, ke li estas almozulo, diris: Ĉu ĉi tiu ne estas tiu, kiu sidis kaj petis almozojn?
他的邻舍和那素常见他是讨饭的,就说:这不是那从前坐著讨饭的人吗?
Unuj diris: Li estas; aliaj diris: Ne, sed li estas simila al tiu. Li diris: Tiu mi estas.
有人说:是他;又有人说;不是,却是像他。他自己说:是我。
Ili do diris al li: Kiamaniere viaj okuloj malfermiĝis?
他们对他说:你的眼睛是怎么开的呢?
Li respondis kaj diris: La homo, nomata Jesuo, faris koton kaj ŝmiris miajn okulojn, kaj diris al mi: Iru al Ŝiloaĥ, kaj vin lavu; kaj mi iris, kaj lavis min, kaj mi ricevis vidpovon.
他回答说:有一个人,名叫耶稣,他和泥抹我的眼睛,对我说:你往西罗亚池子去洗。我去一洗,就看见了。
Tiam ili diris al li: Kie li estas? Li diris: Mi ne scias.
他们说:那个人在那里?他说:我不知道。
Ili kondukis al la Fariseoj la iam blindan viron.
他们把从前瞎眼的人带到法利赛人那里。
Sed estis sabato la tago, en kiu Jesuo faris la koton kaj malfermis liajn okulojn.
耶稣和泥开他眼睛的日子是安息日。
La Fariseoj do denove demandis lin, kiamaniere li ricevis vidpovon. Kaj li diris al ili: Li metis koton sur miajn okulojn, kaj mi lavis min, kaj mi vidas.
法利赛人也问他是怎么得看见的。瞎子对他们说:他把泥抹在我的眼睛上,我去一洗,就看见了。
Unuj do el la Fariseoj diris: Ĉi tiu homo ne estas de Dio, ĉar li ne observas la sabaton. Aliaj diris: Kiel povas homo pekulo fari tiajn signojn? Kaj malkonsento estis inter ili.
法利赛人中有的说:这个人不是从 神来的,因为他不守安息日。又有人说:一个罪人怎能行这样的神迹呢?他们就起了纷争。
Denove ili diris al la blindulo: Kion vi diras pri li rilate tion, ke li malfermis viajn okulojn? Li diris: Li estas profeto.
他们又对瞎子说:他既然开了你的眼睛,你说他是怎样的人呢?他说:是个先知。
La Judoj ne kredis pri li, ke li estis antaŭe blinda, kaj ke li ricevis vidpovon, ĝis ili alvokis la gepatrojn de tiu, kiu ricevis vidpovon,
犹太人不信他从前是瞎眼,后来能看见的,等到叫了他的父母来,
kaj demandis ilin, dirante: Ĉu ĉi tiu estas via filo, kiu, vi diras, naskiĝis blinda? kiel do li nun vidas?
问他们说:这是你们的儿子么?你们说他生来是瞎眼的,如今怎么能看见了呢?
Liaj gepatroj respondis kaj diris: Ni scias, ke ĉi tiu estas nia filo, kaj ke li naskiĝis blinda;
他父母回答说:他是我们的儿子,生来就瞎眼,这是我们知道的。
sed kial li nun vidas, ni ne scias; kaj kiu malfermis liajn okulojn, ni ne scias; demandu lin, li havas plenaĝon; li pri si mem parolos.
至于他如今怎么能看见,我们却不知道;是谁开了他的眼睛,我们也不知道。他已经成了人,你们问他吧,他自己必能说。
Tion diris la gepatroj, ĉar ili timis la Judojn; ĉar la Judoj jam interkonsentis, ke se iu konfesos, ke li estas la Kristo, tiu estu forigita el la sinagogo.
他父母说这话,是怕犹太人;因为犹太人已经商议定了,若有认耶稣是基督的,要把他赶出会堂。
Tial la gepatroj diris: Li havas plenaĝon, demandu lin.
