Galatians 1

作使徒的保罗(不是由于人,也不是借著人,乃是借著耶稣基督,与叫他从死里复活的父 神)
Paŭlo, apostolo (ne de homoj, nek per homo, sed per Jesuo Kristo, kaj Dio, la Patro, kiu levis lin el la mortintoj),
和一切与我同在的众弟兄,写信给加拉太的各教会。
kaj ĉiuj fratoj, kiuj estas kun mi, al la eklezioj de Galatujo:
愿恩惠、平安从父 神与我们的主耶稣基督归与你们!
Graco al vi kaj paco de Dio, la Patro, kaj de nia Sinjoro Jesuo Kristo,
基督照我们父 神的旨意,为我们的罪舍己,要救我们脱离这罪恶的世代。
kiu sin donis pro niaj pekoj, por liberigi nin el la nuna malbona mondo, laŭ la volo de nia Dio kaj Patro;
但愿荣耀归于 神,直到永永远远。阿们!
al kiu estu la gloro por ĉiam kaj eterne. Amen.
我希奇你们这么快离开那借著基督之恩召你们的,去从别的福音。
Mi miras, ke tiel rapide vi foriĝas for de Tiu, kiu vokis vin en la gracon de Kristo, al malsama evangelio;
那并不是福音,不过有些人搅扰你们,要把基督的福音更改了。
kiu ja ne estas alia, sed troviĝas iuj, kiuj vin maltrankviligas kaj deziras renversi la evangelion de Kristo.
但无论是我们,是天上来的使者,若传福音给你们,与我们所传给你们的不同,他就应当被咒诅。
Tamen se eĉ ni, aŭ anĝelo el la ĉielo, al vi instruus ian evangelion krom tiu, kiun ni jam al vi instruis, tiu estu anatemita.
我们已经说了,现在又说,若有人传福音给你们,与你们所领受的不同,他就应当被咒诅。
Kiel ni antaŭe diris, tiel nun mi denove diras: Se iu al vi instruas ian evangelion krom tiu, kiun vi ricevis, tiu estu anatemita.
我现在是要得人的心呢?还是要得 神的心呢?我岂是讨人的喜欢吗?若仍旧讨人的喜欢,我就不是基督的仆人了。
Ĉar ĉu mi nun influas homojn, aŭ Dion? aŭ ĉu mi celas plaĉi al homoj? se mi ankoraŭ nun plaĉus al homoj, mi ne estus servisto de Kristo.
弟兄们,我告诉你们,我素来所传的福音不是出于人的意思。
Ĉar mi sciigas vin, fratoj, rilate al la evangelio predikita de mi, ke ĝi ne estas laŭ homo.
因为我不是从人领受的,也不是人教导我的,乃是从耶稣基督启示来的。
Ĉar mi ne ricevis ĝin de homo, kaj ĝi ne estas instruita al mi krom per malkaŝo de Jesuo Kristo.
你们听见我从前在犹太教中所行的事,怎样极力逼迫残害 神的教会。
Ĉar vi iam aŭdis pri mia estinta vivmaniero en Judismo, ke mi forte persekutis la eklezion de Dio kaj ĝin atakis;
我又在犹太教中,比我本国许多同岁的人更有长进,为我祖宗的遗传更加热心。
kaj mi plimulte progresis en Judismo, ol multaj miaj samaĝuloj en mia nacio, estante multe pli fervoranima pri la tradicioj de miaj prapatroj.
然而,那把我从母腹里分别出来、又施恩召我的 神,
Sed kiam bonvole plaĉis al Dio, kiu el la ventro de mia patrino apartigis min kaj per Sia graco min vokis,
既然乐意将他儿子启示在我心里,叫我把他传在外邦人中,我就没有与属血气的人商量,
por malkaŝi en mi Sian Filon, por ke mi prediku lin inter la nacianoj: mi ne konsiliĝis kun karno kaj sango,
也没有上耶路撒冷去见那些比我先作使徒的,惟独往阿拉伯去,后又回到大马士革。
kaj mi ne supreniris al Jerusalem, al la antaŭ mi apostoloj, sed mi tuj foriris en Arabujon, kaj poste mi revenis al Damasko.
过了三年,才上耶路撒冷去见矶法,和他同住了十五天。
Tiam, post tri jaroj, mi supreniris al Jerusalem, por viziti Kefason, kaj mi restis kun li dek kvin tagojn.
至于别的使徒,除了主的兄弟雅各,我都没有看见。
Sed neniun alian el la apostoloj mi vidis, krom Jakobo, la frato de la Sinjoro.
我写给你们的不是谎话,这是我在 神面前说的。
Pri tio, kion mi skribas al vi, jen, antaŭ Dio, mi ne mensogas.
以后我到了叙利亚和基利家境内。
Poste mi venis en la regionojn de Sirio kaj Kilikio.
那时,犹太信基督的各教会都没有见过我的面。
Kaj mi ankoraŭ estis vizaĝe nekonata de la eklezioj de Judujo, kiuj estis en Kristo;
不过听说那从前逼迫我们的,现在传扬他原先所残害的真道。
sed ili nur aŭdis la jenon: Kiu nin iam persekutis, tiu nun predikas la fidon, kiun iam li atakis;
他们就为我的缘故,归荣耀给 神。
kaj ili gloris Dion en mi.