II Corinthians 8

Cetere, fratoj, ni sciigas al vi la gracon de Dio, kiu estas donacita en la eklezioj Makedonaj;
弟兄们,我把 神赐给马其顿众教会的恩告诉你们,
nome, en grava provo per suferado, la abundo de ilia ĝojo kaj ilia profunda malriĉeco abundis al la riĉo de ilia malavareco.
就是他们在患难中受大试炼的时候,仍有满足的快乐,在极穷之间还格外显出他们乐捐的厚恩。
Ĉar mi konstatas, ke laŭ sia povo — jes, kaj super sia povo — ili donis memvole,
我可以证明,他们是按著力量,而且也过了力量,自己甘心乐意的捐助,
petegante nin per multe da petado fari tiun komplezon kaj la komunan helpservadon al la sanktuloj;
再三的求我们,准他们在这供给圣徒的恩情上有分;
kaj ne kiel ni esperis, sed unue ili sin dediĉis al la Sinjoro, kaj al ni per la volo de Dio.
并且他们所做的,不但照我们所想望的,更照 神的旨意先把自己献给主,又归附了我们。
Tiel, ke ni instigis Titon, ke kiel li antaŭe komencis, tiel same li perfektigu en vi ĉi tiun pluan gracon.
因此我劝提多,既然在你们中间开办这慈惠的事,就当办成了。
Sed kiel al vi ĉio abundas: fido kaj parolo kaj scio kaj fervoro kaj via amo al ni, tiel abundu al vi ankaŭ ĉi tiu graco.
你们既然在信心、口才、知识、热心,和待我们的爱心上都格外显出满足来,就当在这慈惠的事上也格外显出满足来。
Mi parolas ne ordonante, sed provante per la fervoro de aliaj la sincerecon de via amo ankaŭ.
我说这话,不是吩咐你们,乃是借著别人的热心试验你们爱心的实在。
Ĉar vi scias la gracon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ke kvankam li estis riĉa, tamen pro vi li fariĝis malriĉa, por ke vi per lia malriĉeco fariĝu riĉaj.
你们知道我们主耶稣基督的恩典:他本来富足,却为你们成了贫穷,叫你们因他的贫穷,可以成为富足。
Kaj en tio mi donas mian opinion; ĉar ĉi tio utilas por vi, kiuj unuaj komencis, antaŭ unu jaro, ne nur fari, sed ankaŭ voli.
我在这事上把我的意见告诉你们,是与你们有益;因为你们下手办这事,而且起此心意,已经有一年了,
Sed nun kompletigu la faradon ankaŭ; tiel ke, kiel estis la volonteco voli, tiel ankaŭ estu la plenumo el via havo.
如今就当办成这事。既有愿做的心,也当照你们所有的去办成。
Ĉar kie ekzistas la volonteco, ĝi estos akceptita laŭ la havo, ne laŭ la nehavo.
因为人若有愿做的心,必蒙悦纳,乃是照他所有的,并不是照他所无的。
Ĉar mi diras tion, ne por ke aliaj estu faciligataj kaj vi premataj,
我原不是要别人轻省,你们受累,
sed laŭ egaleco: via abundo nuntempe fariĝu por ilia manko, por ke ilia abundo fariĝu por via manko, por ke estu egaleco;
乃要均平,就是要你们的富余,现在可以补他们的不足,使他们的富余,将来也可以补你们的不足,这就均平了。
kiel estas skribite: Tiu, kiu kolektis pli, ne havis superflue, kaj tiu, kiu kolektis malpli, ne havis mankon.
如经上所记:多收的也没有余;少收的也没有缺。
Sed danko estu al Dio, kiu metas en la koron de Tito la saman zorgon pri vi.
多谢 神,感动提多的心,叫他待你们殷勤,像我一样。
Ĉar li ja akceptis la instigon; sed estante mem tre fervora, li ekiris al vi memvole.
他固然是听了我的劝,但自己更是热心,情愿往你们那里去。
Kaj ni sendis kune kun li la fraton, kies laŭdo en la evangelio disvastiĝas tra ĉiuj eklezioj;
我们还打发一位兄弟和他同去,这人在福音上得了众教会的称讚。
kaj krom tio, li ankaŭ estis elektita de la eklezioj, por vojaĝadi kune kun ni rilate al ĉi tiu graco, kiun ni administradas al la gloro de la Sinjoro, kaj por elmontri nian volontecon,
不但这样,他也被众教会挑选,和我们同行,把所托与我们的这捐赀送到了,可以荣耀主,又表明我们乐意的心。
evitante tion, ke iu riproĉus nin rilate al ĉi tiu monhelpo, kiun ni administras;
这就免得有人因我们收的捐银很多,就挑我们的不是。
ĉar ni celas aferojn konvenajn ne nur antaŭ la Sinjoro, sed ankaŭ antaŭ homoj.
我们留心行光明的事,不但在主面前,就在人面前也是这样。
Kaj ni sendis kune kun ili nian fraton, kiun ni ofte pruvis fervora en multaj aferoj, sed nun multe pli fervora pro la granda fido, kiun li havas al vi.
我们又打发一位兄弟同去;这人的热心,我们在许多事上屡次试验过。现在他因为深信你们,就更加热心了。
Se iu demandas pri Tito, li estas mia kunulo kaj mia kunlaboranto rilate al vi; se pri niaj fratoj, ili estas apostoloj de eklezioj, la gloro de Kristo.
论到提多,他是我的同伴,一同为你们劳碌的。论到那两位兄弟,他们是众教会的使者,是基督的荣耀。
Vi do elmontru al ili antaŭ la eklezioj la pruvon de via amo kaj de nia fanfaronado pro vi.
所以,你们务要在众教会面前显明你们爱心的凭据,并我所夸奖你们的凭据。