因此他父母说:他已经成了人,你们问他吧。
Ili do denove alvokis la viron, kiu estis blinda, kaj diris al li: Donu gloron al Dio; ni certe scias, ke tiu homo estas pekulo.
所以法利赛人第二次叫了那从前瞎眼的人来,对他说:你该将荣耀归给 神,我们知道这人是个罪人。
Li do respondis: Ĉu li estas pekulo, mi ne scias; unu aferon mi scias, ke mi estis blinda kaj nun vidas.
他说:他是个罪人不是,我不知道;有一件事我知道,从前我是眼瞎的,如今能看见了。
Tiam ili diris al li denove: Kion li faris al vi? kiamaniere li malfermis viajn okulojn?
他们就问他说:他向你做什么?是怎么开了你的眼睛呢?
Li respondis al ili: Mi ĵus diris al vi, kaj vi ne atentis; kial vi volas denove ĝin aŭdi? ĉu vi ankaŭ volas fariĝi liaj disĉiploj?
他回答说:我方才告诉你们,你们不听,为什么又要听呢?莫非你们也要作他的门徒么?
Tiam ili insultis lin, kaj diris: Vi estas lia disĉiplo, sed ni estas disĉiploj de Moseo.
他们就骂他说:你是他的门徒;我们是摩西的门徒。
Ni scias, ke Dio parolis al Moseo; sed pri ĉi tiu, ni ne scias, de kie li estas.
 神对摩西说话是我们知道的;只是这个人,我们不知道他从那里来!
La viro respondis kaj diris al ili: Jen la mirindaĵo, ke vi ne scias, de kie li estas, kaj tamen li malfermis miajn okulojn.
那人回答说:他开了我的眼睛,你们竟不知道他从那里来,这真是奇怪!
Ni scias, ke Dio ne atentas pekulojn; sed se iu estas adoranto de Dio kaj plenumas Lian volon, tiun Li atentas.
我们知道 神不听罪人,惟有敬奉 神、遵行他旨意的, 神才听他。
De la komenco de la mondo oni neniam aŭdis, ke iu malfermis la okulojn de homo, kiu naskiĝis blinda.
从创世以来,未曾听见有人把生来是瞎子的眼睛开了。
Se ĉi tiu homo ne estus de Dio, li nenion povus fari.
这人若不是从 神来的,什么也不能做。
Ili respondis kaj diris al li: Vi tute naskiĝis en pekoj, kaj ĉu vi nin instruas? Kaj ili forpelis lin eksteren.
他们回答说:你全然生在罪孽中,还要教训我们吗?于是把他赶出去了。
Jesuo aŭdis, ke ili forpelis lin; kaj trovinte lin, li diris al li: Ĉu vi kredas al la Filo de Dio?
耶稣听说他们把他赶出去,后来遇见他,就说:你信 神的儿子吗?
Li respondis kaj diris: Kiu li estas, Sinjoro, por ke mi kredu al li?
他回答说:主啊,谁是 神的儿子,叫我信他呢?
Jesuo diris al li: Vi lin vidis; kaj li estas tiu, kiu parolas kun vi.
耶稣说:你已经看见他,现在和你说话的就是他。
Kaj li diris: Sinjoro, mi kredas. Kaj li adorkliniĝis al li.
他说:主啊,我信!就拜耶稣。
Kaj Jesuo diris: Por juĝo mi venis en ĉi tiun mondon, por ke la nevidantoj vidu, kaj ke la vidantoj fariĝu blindaj.
耶稣说:我为审判到这世上来,叫不能看见的,可以看见;能看见的,反瞎了眼。
Kaj tion aŭdis tiuj el la Fariseoj, kiuj estis kun li; kaj ili diris al li: Ĉu ni ankaŭ estas blindaj?
同他在那里的法利赛人听见这话,就说:难道我们也瞎了眼吗?
Jesuo diris al ili: Se vi estus blindaj, vi ne havus pekon; sed nun vi diras: Ni vidas; via peko do restas.
耶稣对他们说:你们若瞎了眼,就没有罪了;但如今你们说我们能看见,所以你们的罪还在。