Home Read Esperanto Phil.3 Philippians 3 Fine, fratoj, ĝoju en la Sinjoro. Tute ne ĝenas min al vi skribi ripete, kaj por vi tio estas sendanĝeriga.
Gardu vin kontraŭ la hundoj, gardu vin kontraŭ la malbonaguloj, gardu vin kontraŭ la karntranĉuloj;
ĉar ni estas la cirkumciduloj, kiuj per la Spirito de Dio adoras, kaj nin gratulas pri Kristo Jesuo, kaj ne havas fidon al la karno;
kvankam mi mem povas havi fidon al la karno; se iu alia pretendas fidi la karnon, mi ja pli efektive;
cirkumcidita la okan tagon, el la raso Izraela, el la tribo de Benjamen, Hebreo el Hebreoj; rilate la leĝon, Fariseo;
rilate fervoron, persekutanto de la eklezio; rilate la justecon, kiu fariĝas per la leĝo, senkulpa.
Sed kio estis al mi gajno, tion mi rigardis kiel malgajnon pro Kristo.
Kaj efektive mi rigardas ĉion kiel malgajnon pro la supereco de la scio de Kristo Jesuo, mia Sinjoro, pro kiu mi suferis malgajnon de ĉio, kaj rigardas ĉion kiel rubon, por ke mi gajnu Kriston,
kaj estu trovata en li, ne havante mian justecon, kiu devenas de la leĝo, sed la justecon, kiu estas per la fido al Kristo, la justecon, kiu devenas de Dio sur fidon;
por ke mi sciu lin kaj la potencon de lia releviĝo kaj la kunulecon en liaj suferoj, konformiĝinte al lia morto,
se mi povos iel atingi la releviĝon el la mortintoj.
Ne kvazaŭ mi jam trafis, aŭ jam perfektiĝis; sed mi min pelas antaŭen, se mi nur povos ekteni tion, pro kio mi estas tenata de Kristo Jesuo.
Miaj fratoj, mi ne rigardas min kiel jam ektenantan; sed nur jene: forgesante tion, kio estas malantaŭe, kaj strebante al tio, kio estas antaŭe,
mi min pelas al la celo, por akiri la premion de la supera voko de Dio en Kristo Jesuo.
Ĉiuj el ni do, kiuj estas perfektaj, tiel pensu; kaj se pri io vi pensas alie, tion ankaŭ Dio malkaŝos al vi;
sed ĉiaokaze, laŭ tio, kiom ni jam atingis, ni iradu.
Fratoj, estu kunimitantoj de mi; kaj observu tiujn, kiuj tiel iradas, kiel vi havas nin kiel ekzemplon.
Ĉar iradas multaj, pri kiuj mi ofte diris al vi, kaj nun eĉ plorante diras, ke ili estas malamikoj de la kruco de Kristo;
ilia fino estas pereo, ilia dio estas la ventro, kaj ilia gloro estas en ilia honto, ili atentas surteraĵojn.
Ĉar nia burĝrajto estas en la ĉielo, de kie ankaŭ ni atendas Savonton, la Sinjoron Jesuo Kristo,
kiu denove elformos la korpon de nia humiliĝo, por ke ĝi konformiĝu al la korpo de lia gloro, laŭ la energio, per kiu li eĉ povas ĉion al si submeti.