Isaiah 22

משא גיא חזיון מה לך אפוא כי עלית כלך לגגות׃
Profetaĵo pri la valo de vizio: Kio nun estas al vi, ke vi ĉiuj iris sur la tegmentojn?
תשאות מלאה עיר הומיה קריה עליזה חלליך לא חללי חרב ולא מתי מלחמה׃
Vi, plena de bruo, urbo tumulta, urbo gaja, viaj mortigitoj ne estas mortigitaj per glavo kaj ne mortis en batalo;
כל קציניך נדדו יחד מקשת אסרו כל נמצאיך אסרו יחדו מרחוק ברחו׃
ĉiuj viaj ĉefoj kune forkuris de pafarko; ĉiuj, kiujn oni trovis ĉe vi, estas ligitaj; ligitaj estas kune ĉiuj, kiuj forkuris malproksimen.
על כן אמרתי שעו מני אמרר בבכי אל תאיצו לנחמני על שד בת עמי׃
Tial mi diris: Forturnu vin de mi, mi ploros maldolĉe; ne penu konsoli min pri la malfeliĉo de la filino de mia popolo.
כי יום מהומה ומבוסה ומבוכה לאדני יהוה צבאות בגיא חזיון מקרקר קר ושוע אל ההר׃
Ĉar tio estas tago de konsterno kaj de piedpremado kaj de konfuzo antaŭ la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, en la valo de vizio; detruado de muroj kaj vokado al la montoj.
ועילם נשא אשפה ברכב אדם פרשים וקיר ערה מגן׃
Kaj Elam portis sagujon en vico da rajdantoj, kaj Kir briligis ŝildon.
ויהי מבחר עמקיך מלאו רכב והפרשים שת שתו השערה׃
Kaj viaj plej bonaj valoj pleniĝis de ĉaroj, kaj rajdantoj sin aranĝis antaŭ la pordego.
ויגל את מסך יהודה ותבט ביום ההוא אל נשק בית היער׃
Kaj oni formetis la kurtenon de Jehuda; kaj vi rigardis en tiu tago la armilojn de la arbara domo,
ואת בקיעי עיר דוד ראיתם כי רבו ותקבצו את מי הברכה התחתונה׃
kaj vi vidis, ke estas multe da fendoj en la urbo de David; kaj vi kolektis la akvon de la malsupra lageto.
ואת בתי ירושלם ספרתם ותתצו הבתים לבצר החומה׃
Kaj vi kalkulis la domojn de Jerusalem; kaj vi detruis la domojn, por fortikigi la muron.
ומקוה עשיתם בין החמתים למי הברכה הישנה ולא הבטתם אל עשיה ויצרה מרחוק לא ראיתם׃
Kaj inter la du muroj vi faris basenon por la akvo de la malnova lageto. Sed vi ne direktis vian rigardon al Tiu, kiu tion faris, kaj ĝian antikvan Kreinton vi ne rigardis.
ויקרא אדני יהוה צבאות ביום ההוא לבכי ולמספד ולקרחה ולחגר שק׃
Kaj en tiu tago la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, vokis, ke oni ploru kaj kriu, kaj detranĉu siajn harojn kaj surmetu sur sin sakaĵon.
והנה ששון ושמחה הרג בקר ושחט צאן אכל בשר ושתות יין אכול ושתו כי מחר נמות׃
Jen estas ĝojo kaj gajeco: oni mortigas bovojn, buĉas ŝafojn; oni manĝas viandon kaj trinkas vinon, dirante: Ni manĝu kaj trinku, ĉar morgaŭ ni mortos.
ונגלה באזני יהוה צבאות אם יכפר העון הזה לכם עד תמתון אמר אדני יהוה צבאות׃
Sed al mia orelo malkaŝis la Eternulo Cebaot: Ĉi tiu malbonagado ne estos pardonita al vi, ĝis vi mortos, diris la Sinjoro, la Eternulo Cebaot.
כה אמר אדני יהוה צבאות לך בא אל הסכן הזה על שבנא אשר על הבית׃
Tiele diris la Sinjoro, la Eternulo Cebaot: Iru, venu al tiu administranto, al Ŝebna, la palacestro, kaj diru:
מה לך פה ומי לך פה כי חצבת לך פה קבר חצבי מרום קברו חקקי בסלע משכן לו׃
Kion vi havas ĉi tie? kaj kiun vi havas ĉi tie, ke vi elhakigis al vi ĉi tie tombon? Li elhakigas alte sian tombon, li elĉizigas en la roko loĝejon por si.
הנה יהוה מטלטלך טלטלה גבר ועטך עטה׃
Jen la Eternulo forte vin ĵetos kaj forte vin kaptos;
צנוף יצנפך צנפה כדור אל ארץ רחבת ידים שמה תמות ושמה מרכבות כבודך קלון בית אדניך׃
Li volvos vin kaj rulos kiel globon en vastan landon; tie vi mortos, tie restos la ĉaroj de via gloro, vi, malhonoro de la domo de via sinjoro!
והדפתיך ממצבך וממעמדך יהרסך׃
Kaj Mi depuŝos vin de via posteno, kaj el via ofico vi estos forigita.
והיה ביום ההוא וקראתי לעבדי לאליקים בן חלקיהו׃
Kaj en tiu tago Mi alvokos Mian servanton Eljakim, filon de Ĥilkija,
והלבשתיו כתנתך ואבנטך אחזקנו וממשלתך אתן בידו והיה לאב ליושב ירושלם ולבית יהודה׃
kaj Mi vestos lin per via ĥitono kaj zonos per via zono, kaj vian regadon Mi transdonos en lian manon; kaj li estos patro por la loĝantoj de Jerusalem kaj por la domo de Jehuda.
ונתתי מפתח בית דוד על שכמו ופתח ואין סגר וסגר ואין פתח׃
Kaj Mi metos la ŝlosilon de la domo de David sur lian ŝultron; kaj li malfermos, kaj neniu fermos; kaj li fermos, kaj neniu malfermos.
ותקעתיו יתד במקום נאמן והיה לכסא כבוד לבית אביו׃
Kaj Mi fortikigos lin kiel najlon sur loko fidinda, kaj li estos trono de honoro en la domo de sia patro.
ותלו עליו כל כבוד בית אביו הצאצאים והצפעות כל כלי הקטן מכלי האגנות ועד כל כלי הנבלים׃
Kaj pendos sur li la tuta gloro de la domo de lia patro, la infanoj kaj idoj, ĉiuj malgrandaj vazoj, de la vazoj por manĝado ĝis la vazoj por trinkado.
ביום ההוא נאם יהוה צבאות תמוש היתד התקועה במקום נאמן ונגדעה ונפלה ונכרת המשא אשר עליה כי יהוה דבר׃
En tiu tago, diras la Eternulo Cebaot, estos forigita la najlo, fortikigita sur loko fidinda; ĝi estos rompita kaj falos, kaj pereos la ŝarĝo, kiu estis sur ĝi; ĉar la Eternulo diris.