Colossians 1

פולוס שליח ישוע המשיח ברצון אלהים וטימותיוס אחינו׃
Paŭlo, apostolo de Kristo Jesuo per la volo de Dio, kaj Timoteo, nia frato,
אל הקדשים והאחים הנאמנים במשיח אשר הם בקולשא חסד לכם ושלום מאת האלהים אבינו ואדנינו ישוע המשיח׃
al la sanktuloj kaj fidelaj fratoj en Kristo, kiuj estas en Kolose: Graco al vi kaj paco estu de Dio, nia Patro.
נודה לאלהים אבי אדנינו ישוע המשיח בכל עת אשר אנחנו מתפללים בעדכם׃
Ni dankas Dion, la Patron de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ĉiam preĝante por vi,
אחרי אשר שמענו אמונתכם במשיח ישוע ואהבתכם אל כל הקדשים׃
aŭdinte pri via fido en Kristo Jesuo kaj pri via amo al ĉiuj sanktuloj,
בעבור התקוה הצפונה לכם בשמים ונודעתם לכם מקדם בדבר אמת הבשורה׃
pro la espero konservita por vi en la ĉielo, pri kiu vi jam antaŭe aŭdis en la vorto de la vero de la evangelio,
אשר באה אליכם וגם לכל העולם ותפרה ותרבה כמו גם בתוככם למן היום אשר שמעתם והכרתם באמת את חסד אלהים׃
kiu venis ĝis vi, kiel ankaŭ en la tuta mondo ĝi estas fruktodona kaj kreskanta, kiel ankaŭ en vi de post tiu tago, en kiu vi aŭdis kaj eksciis la gracon de Dio laŭ la vero;
כאשר למדתם מן אפפרס חברנו החביב אשר הוא משרת נאמן בעדכם למשיח׃
kiel vi lernis de Epafras, nia amata kunservanto, kiu estas fidela diakono de Kristo pro ni,
והוא גם הודיע אתנו את האבתכם ברוח׃
kaj kiu ankaŭ sciigis nin pri via amo en la Spirito.
בעבור זאת גם אנחנו למן היום אשר שמענוה לא חדלנו להתפלל בעדכם ולבקש שתמלאו דעת רצון האלהים בכל חכמה ותבונה רוחנית׃
Tial ni ankaŭ, de post la tago, en kiu ni tion aŭdis, ne ĉesas preĝi kaj peti por vi, ke vi pleniĝu per la scio de Lia volo en ĉia spirita saĝo kaj prudento,
להתהלך כטוב בעיני האדון וככל רצונו ולעשות פרי בכל מעשה טוב ולרבות בדעת אלהים׃
por ke vi iradu inde je la Sinjoro, al ĉia plaĉado, en ĉia bona farado fruktodonaj kaj kreskantaj en la scio de Dio;
להתחזק בכל כח כגבורת כבודו לכל סבלנות וארך רוח עם שמחה׃
fortigitaj per ĉia forto laŭ la potenco de Lia gloro, por ĉia pacienco kaj toleremeco kun ĝojo;
ולתת תודה לאבינו העשה אתנו ראוים לחלק נחלת הקדשים באור׃
dankante la Patron, kiu taŭgigis nin por partopreno en la heredaĵo de la sanktuloj en lumo,
אשר הוא חלצנו מממשלת החשך והעבירנו למלכות בן אהבתו׃
kaj liberigis nin el la potenco de mallumo, kaj transportis nin en la regnon de la Filo de Sia amo;
אשר יש לנו בו הפדיון בדמו סליחת החטאים׃
en kiu ni havas la elaĉeton, la pardonon de pekoj;
והוא צלם האלהים הנעלם ובכור כל נברא׃
li estas bildo de la nevidebla Dio, la unuenaskito inter la tuta kreitaro;
כי בו נברא כל אשר בשמים ואשר בארץ כל הנראה וכל אשר איננו נראה הן כסאות וממשלות הן שררות ורשיות הכל נברא על ידי ולמענהו׃
ĉar en li kreiĝis ĉio en la ĉielo kaj sur la tero, ĉio videbla kaj nevidebla, ĉu tronoj, ĉu regecoj, ĉu estrecoj, ĉu aŭtoritatoj; ĉio kreiĝis per li, kaj por li;
והוא לפני הכל והכל קים בו׃
kaj li estas antaŭ ĉio, kaj en li ĉio ekzistas.
