Jeremiah 30

הדבר אשר היה אל ירמיהו מאת יהוה לאמר׃
Jena vorto aperis de la Eternulo al Jeremia:
כה אמר יהוה אלהי ישראל לאמר כתב לך את כל הדברים אשר דברתי אליך אל ספר׃
Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Enskribu al vi en libron ĉiujn vortojn, kiujn Mi diris al vi.
כי הנה ימים באים נאם יהוה ושבתי את שבות עמי ישראל ויהודה אמר יהוה והשבתים אל הארץ אשר נתתי לאבותם וירשוה׃
Ĉar jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam Mi revenigos la kaptitojn de Mia popolo Izrael kaj Jehuda, diras la Eternulo, kaj Mi revenigos ilin en la landon, kiun Mi donis al iliaj patroj, kaj ili ĝin posedos.
ואלה הדברים אשר דבר יהוה אל ישראל ואל יהודה׃
Kaj jen estas la vortoj, kiujn diris la Eternulo pri Izrael kaj Jehuda:
כי כה אמר יהוה קול חרדה שמענו פחד ואין שלום׃
Tiele diras la Eternulo: Voĉon de tumulto kaj de teruro ni aŭdas, ne de paco.
שאלו נא וראו אם ילד זכר מדוע ראיתי כל גבר ידיו על חלציו כיולדה ונהפכו כל פנים לירקון׃
Demandu kaj rigardu, ĉu viro naskas? kial do Mi vidas, ke ĉiu viro tenas siajn manojn ĉe siaj lumboj, kiel naskantino, kaj ĉies vizaĝoj verdiĝis?
הוי כי גדול היום ההוא מאין כמהו ועת צרה היא ליעקב וממנה יושע׃
Ho ve, kiel granda estas tiu tago! ne ekzistas simila al ĝi; tempo de mizero ĝi estas por Jakob, sed li estos savita el ĝi.
והיה ביום ההוא נאם יהוה צבאות אשבר עלו מעל צוארך ומוסרותיך אנתק ולא יעבדו בו עוד זרים׃
En tiu tempo, diras la Eternulo Cebaot, Mi forrompos lian jugon de via kolo, kaj viajn ligilojn Mi disŝiros, kaj fremduloj ne plu servigos lin.
ועבדו את יהוה אלהיהם ואת דוד מלכם אשר אקים להם׃
Sed ili servos al la Eternulo, sia Dio, kaj al David, sia reĝo, kiun Mi restarigos al ili.
ואתה אל תירא עבדי יעקב נאם יהוה ואל תחת ישראל כי הנני מושיעך מרחוק ואת זרעך מארץ שבים ושב יעקב ושקט ושאנן ואין מחריד׃
Kaj vi ne timu, ho Mia servanto Jakob, diras la Eternulo, kaj ne tremu, ho Izrael; ĉar jen Mi savos vin el malproksime kaj vian idaron el la lando de ilia kaptiteco, kaj Jakob revenos kaj vivos trankvile kaj pace, kaj neniu lin timigos.
כי אתך אני נאם יהוה להושיעך כי אעשה כלה בכל הגוים אשר הפצותיך שם אך אתך לא אעשה כלה ויסרתיך למשפט ונקה לא אנקך׃
Ĉar Mi estos kun vi, diras la Eternulo, por savi vin; ĉar Mi ekstermos ĉiujn popolojn, inter kiujn Mi disĵetis vin, sed vin Mi ne ekstermos; Mi nur punos vin modere, por ke Mi ne lasu vin tute sen puno.
כי כה אמר יהוה אנוש לשברך נחלה מכתך׃
Ĉar tiele diras la Eternulo: Danĝera estas via vundo, kaj via ulcero estas dolorplena.
אין דן דינך למזור רפאות תעלה אין לך׃
Neniu juĝos vian aferon, por sanigi vian vundon; bona kuracado ne ekzistas por vi.
כל מאהביך שכחוך אותך לא ידרשו כי מכת אויב הכיתיך מוסר אכזרי על רב עונך עצמו חטאתיך׃
Ĉiuj viaj amikoj forgesis vin, ili vin ne serĉas; ĉar per frapo de malamiko Mi frapis vin, per kruela puno, pro viaj multaj malbonagoj, pro la forteco de viaj pekoj.
מה תזעק על שברך אנוש מכאבך על רב עונך עצמו חטאתיך עשיתי אלה לך׃
Kial vi krias pri via vundo, pri via danĝera malsano? Mi tion faris al vi pro viaj multaj malbonagoj, pro la forteco de viaj pekoj.
לכן כל אכליך יאכלו וכל צריך כלם בשבי ילכו והיו שאסיך למשסה וכל בזזיך אתן לבז׃
Tamen ĉiuj viaj manĝegantoj estos manĝegitaj; kaj ĉiuj viaj premantoj, ĉiuj, iros en kaptitecon; viaj ruinigintoj estos ruinigitaj; kaj ĉiuj viajn rabintojn Mi faros rabitaj.
כי אעלה ארכה לך וממכותיך ארפאך נאם יהוה כי נדחה קראו לך ציון היא דרש אין לה׃
Mi donos al vi kuracon, kaj Mi resanigos vin de viaj vundoj, diras la Eternulo; ĉar ili nomis vin forpuŝitino, ho Cion, pri kiu neniu demandas.
כה אמר יהוה הנני שב שבות אהלי יעקוב ומשכנתיו ארחם ונבנתה עיר על תלה וארמון על משפטו ישב׃
Tiele diras la Eternulo: Jen Mi revenigos el kaptiteco la tendojn de Jakob, kaj liajn loĝejojn Mi kompatos; kaj la urbo estos konstruita sur sia monteto, kaj la templo estos starigita laŭ sia ordo.
ויצא מהם תודה וקול משחקים והרבתים ולא ימעטו והכבדתים ולא יצערו׃
Kaj eliros el ili dankado kaj voĉo de gajuloj; Mi multigos ilin, kaj ili ne malmultiĝos; Mi donos al ili honoron, kaj ili ne malaltiĝos.
והיו בניו כקדם ועדתו לפני תכון ופקדתי על כל לחציו׃
Kaj ili havos filojn kiel antaŭe, kaj ilia komunumo forte staros antaŭ Mi, kaj Mi punos ĉiujn iliajn premintojn.
והיה אדירו ממנו ומשלו מקרבו יצא והקרבתיו ונגש אלי כי מי הוא זה ערב את לבו לגשת אלי נאם יהוה׃
Kaj ilia potenculo estos el ili mem, kaj ilia reganto devenos el ilia propra mezo; Mi alproksimigos lin, kaj li aliros al Mi; ĉar kiu alia kuraĝos en sia koro alproksimiĝi al Mi? diras la Eternulo.
והייתם לי לעם ואנכי אהיה לכם לאלהים׃
Kaj vi estos Mia popolo, kaj Mi estos via Dio.
הנה סערת יהוה חמה יצאה סער מתגורר על ראש רשעים יחול׃
Jen eliros ventego de la Eternulo en kolero, ventego detruanta; ĝi falos sur la kapon de la malpiuloj.
לא ישוב חרון אף יהוה עד עשתו ועד הקימו מזמות לבו באחרית הימים תתבוננו בה׃
Ne kvietiĝos la flama kolero de la Eternulo, ĝis Li estos farinta kaj ĝis Li estos plenuminta la intencojn de Sia koro; en la tempo estonta vi tion komprenos.