Ezekiel 16

ויהי דבר יהוה אלי לאמר׃
Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
בן אדם הודע את ירושלם את תועבתיה׃
Ho filo de homo, montru al Jerusalem ĝiajn abomenindaĵojn;
ואמרת כה אמר אדני יהוה לירושלם מכרתיך ומלדתיך מארץ הכנעני אביך האמרי ואמך חתית׃
kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al Jerusalem: Via deveno kaj via naskiĝlando estas en la lando Kanaana; via patro estas Amorido, kaj via patrino estas Ĥetidino.
ומולדותיך ביום הולדת אתך לא כרת שרך ובמים לא רחצת למשעי והמלח לא המלחת והחתל לא חתלת׃
Ĉe via naskiĝo, kiam vi estis naskita, oni ne detranĉis vian umbilikon, oni ankaŭ ne lavis vin purige per akvo, ne frotis vin per salo, kaj ne vindis per vindaĵoj.
לא חסה עליך עין לעשות לך אחת מאלה לחמלה עליך ותשלכי אל פני השדה בגעל נפשך ביום הלדת אתך׃
Nenies okulo favoris vin, por fari al vi pro kompato unu el tiuj faroj, sed oni elĵetis vin sur la kampon pro abomeno kontraŭ vi en la tago, kiam vi estis naskita.
ואעבר עליך ואראך מתבוססת בדמיך ואמר לך בדמיך חיי ואמר לך בדמיך חיי׃
Mi preteriris preter vi, kaj Mi vidis, ke vi baraktas en via sango, kaj Mi diris al vi en via sango: Vivu; jes, Mi diris al vi en via sango: Vivu.
רבבה כצמח השדה נתתיך ותרבי ותגדלי ותבאי בעדי עדיים שדים נכנו ושערך צמח ואת ערם ועריה׃
Mi grandigis vin, kiel kampan kreskaĵon; vi fariĝis plena kaj granda, vi fariĝis tute bela; viaj mamoj formiĝis, viaj haroj abunde kreskis; sed vi estis nuda kaj nekovrita.
ואעבר עליך ואראך והנה עתך עת דדים ואפרש כנפי עליך ואכסה ערותך ואשבע לך ואבוא בברית אתך נאם אדני יהוה ותהיי לי׃
Mi preteriris preter vi kaj ekvidis vin, kaj Mi vidis, ke estas via tempo, la tempo de amo; kaj Mi etendis Mian mantelon sur vin kaj kovris vian nudecon; kaj Mi ĵuris al vi, kaj Mi faris interligon kun vi, diras la Sinjoro, la Eternulo, kaj vi fariĝis Mia.
וארחצך במים ואשטף דמיך מעליך ואסכך בשמן׃
Mi lavis vin per akvo. Mi forlavis de vi vian sangon, kaj Mi ŝmiris vin per oleo.
ואלבישך רקמה ואנעלך תחש ואחבשך בשש ואכסך משי׃
Mi vestis vin per brodita vesto, sur viajn piedojn Mi metis delikatledajn ŝuojn, Mi zonis vin per bisino, kaj Mi kovris vin per silka kovrotuko.
ואעדך עדי ואתנה צמידים על ידיך ורביד על גרונך׃
Mi ornamis vin per ornamaĵoj, Mi metis braceletojn sur viajn manojn, kaj kolĉenon sur vian kolon.
ואתן נזם על אפך ועגילים על אזניך ועטרת תפארת בראשך׃
Mi metis nazringon sur vian nazon, kaj orelringojn sur viajn orelojn, kaj belan kronon sur vian kapon.
ותעדי זהב וכסף ומלבושך ששי ומשי ורקמה סלת ודבש ושמן אכלתי ותיפי במאד מאד ותצלחי למלוכה׃
Vi ornamiĝis per oro kaj arĝento, viaj vestoj estis el bisino, silko, kaj broditaĵo; plej delikatan farunon, mielon, kaj oleon vi manĝis; kaj vi fariĝis tre kaj tre bela kaj atingis reĝecon.
