Acts 1

הן המאמר הראשון תאופילוס עשיתיהו על כל אשר החל ישוע לעשות וללמד׃
La unuan historion mi faris, ho Teofilo, pri ĉio, kion Jesuo komencis fari kaj instrui,
עד היום אשר לקח למרום אחרי צותו ברוח הקדש את השליחים אשר בחר בהם׃
ĝis la tago, kiam li estis akceptita supren, doninte ordonon per la Sankta Spirito al la apostoloj, kiujn li elektis;
ואשר גם התיצב להם חי אחרי ענותו באתות רבות בהראותו אליהם ארבעים יום וידבר על מלכות האלהים׃
al kiuj ankaŭ post sia suferado li montris sin vivanta per multaj pruvoj, dum kvardek tagoj aperante al ili kaj parolante pri la aferoj de la regno de Dio;
ובאכלו לחם עמהם צוה אתם לבלתי סור מירושלים כי אם להוחיל להבטחת האב אשר שמעתם ממני׃
kaj kunestante, li admonis ilin ne foriri el Jerusalem, sed atendi tiun promeson de la Patro, pri kiu (li diris) vi aŭdis de mi;
כי יוחנן הטביל במים ואתם תטבלו ברוח הקדש בקרוב אחרי הימים האלה׃
ĉar kiel Johano baptis per akvo, vi baptiĝos per la Sankta Spirito post ne multe da tagoj.
ויהי כאשר נאספו יחדו וישאלהו לאמר אדנינו המשיב אתה בעת הזאת את המלוכה לישראל׃
Ili do, kunveninte, demandis lin, dirante: Sinjoro, ĉu en ĉi tiu tempo vi restarigas la regadon al Izrael?
ויאמר אליהם לא לכם לדעת העתים והזמנים אשר יעד האב בשלטנו׃
Kaj li diris al ili: Ne apartenas al vi scii tempojn aŭ epokojn, kiujn la Patro rezervis en Sia aŭtoritato.
אבל תקבלו גבורה בבוא עליכם רוח הקדש והייתם עדי בירושלים ובכל יהודה ובשמרון ועד קצה הארץ׃
Sed vi ricevos povon, kiam la Sankta Spirito venos sur vin; kaj vi estos miaj atestantoj en Jerusalem kaj en la tuta Judujo kaj Samario kaj ĝis la plej malproksima parto de la tero.
ויהי כדברו זאת העלה והם ראים וישאהו ענן מנגד עיניהם׃
Kaj tion dirinte, li suprenleviĝis, ankoraŭ dum ili rigardis, kaj nubo ricevis lin for de iliaj okuloj.
ויביטו אחריו השמימה בעברו והנה שני אנשים לבושי בדים נצבים עליהם׃
Kaj dum ili fikse rigardis al la ĉielo, kiam li foriris, jen staris apud ili du viroj blanke vestitaj;
ויאמרו אתם אנשי הגליל מה תעמדו פה ועיניכם השמימה ישוע זה אשר לקח מאתכם השמימה כן בוא יבוא כאשר ראיתם אתו עלה השמימה׃
kiuj ankaŭ diris: Viroj Galileanoj, kial vi staras rigardantaj al la ĉielo? ĉi tiu Jesuo, kiu estas prenita supren for de vi en la ĉielon, tiel same revenos, kiel vi vidis lin iranta en la ĉielon.
ויפנו וילכו ירושלימה מן ההר הנקרא הר הזיתים והוא קרוב לירושלים דרך תחום שבת׃
Tiam ili iris returne al Jerusalem de la monteto nomata Olivarba, kiu estas proksime de Jerusalem, en la distanco de sabata vojaĝo.
ויבאו העירה ויעלו אל העליה אשר היו ישבים בה פטרוס ויעקב ויוחנן ואנדרי פילפוס ותומא בר תלמי ומתי יעקב בן חלפי ושמעון הקנא ויהודה בן יעקב׃
Kaj kiam ili envenis, ili supreniris en la supran ĉambron, kie loĝis Petro kaj Johano kaj Jakobo kaj Andreo, Filipo kaj Tomaso, Bartolomeo kaj Mateo, Jakobo, filo de Alfeo, kaj Simon, la Fervorulo, kaj Judas, filo de Jakobo.
