Psalms 19

למנצח מזמור לדוד השמים מספרים כבוד אל ומעשה ידיו מגיד הרקיע׃
La ĉieloj rakontas la gloron de Dio, Kaj la farojn de Liaj manoj raportas la ĉiela firmaĵo.
יום ליום יביע אמר ולילה ללילה יחוה דעת׃
Tago al tago transdonas diron, Kaj nokto al nokto faras sciigon.
אין אמר ואין דברים בלי נשמע קולם׃
Sen parolo kaj sen vortoj; Oni ne aŭdas ilian voĉon.
בכל הארץ יצא קום ובקצה תבל מליהם לשמש שם אהל בהם׃
Tra la tuta mondo iras ilia ordono, Kaj ĝis la fino de la universo iras iliaj vortoj; Por la suno Li aranĝis tendon inter ili.
והוא כחתן יצא מחפתו ישיש כגבור לרוץ ארח׃
Kaj ĝi eliras kiel fianĉo el sia baldakeno, Ĝojas kiel heroo, trakuranta sian vojon.
מקצה השמים מוצאו ותקופתו על קצותם ואין נסתר מחמתו׃
Sur unu rando de la ĉielo estas ĝia leviĝo, Kaj ĝia rondiro estas ĝis aliaj randoj; Kaj nenio kaŝiĝas antaŭ ĝia varmego.
תורת יהוה תמימה משיבת נפש עדות יהוה נאמנה מחכימת פתי׃
La instruo de la Eternulo estas perfekta, ĝojigas la animon; La atesto de la Eternulo estas certa, ĝi saĝigas sensaĝulon.
פקודי יהוה ישרים משמחי לב מצות יהוה ברה מאירת עינים׃
La ordonoj de la Eternulo estas justaj, ĝojigas la koron; La ordondiro de la Eternulo estas klara, faras lumon antaŭ la okuloj.
יראת יהוה טהורה עומדת לעד משפטי יהוה אמת צדקו יחדו׃
La timo antaŭ la Eternulo estas pura, restas eterne; La juĝoj de la Eternulo estas veraj, kaj ĉiuj estas justaj.
הנחמדים מזהב ומפז רב ומתוקים מדבש ונפת צופים׃
Ili estas pli dezirindaj, ol oro kaj ol multe da plej pura oro; Ili estas pli dolĉaj, ol mielo kaj ĉelaraj mielgutoj.
גם עבדך נזהר בהם בשמרם עקב רב׃
Ankaŭ Via sklavo instruiĝis per ili; Kiu ilin observas, tiu havas grandan rekompencon.
שגיאות מי יבין מנסתרות נקני׃
Kiu scias siajn erarojn? Purigu min de eraroj kaŝitaj.
גם מזדים חשך עבדך אל ימשלו בי אז איתם ונקיתי מפשע רב׃
Ankaŭ de intencaj eraroj detenu Vian sklavon, Ke ili ne regu super mi. Tiam mi estos perfekta, kaj pura de granda peko.
יהיו לרצון אמרי פי והגיון לבי לפניך יהוה צורי וגאלי׃
Akceptu favore la vortojn el mia buŝo kaj la parolon de mia koro antaŭ Vi, Ho Eternulo, mia Roko kaj mia Liberiganto.