והוא ראש גוף העדה אשר הוא ראשית ובכור מעם המתים למען יהיה הראשון בכל׃
Kaj li estas la kapo de la korpo, la eklezio; kaj li estas la komenco, la unuenaskita el la mortintoj, por ke li fariĝu superulo en ĉio.
כי כן היה הרצון לשכן בו את כל המלוא׃
Ĉar la Patro bonvolis, ke en li la tuta pleneco loĝu;
ולרצות אל עצמו את הכל על ידו בעשותו שלום בדם צלבו על ידו הן אשר בארץ הן אשר בשמים׃
kaj per li kunakordigi ĉion al Si mem, pacon farinte per la sango de lia kruco; per li ĉion, ĉu sur la tero, ĉu en la ĉielo.
וגם אתם אשר הייתם מלפנים מוזרים ואיבים בנטות לבבכם אחרי המעשים הרעים׃
Kaj vin, iam fremdigitajn, kaj mense malamikojn en malbonaj faroj, li tamen jam kunakordigis
עתה רצה אתכם בגוף בשרו על ידי מותו להעמידכם לפניו קדשים ובלי מום ודפי׃
en la korpo de sia karno, per morto, por starigi vin sanktaj kaj senmakulaj kaj neriproĉeblaj antaŭ li;
אם תעמדו מיסדים ונכונים באמונה ולא תזועו מתוחלת הבשורה אשר שמעתם ואשר נשמעה לכל הנברא תחת השמים ואני פולוס הייתי לה למשרת׃
se efektive vi restas en la fido, fonditaj kaj fiksitaj kaj firmaj en la espero de la evangelio, kiun vi aŭdis, kiu estas predikita tra la tuta kreitaro sub la ĉielo, kaj kies diakono mi, Paŭlo, fariĝis.
עתה הנני שמח בענויי אשר אני סבל למענכם ואמלא את החסר ביסורי המשיח בבשרי בעד גופו היא העדה׃
Nun mi ĝojas pri miaj suferoj pro vi, kaj plenigas la mankon de la afliktoj de Kristo en mia karno pro lia korpo, kiu estas la eklezio;
אשר הייתי לה למשרת כפי פקדת אלהים אשר נתנה לי עליכם למלאת את דבר האלהים׃
kies diakono mi fariĝis laŭ la aranĝo de Dio, donita al mi pro vi, por plenumi la vorton de Dio,
את הסוד אשר היה נסתר מעולמים ומדור ודור ועתה נגלה לקדושיו׃
la misteron, kiu estas kaŝita for de la mondaĝoj kaj de la generacioj, sed nun klarigita al liaj sanktuloj,
אשר רצה האלהים להודיעם אי זה הוא עשר כבוד הסוד ההוא בגוים והוא המשיח אשר בכם אשר הוא תקות הכבוד׃
al kiuj Dio volis sciigi, kia estis la riĉeco de la gloro de ĉi tiu mistero inter la nacianoj; kiu estas Kristo en vi, la espero de gloro;
ואותו משמיעים אנחנו בהוכיחנו כל איש ובלמדנו כל איש בכל חכמה למען העמיד כל איש שלם במשיח ישוע׃
kaj kiun ni anoncas, admonante ĉiun homon kaj instruante ĉiun homon en ĉia saĝo, por ke ni starigu ĉiun homon perfekta en Kristo Jesuo;
ובזאת אף אני עמל ונלחם כפי פעלת כחו הפעל בי בגבורה׃
por tiu celo mi ankaŭ laboras, klopodante laŭ lia energio, kiu energias en mi kun potenco.