כל אלה היו שקדים יחדו בלב אחד להתפלל ולהתחנן ועמהם הנשים ומרים אם ישוע וגם אחיו׃
Ĉiuj ĉi tiuj unuanime persistis en preĝado kaj petado, kun la virinoj, kaj Maria, la patrino de Jesuo, kaj kun liaj fratoj.
ובימים האלה קם פטרוס בתוך התלמידים ומספר שמות הנקהלים יחד כמאה ועשרים ויאמר׃
Kaj en tiuj tagoj Petro, stariĝinte meze de la fratoj, diris (kaj multego da personoj estis kune, ĉirkaŭ cent dudek):
אנשים אחים מן הצרך היה כי ימלא הכתוב ההוא אשר דבר מקדם רוח הקדש בפי דוד על יהודה אשר היה מוליך את תפשי ישוע׃
Fratoj, estis necese, ke plenumiĝu tiu Skribo, kiun la Sankta Spirito antaŭparolis per la buŝo de David pri Judas, kiu fariĝis gvidanto al tiuj, kiuj kaptis Jesuon.
כי היה נמנה אתנו וזכה בגורל השרות הזה׃
Ĉar li estis kalkulita inter ni kaj ricevis sian parton en ĉi tiu servado.
והנה הוא קנה לו שדה במחיר הרשעה ויפל על פניו ארצה ויבקע בתוך וישפכו כל מעיו׃
(Tiu ja akiris kampon per la rekompenco de sia maljusteco, kaj falinte kapantaŭe, li diskrevis meze, kaj ĉiuj liaj internaĵoj elŝutiĝis.
וגם נודעה זאת לכל ישבי ירושלים ויקרא בשפתם לשדה ההוא חקל דמא הוא שדה הדם׃
Kaj tio fariĝis sciata al ĉiuj loĝantoj en Jerusalem, tiel ke en ilia dialekto tiu kampo estas nomita Akeldama, tio estas, Kampo de Sango.)
כי כתוב בספר תהלים תהי טירתו נשמה ואל יהי בה ישב ופקדתו יקח אחר׃
Ĉar estas skribite en la Psalmaro: Lia loĝejo dezertiĝu, Kaj en ĝi ne ekzistu loĝanto; kaj: Lian oficon ricevu alia.
ועל כן מן הצרך כי מן האנשים האלה אשר התהלכו אתנו כל ימי היות אדנינו ישוע יוצא ובא לפנינו׃
El tiuj viroj do, kiuj nin akompanis dum la tuta tempo, en kiu la Sinjoro Jesuo eniris kaj eliris inter ni,
החל מטבילת יוחנן עד יום הלקחו מאתנו כי אחד מהם יהיה לעד עמנו על קומו מן המתים׃
komencante de la bapto de Johano ĝis la tago, kiam li estis akceptita supren for de ni, unu devas esti atestanto kun ni pri lia releviĝo.
ויעמידו שנים את יוסף הנקרא בר שבא והוא מכנה יוסטוס ואת מתיה׃
Kaj ili starigis du: Jozefon, nomatan Barsabas, kies alnomo estis Justo, kaj Mattiason.
ויתפללו ויאמרו אתה אדני היודע כל הלבבות הראה נא מן השנים האלה את האחד אשר בחרת בו׃
Kaj preĝante, ili diris: Vi, ho Sinjoro, kiu konas la korojn de ĉiuj, elmontru, kiun el ĉi tiuj du Vi elektis,
לקחת את גורל השרות הזה והשליחות אשר סר ממנה יהודה להלך אל מקומו׃
por ricevi la parton en ĉi tiu servado kaj apostoleco, de kiu Judas forfalis, por iri al sia propra loko.
ויפילו גורלות ויפל הגורל על מתיה ויספח אל עשתי עשר השליחים׃
Kaj ili lotis pri tio, kaj la loto falis por Mattias; kaj li estis alkalkulita al la dek unu apostoloj.