Psalms 32

לדוד משכיל אשרי נשוי פשע כסוי חטאה׃
Feliĉa estas tiu, kies krimo estas pardonita, kies peko estas kovrita.
אשרי אדם לא יחשב יהוה לו עון ואין ברוחו רמיה׃
Feliĉa estas la homo, al kiu la Eternulo ne kalkulas lian kulpon Kaj en kies spirito estas nenia malvero.
כי החרשתי בלו עצמי בשאגתי כל היום׃
Kiam mi silentis, miaj ostoj senfortiĝis De mia ĉiutaga ploregado.
כי יומם ולילה תכבד עלי ידך נהפך לשדי בחרבני קיץ סלה׃
Ĉar tage kaj nokte pezis sur mi Via mano; La freŝecon de mia sukoj anstataŭis sekeco de somero. Sela.
חטאתי אודיעך ועוני לא כסיתי אמרתי אודה עלי פשעי ליהוה ואתה נשאת עון חטאתי סלה׃
Mian pekon mi konfesis al Vi, kaj mian kulpon mi ne kaŝis; Mi diris: Mi konfesos miajn krimojn al la Eternulo; Kaj Vi deprenis la kulpon de mia peko. Sela.
על זאת יתפלל כל חסיד אליך לעת מצא רק לשטף מים רבים אליו לא יגיעו׃
Pro tio preĝu antaŭ Vi ĉiu piulo en favora tempo, Por ke ĉe la disverŝiĝo de grandaj akvoj ili lin ne atingu.
אתה סתר לי מצר תצרני רני פלט תסובבני סלה׃
Vi estas mia ŝirmo; Kontraŭ sufero Vi min gardos, Per kantoj de savo Vi min ĉirkaŭos. Sela.
אשכילך ואורך בדרך זו תלך איעצה עליך עיני׃
Mi prudentigos vin, kaj montros al vi la vojon, kiun vi devas iri; Kun konsiloj Mi direktos sur vin Mian okulon.
אל תהיו כסוס כפרד אין הבין במתג ורסן עדיו לבלום בל קרב אליך׃
Ne estu kiel ĉevalo, kiel senprudenta mulo, Al kiuj oni devas kateni la buŝon per brido kaj buŝpeco, Alie ili ne venos al vi.
רבים מכאובים לרשע והבוטח ביהוה חסד יסובבנו׃
Multajn frapojn havas la malpiulo; Sed kiu fidas la Eternulon, tiun ĉirkaŭas favoro.
שמחו ביהוה וגילו צדיקים והרנינו כל ישרי לב׃
Ĝoju pro la Eternulo, kaj gaju, ho justuloj; Kaj triumfu ĉiuj, kiuj havas pian koron!