Numbers 8

וידבר יהוה אל משה לאמר׃
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
דבר אל אהרן ואמרת אליו בהעלתך את הנרת אל מול פני המנורה יאירו שבעת הנרות׃
Parolu al Aaron, kaj diru al li: Kiam vi ekbruligos la lucernojn, tiam sur la antaŭan flankon de la kandelabro lumu la sep lucernoj.
ויעש כן אהרן אל מול פני המנורה העלה נרתיה כאשר צוה יהוה את משה׃
Kaj Aaron tiel faris; sur la antaŭan flankon de la kandelabro li lumigis la lucernojn, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
וזה מעשה המנרה מקשה זהב עד ירכה עד פרחה מקשה הוא כמראה אשר הראה יהוה את משה כן עשה את המנרה׃
Kaj jen estas la aranĝo de la kandelabro: forĝita el oro, de ĝia trunko ĝis ĝiaj floroj, forĝita ĝi estis; laŭ la modelo, kiun montris la Eternulo al Moseo, tiel li faris la kandelabron.
וידבר יהוה אל משה לאמר׃
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
קח את הלוים מתוך בני ישראל וטהרת אתם׃
Prenu la Levidojn el inter la Izraelidoj kaj purigu ilin.
וכה תעשה להם לטהרם הזה עליהם מי חטאת והעבירו תער על כל בשרם וכבסו בגדיהם והטהרו׃
Kaj tiel agu kun ili, por purigi ilin: aspergu ilin per akvo propeka, kaj ili prirazu sian tutan korpon kaj lavu siajn vestojn kaj purigu sin.
ולקחו פר בן בקר ומנחתו סלת בלולה בשמן ופר שני בן בקר תקח לחטאת׃
Kaj ili prenu bovidon kaj al ĝi farunoferon, delikatan farunon, miksitan kun oleo, kaj duan bovidon prenu por pekofero.
והקרבת את הלוים לפני אהל מועד והקהלת את כל עדת בני ישראל׃
Kaj venigu la Levidojn antaŭ la tabernaklon de kunveno, kaj kunvenigu la tutan komunumon de la Izraelidoj.
והקרבת את הלוים לפני יהוה וסמכו בני ישראל את ידיהם על הלוים׃
Kaj alvenigu la Levidojn antaŭ la Eternulon, kaj la Izraelidoj metu siajn manojn sur la Levidojn.
והניף אהרן את הלוים תנופה לפני יהוה מאת בני ישראל והיו לעבד את עבדת יהוה׃
Kaj Aaron faru super la Levidoj skuon antaŭ la Eternulo en la nomo de la Izraelidoj, por ke ili komencu fari la servon al la Eternulo.
והלוים יסמכו את ידיהם על ראש הפרים ועשה את האחד חטאת ואת האחד עלה ליהוה לכפר על הלוים׃
Kaj la Levidoj metu siajn manojn sur la kapojn de la bovidoj, kaj faru el unu pekoferon kaj el la dua bruloferon al la Eternulo, por pekliberigi la Levidojn.
והעמדת את הלוים לפני אהרן ולפני בניו והנפת אתם תנופה ליהוה׃
Kaj starigu la Levidojn antaŭ Aaron kaj antaŭ liaj filoj, kaj faru super ili skuon antaŭ la Eternulo.
והבדלת את הלוים מתוך בני ישראל והיו לי הלוים׃
Kaj tiel apartigu la Levidojn el inter la Izraelidoj, kaj la Levidoj apartenu al Mi.
ואחרי כן יבאו הלוים לעבד את אהל מועד וטהרת אתם והנפת אתם תנופה׃
Kaj post tio la Levidoj eniros, por servi en la tabernaklo de kunveno, kiam vi estos puriginta ilin kaj plenuminta super ili la skuon.
כי נתנים נתנים המה לי מתוך בני ישראל תחת פטרת כל רחם בכור כל מבני ישראל לקחתי אתם לי׃
Ĉar ili estas fordonitaj al Mi el inter la Izraelidoj; anstataŭ ĉiuj utermalfermintoj unuenaskitoj el ĉiuj Izraelidoj Mi prenis ilin por Mi.
כי לי כל בכור בבני ישראל באדם ובבהמה ביום הכתי כל בכור בארץ מצרים הקדשתי אתם לי׃
Ĉar al Mi apartenas ĉiuj unuenaskitoj de la Izraelidoj, el la homoj kaj el la brutoj; en la tago, en kiu Mi batis ĉiujn unuenaskitojn en la lando Egipta, Mi sanktigis ilin por Mi.
ואקח את הלוים תחת כל בכור בבני ישראל׃
Kaj Mi prenis la Levidojn anstataŭ ĉiuj unuenaskitoj inter la Izraelidoj.
ואתנה את הלוים נתנים לאהרן ולבניו מתוך בני ישראל לעבד את עבדת בני ישראל באהל מועד ולכפר על בני ישראל ולא יהיה בבני ישראל נגף בגשת בני ישראל אל הקדש׃
Kaj Mi fordonis la Levidojn al Aaron kaj al liaj filoj el inter la Izraelidoj, por ke ili faru servon pro la Izraelidoj en la tabernaklo de kunveno kaj por pekliberigi la Izraelidojn; por ke ne trafu la Izraelidojn frapo, se la Izraelidoj alproksimiĝus al la sanktejo.
ויעש משה ואהרן וכל עדת בני ישראל ללוים ככל אשר צוה יהוה את משה ללוים כן עשו להם בני ישראל׃
Kaj Moseo kaj Aaron kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj agis kun la Levidoj konforme al ĉio, kion la Eternulo ordonis al Moseo pri la Levidoj; tiel agis kun ili la Izraelidoj.
ויתחטאו הלוים ויכבסו בגדיהם וינף אהרן אתם תנופה לפני יהוה ויכפר עליהם אהרן לטהרם׃
Kaj la Levidoj sin purigis kaj lavis siajn vestojn, kaj Aaron faris super ili skuon antaŭ la Eternulo, kaj Aaron pekliberigis ilin, por purigi ilin.
ואחרי כן באו הלוים לעבד את עבדתם באהל מועד לפני אהרן ולפני בניו כאשר צוה יהוה את משה על הלוים כן עשו להם׃
Kaj post tio la Levidoj eniris, por plenumi sian servon en la tabernaklo de kunveno antaŭ Aaron kaj antaŭ liaj filoj; kiel la Eternulo ordonis al Moseo pri la Levidoj, tiel oni agis kun ili.
וידבר יהוה אל משה לאמר׃
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
זאת אשר ללוים מבן חמש ועשרים שנה ומעלה יבוא לצבא צבא בעבדת אהל מועד׃
Jen estas, kio koncernas la Levidojn: de la aĝo de dudek kvin jaroj kaj pli ili devas eniri en sian oficon pri la servado en la tabernaklo de kunveno.
ומבן חמשים שנה ישוב מצבא העבדה ולא יעבד עוד׃
Kaj de la aĝo de kvindek jaroj ili retiriĝos el la ofico de la servado kaj ne servos plu.
ושרת את אחיו באהל מועד לשמר משמרת ועבדה לא יעבד ככה תעשה ללוים במשמרתם׃
Tiam ili servos siajn fratojn en la tabernaklo de kunveno, plenumante gardadon, sed ne farante servadon. Tiel agu kun la Levidoj koncerne ilian oficon.