ויצא לך שם בגוים ביפיך כי כליל הוא בהדרי אשר שמתי עליך נאם אדני יהוה׃
Kaj disvastiĝis via renomo inter la nacioj pro via beleco, ĉar ĝi estis perfekta per la ornamaĵo, kiun Mi metis sur vin, diras la Sinjoro, la Eternulo.
ותבטחי ביפיך ותזני על שמך ותשפכי את תזנותיך על כל עובר לו יהי׃
Sed vi fidis vian belecon, kaj vi komencis malĉasti, apogante vin sur via renomo, kaj vi malĉastis kun ĉiu pasanto, fordonante vin al li.
ותקחי מבגדיך ותעשי לך במות טלאות ותזני עליהם לא באות ולא יהיה׃
Vi prenis viajn vestojn kaj faris al vi mikskolorajn oferaltaĵojn, kaj sur ili vi malĉastis, kiel neniam estis kaj neniam estos.
ותקחי כלי תפארתך מזהבי ומכספי אשר נתתי לך ותעשי לך צלמי זכר ותזני בם׃
Vi prenis viajn ornamaĵojn el oro kaj el arĝento, kiujn Mi donis al vi, kaj vi faris al vi bildojn de virseksuloj kaj malĉastis kun ili.
ותקחי את בגדי רקמתך ותכסים ושמני וקטרתי נתתי לפניהם׃
Vi prenis viajn broditajn vestojn kaj kovris per tio ilin, kaj Mian oleon kaj Mian incenson vi donis al ili.
ולחמי אשר נתתי לך סלת ושמן ודבש האכלתיך ונתתיהו לפניהם לריח ניחח ויהי נאם אדני יהוה׃
Mian panon, kiun Mi donis al vi, la plej delikatan farunon, oleon, kaj mielon, per kiuj Mi nutris vin, vi metis antaŭ ilin kiel agrablan odoraĵon. Jes, tiel estis, diras la Sinjoro, la Eternulo.
ותקחי את בניך ואת בנותיך אשר ילדת לי ותזבחים להם לאכול המעט מתזנתך׃
Vi prenis viajn filojn kaj viajn filinojn, kiujn vi naskis al Mi, kaj vi buĉis ilin al ili kiel manĝaĵon. Ĉu malgranda estas via malĉasteco?
ותשחטי את בני ותתנים בהעביר אותם להם׃
Vi buĉis Miajn infanojn kaj pasigis ilin tra fajro por ili.
ואת כל תועבתיך ותזנתיך לא זכרתי את ימי נעוריך בהיותך ערם ועריה מתבוססת בדמך היית׃
Kaj en ĉiuj viaj abomenindaĵoj kaj malĉastaĵoj vi ne rememoris la tagojn de via juneco, kiam vi estis nuda kaj nekovrita, baraktanta en via sango.
ויהי אחרי כל רעתך אוי אוי לך נאם אדני יהוה׃
Kaj post ĉiuj viaj malbonagoj (ho ve, ve al vi! diras la Sinjoro, la Eternulo)
ותבני לך גב ותעשי לך רמה בכל רחוב׃
vi konstruis al vi malĉastejon, kaj faris al vi fialtaĵojn sur ĉiu strato.
אל כל ראש דרך בנית רמתך ותתעבי את יפיך ותפשקי את רגליך לכל עובר ותרבי את תזנתך׃
En la komenco de ĉiu vojo vi konstruis viajn fialtaĵojn, vi abomenindigis vian belecon, vi etendis viajn piedojn al ĉiu pasanto, kaj vi malĉastis.
ותזני אל בני מצרים שכניך גדלי בשר ותרבי את תזנתך להכעיסני׃
Vi malĉastis kun la filoj de Egiptujo, viaj grandkorpaj najbaroj, kaj vi multe malĉastis, kolerigante Min.
והנה נטיתי ידי עליך ואגרע חקך ואתנך בנפש שנאותיך בנות פלשתים הנכלמות מדרכך זמה׃
Kaj jen Mi etendis Mian manon kontraŭ vin kaj malgrandigis vian destinitaĵon, kaj Mi transdonis vin al la volo de viaj malamikinoj, la filinoj de Filiŝtujo, kiuj hontis pri via malvirta konduto.
