Leviticus 24

וידבר יהוה אל משה לאמר׃
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
צו את בני ישראל ויקחו אליך שמן זית זך כתית למאור להעלת נר תמיד׃
Ordonu al la Izraelidoj, ke ili alportadu al vi oleon olivan, puran, pistitan, por lumigado, por ke lucerno brulu ĉiam.
מחוץ לפרכת העדת באהל מועד יערך אתו אהרן מערב עד בקר לפני יהוה תמיד חקת עולם לדרתיכם׃
Ekster la kurteno de la atesto en la tabernaklo de kunveno Aaron ĝin ĉiam aranĝadu de vespero ĝis mateno antaŭ la Eternulo; tio estu eterna leĝo en viaj generacioj.
על המנרה הטהרה יערך את הנרות לפני יהוה תמיד׃
Sur la pure ora kandelabro li aranĝadu la lumojn antaŭ la Eternulo ĉiam.
ולקחת סלת ואפית אתה שתים עשרה חלות שני עשרנים יהיה החלה האחת׃
Kaj prenu delikatan farunon kaj baku el ĝi dek du panojn; el du dekonoj de efo estu ĉiu pano;
ושמת אותם שתים מערכות שש המערכת על השלחן הטהר לפני יהוה׃
kaj aranĝu ilin en du vicoj, po ses en vico, sur la pure ora tablo antaŭ la Eternulo.
ונתת על המערכת לבנה זכה והיתה ללחם לאזכרה אשה ליהוה׃
Kaj metu sur ĉiun vicon puran olibanon, kaj tio estos ĉe la pano memorofero, fajrofero al la Eternulo.
ביום השבת ביום השבת יערכנו לפני יהוה תמיד מאת בני ישראל ברית עולם׃
En ĉiu tago sabata oni ĉiam aranĝu tion antaŭ la Eternulo; de la Izraelidoj ĝi estu eterna interligo.
והיתה לאהרן ולבניו ואכלהו במקום קדש כי קדש קדשים הוא לו מאשי יהוה חק עולם׃
Kaj ĝi estu por Aaron kaj por liaj filoj, kaj ili manĝu ĝin sur sankta loko, ĉar tio estas plejsanktaĵo por li el la fajroferoj de la Eternulo; tio estu eterna leĝo.
ויצא בן אשה ישראלית והוא בן איש מצרי בתוך בני ישראל וינצו במחנה בן הישראלית ואיש הישראלי׃
Kaj eliris iu filo de virino Izraelida kaj de viro Egipta inter la Izraelidojn, kaj en la tendaro la filo de la Izraelidino ekkverelis kun Izraelido;
ויקב בן האשה הישראלית את השם ויקלל ויביאו אתו אל משה ושם אמו שלמית בת דברי למטה דן׃
kaj la filo de la Izraelidino insultis la nomon de Dio kaj blasfemis; kaj oni venigis lin al Moseo. La nomo de lia patrino estis Ŝelomit, filino de Dibri el la tribo de Dan.
ויניחהו במשמר לפרש להם על פי יהוה׃
Kaj oni metis lin en malliberejon, ĝis oni ricevos precizan decidon de la Eternulo.
וידבר יהוה אל משה לאמר׃
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
הוצא את המקלל אל מחוץ למחנה וסמכו כל השמעים את ידיהם על ראשו ורגמו אתו כל העדה׃
Elirigu la blasfeminton ekster la tendaron; kaj ĉiuj, kiuj aŭdis, metu siajn manojn sur lian kapon, kaj la tuta komunumo mortigu lin per ŝtonoj.
ואל בני ישראל תדבר לאמר איש איש כי יקלל אלהיו ונשא חטאו׃
Kaj al la Izraelidoj diru jene: Ĉiu, kiu blasfemos sian Dion, portos sian pekon.
ונקב שם יהוה מות יומת רגום ירגמו בו כל העדה כגר כאזרח בנקבו שם יומת׃
Kiu insultas la nomon de la Eternulo, tiu estu mortigita; per ŝtonoj mortigu lin la tuta komunumo. Ĉu fremdulo, ĉu indiĝeno, se li blasfemos la nomon de la Eternulo, estu mortigita.
ואיש כי יכה כל נפש אדם מות יומת׃
Se iu mortigos iun homon, oni lin mortigu.
ומכה נפש בהמה ישלמנה נפש תחת נפש׃
Kiu mortigos bruton, tiu pagu pro ĝi: beston pro besto.
ואיש כי יתן מום בעמיתו כאשר עשה כן יעשה לו׃
Se iu faris difekton al sia proksimulo, oni faru al li tiel, kiel li faris:
שבר תחת שבר עין תחת עין שן תחת שן כאשר יתן מום באדם כן ינתן בו׃
rompon pro rompo, okulon pro okulo, denton pro dento; kian difekton li faris al homo, tian oni faru al li.
ומכה בהמה ישלמנה ומכה אדם יומת׃
Kaj kiu mortigis bruton, pagu pro ĝi; sed kiu mortigis homon, estu mortigita.
משפט אחד יהיה לכם כגר כאזרח יהיה כי אני יהוה אלהיכם׃
La sama juĝo estu ĉe vi ĉu por fremdulo, ĉu por indiĝeno; ĉar Mi estas la Eternulo, via Dio.
וידבר משה אל בני ישראל ויוציאו את המקלל אל מחוץ למחנה וירגמו אתו אבן ובני ישראל עשו כאשר צוה יהוה את משה׃
Kaj Moseo diris al la Izraelidoj, kaj oni elirigis la blasfeminton ekster la tendaron kaj mortigis lin per ŝtonoj; kaj la Izraelidoj faris, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.