ותזני אל בני אשור מבלתי שבעתך ותזנים וגם לא שבעת׃
Kaj vi malĉastis kun la filoj de Asirio, ne povante satiĝi; vi malĉastis kun ili, kaj tamen ne kontentiĝis.
ותרבי את תזנותך אל ארץ כנען כשדימה וגם בזאת לא שבעת׃
Vi multigis viajn malĉastaĵojn ĝis la lando de komercado, Ĥaldeujo, sed ankaŭ tio vin ne kontentigis.
מה אמלה לבתך נאם אדני יהוה בעשותך את כל אלה מעשה אשה זונה שלטת׃
Per kio Mi povas purigi vian koron, diras la Sinjoro, la Eternulo, se vi faras ĉion ĉi tion, farojn de plej senhonta malĉastistino?
בבנותיך גבך בראש כל דרך ורמתך עשיתי בכל רחוב ולא הייתי כזונה לקלס אתנן׃
Kiam vi aranĝis viajn malĉastejojn ĉe la komenco de ĉiu vojo kaj faris viajn fialtaĵojn sur ĉiu strato, vi estis ne kiel malĉastistino, kiu ŝatas donacojn;
האשה המנאפת תחת אישה תקח את זרים׃
sed kiel malĉastanta virino, kiu anstataŭ sia edzo akceptas fremdulojn.
לכל זנות יתנו נדה ואת נתת את נדניך לכל מאהביך ותשחדי אותם לבוא אליך מסביב בתזנותיך׃
Al ĉiuj malĉastistinoj oni donas donacojn, sed vi mem donas viajn donacojn al ĉiuj viaj amantoj, kaj vi subaĉetas ilin, ke ili de ĉiuj flankoj venu malĉasti kun vi.
ויהי בך הפך מן הנשים בתזנותיך ואחריך לא זונה ובתתך אתנן ואתנן לא נתן לך ותהי להפך׃
Ĉe via malĉastado fariĝas kun vi la malo de tio, kion oni vidas ĉe aliaj virinoj: oni ne postkuras vin por malĉastado, sed vi mem pagas, kaj al vi oni ne donas pagon; tiamaniere vi estas la malo de aliaj.
לכן זונה שמעי דבר יהוה׃
Tial, ho malĉastistino, aŭskultu la vorton de la Eternulo:
כה אמר אדני יהוה יען השפך נחשתך ותגלה ערותך בתזנותיך על מאהביך ועל כל גלולי תועבותיך וכדמי בניך אשר נתת להם׃
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi malŝparas vian metalon kaj via nudeco estas malkovrata en via malĉastado al viaj amistoj kaj al ĉiuj viaj abomenindaj idoloj, kaj pro la sango de viaj infanoj, kiujn vi fordonas al ili —
לכן הנני מקבץ את כל מאהביך אשר ערבת עליהם ואת כל אשר אהבת על כל אשר שנאת וקבצתי אתם עליך מסביב וגליתי ערותך אלהם וראו את כל ערותך׃
pro tio Mi kolektos ĉiujn viajn amistojn, kun kiuj vi ĝuis, kaj ĉiujn, kiujn vi amis, kaj ĉiujn, kiujn vi malamis, kaj Mi kolektos ilin kontraŭ vi de ĉirkaŭe, kaj Mi malkovros antaŭ ili vian nudecon, kaj ili vidos vian tutan hontindaĵon.
ושפטתיך משפטי נאפות ושפכת דם ונתתיך דם חמה וקנאה׃
Kaj Mi juĝos vin laŭ la juĝoj kontraŭ adultulinoj kaj kontraŭ sangoverŝantinoj, kaj Mi transdonos vin al sangoverŝo kruela kaj severa.
ונתתי אותך בידם והרסו גבך ונתצו רמתיך והפשיטו אותך בגדיך ולקחו כלי תפארתך והניחוך עירם ועריה׃
Mi transdonos vin en iliajn manojn, kaj ili detruos vian malĉastejon kaj disbatos viajn fialtaĵojn, ili deprenos de vi viajn vestojn, prenos viajn ornamaĵojn, kaj restigos vin nuda kaj nekovrita.
והעלו עליך קהל ורגמו אותך באבן ובתקוך בחרבותם׃
Kaj ili venigos kontraŭ vin homamason, kiu mortigos vin per ŝtonoj kaj dishakos per siaj glavoj.
ושרפו בתיך באש ועשו בך שפטים לעיני נשים רבות והשבתיך מזונה וגם אתנן לא תתני עוד׃
Kaj ili forbruligos viajn domojn per fajro, kaj faros al vi juĝon antaŭ la okuloj de multaj virinoj; kaj Mi ĉesigos vian malĉastadon, kaj vi ne plu donos donacojn.
והנחתי חמתי בך וסרה קנאתי ממך ושקטתי ולא אכעס עוד׃
Mi kontentigos sur vi Mian koleron, kaj Mia severeco trankviliĝos sur vi tiel, ke Mi trankviliĝos kaj ne plu koleros.
יען אשר לא זכרתי את ימי נעוריך ותרגזי לי בכל אלה וגם אני הא דרכך בראש נתתי נאם אדני יהוה ולא עשיתי את הזמה על כל תועבתיך׃
Pro tio, ke vi ne rememoris la tagojn de via juneco, sed incitis Min per ĉio tio, Mi ankaŭ metos vian konduton sur vian kapon, diras la Sinjoro, la Eternulo, por ke vi ne plu faru la malĉastaĵon kun ĉiuj viaj abomenindaĵoj.
הנה כל המשל עליך ימשל לאמר כאמה בתה׃
Jen ĉiu proverbisto diros pri vi proverbon: Kia la patrino, tia la filino.
בת אמך את געלת אישה ובניה ואחות אחותך את אשר געלו אנשיהן ובניהן אמכן חתית ואביכן אמרי׃
Vi estas filino de via patrino, kiu malŝatis sian edzon kaj siajn infanojn, kaj vi estas fratino de viaj fratinoj, kiuj malŝatis siajn edzojn kaj siajn infanojn. Via patrino estas Ĥetidino, kaj via patro estas Amorido.
ואחותך הגדולה שמרון היא ובנותיה היושבת על שמאולך ואחותך הקטנה ממך היושבת מימינך סדם ובנותיה׃
Via pli maljuna fratino estas Samario kun siaj filinoj, kiu loĝas maldekstre de vi; kaj via pli juna fratino, kiu loĝas dekstre de vi, estas Sodom kun siaj filinoj.
ולא בדרכיהן הלכת ובתועבותיהן עשיתי כמעט קט ותשחתי מהן בכל דרכיך׃
Sed eĉ ne laŭ ilia vojo vi iris, kaj ne iliajn abomenindaĵojn vi faris; tio estis malmulta por vi, kaj vi malboniĝis pli ol ili en ĉiuj viaj agoj.
חי אני נאם אדני יהוה אם עשתה סדם אחותך היא ובנותיה כאשר עשית את ובנותיך׃
Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo, via fratino Sodom kaj ŝiaj filinoj ne faris tion, kion faris vi kaj viaj filinoj.
הנה זה היה עון סדם אחותך גאון שבעת לחם ושלות השקט היה לה ולבנותיה ויד עני ואביון לא החזיקה׃
Jen kio estis la kulpo de via fratino Sodom: malmodesteco, trosatiĝo per manĝado, kaj senzorgeco, kiun havis ŝi kaj ŝiaj filinoj; kaj la manon de malriĉulo kaj senhavulo ŝi ne subtenis.
ותגבהינה ותעשינה תועבה לפני ואסיר אתהן כאשר ראיתי׃
Kaj ili fieriĝis kaj faris abomenindaĵon antaŭ Mi, kaj Mi forpuŝis ilin, kiam Mi tion vidis.
ושמרון כחצי חטאתיך לא חטאה ותרבי את תועבותיך מהנה ותצדקי את אחותך בכל תועבתיך אשר עשיתי׃
Samario ne faris eĉ duonon de viaj pekoj; vi faris pli da abomenindaĵoj, ol ili; per ĉiuj viaj abomenindaĵoj, kiujn vi faris, vi faris viajn fratinojn preskaŭ virtulinoj.
גם את שאי כלמתך אשר פללת לאחותך בחטאתיך אשר התעבת מהן תצדקנה ממך וגם את בושי ושאי כלמתך בצדקתך אחיותך׃
Tial ankaŭ vi nun portu vian malhonoron, kiun vi kondamnis en viaj fratinoj, pro viaj pekoj, per kiuj vi abomenindiĝis pli ol ili; ili estas virtulinoj en komparo kun vi; hontu kaj portu vian malhonoron, ĉar vi kvazaŭ pravigis viajn fratinojn.
ושבתי את שבותהן את שבית סדם ובנותיה ואת שבית שמרון ובנותיה ושבית שביתיך בתוכהנה׃
Tamen kiam Mi revenigos iliajn forkaptitojn, la forkaptitojn de Sodom kaj de ŝiaj filinoj kaj la forkaptitojn de Samario kaj de ŝiaj filinoj, tiam Mi revenigos ankaŭ viajn forkaptitojn kune kun ili,
למען תשאי כלמתך ונכלמת מכל אשר עשית בנחמך אתן׃
por ke vi portu vian malhonoron kaj hontu pri ĉio, kion vi faris, estante konsolo por ili.
ואחותיך סדם ובנותיה תשבן לקדמתן ושמרון ובנותיה תשבן לקדמתן ואת ובנותיך תשבינה לקדמתכן׃
Viaj fratinoj, Sodom kaj ŝiaj filinoj revenos al sia antaŭa stato, kaj Samario kaj ŝiaj filinoj revenos al sia antaŭa stato; ankaŭ vi kaj viaj filinoj revenos al via antaŭa stato.
ולוא היתה סדם אחותך לשמועה בפיך ביום גאוניך׃
Ĉu via fratino Sodom ne estis objekto de rezonado en via buŝo en la tempo de via fiereco,
בטרם תגלה רעתך כמו עת חרפת בנות ארם וכל סביבותיה בנות פלשתים השאטות אותך מסביב׃
antaŭ ol elmontriĝis via malboneco, kiel en la tempo de la malhonoro de la filinoj de Sirio kaj ĉiuj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, kaj de la filinoj de Filiŝtujo, kiuj malestimis vin ĉirkaŭe?
את זמתך ואת תועבותיך את נשאתים נאם יהוה׃
Suferu do pro via malĉasteco kaj pro viaj abomenindaĵoj, diras la Eternulo.
כי כה אמר אדני יהוה ועשית אותך כאשר עשית אשר בזית אלה להפר ברית׃
Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi agos kun vi tiel, kiel vi agis, malŝatante la ĵuron kaj rompante la interligon.
וזכרתי אני את בריתי אותך בימי נעוריך והקמותי לך ברית עולם׃
Tamen Mi rememoros Mian interligon kun vi en la tempo de via juneco, kaj Mi restarigos kun vi interligon eternan.
וזכרת את דרכיך ונכלמת בקחתך את אחותיך הגדלות ממך אל הקטנות ממך ונתתי אתהן לך לבנות ולא מבריתך׃
Kaj vi rememoros vian konduton, kaj hontos, kiam vi akceptos al vi viajn plej maljunajn kaj plej junajn fratinojn; kaj Mi donos ilin al vi kiel filinojn, sed ne pro via interligo.
והקימותי אני את בריתי אתך וידעת כי אני יהוה׃
Mi restarigos Mian interligon kun vi, kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo;
למען תזכרי ובשת ולא יהיה לך עוד פתחון פה מפני כלמתך בכפרי לך לכל אשר עשית נאם אדני יהוה׃
por ke vi memoru kaj hontu, kaj por ke vi ne plu povu malfermi vian buŝon pro honto, kiam Mi pardonos al vi ĉion, kion vi faris, diras la Sinjoro, la Eternulo.