I Peter 1

פטרוס שליח ישוע המשיח אל תושבי תפוצות פנטוס גלטיא קפודקיא אסיא וביתוניא׃
Petro, apostolo de Jesuo Kristo, al la elektitoj, kiuj estas el la dispelitaro, pasloĝantaj en Ponto, Galatujo, Kapadokio, Azio, kaj Bitinio,
הנבחרים מקדם כפי דעת אלהים האב בקדוש הרוח אל משמעת ישוע המשיח ואל הזית דמו חסד ושלום למכביר יהיו לכם׃
laŭ la antaŭscio de Dio, la Patro, en sanktigo de la Spirito, por obeo kaj aspergo de la sango de Jesuo Kristo: Graco al vi kaj paco pligrandiĝu.
ברוך האלהים אבי אדנינו ישוע המשיח אשר כרב רחמיו שב והוליד אתנו לתקוה חיה בהקמת ישוע המשיח מעם המתים׃
Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu laŭ Sia granda kompato nin renaskis en esperon vivan per la releviĝo de Jesuo Kristo el la mortintoj,
לנחלה אשר לא תשחת ולא תגאל ולא תבל הצפונה בשמים לכם׃
en heredaĵon ne pereontan, ne makulotan, ne velkontan, rezervitan en la ĉielo por vi,
הנשמרים בעז אלהים על יד האמונה לתשועה העתידה להגלות בעת קץ׃
kiuj estas gardataj de la potenco de Dio per fido al savo preta malkaŝiĝi en la lasta tempo.
אשר בה תגילו אתם המתעצבים עתה מעט לפי הצרך במסת שנות׃
En tio vi ĝojegas, kvankam por kelka tempo, se estas necese, malĝojigite en diversaj tentoj,
למען תמצא אמונתכם המזקקה יקרה הרבה מן הזהב האבד הצרוף באש לתהלה ולכבוד ולתפארת בהתגלות ישוע המשיח׃
por ke la provado de via fido, pli multevalora ol oro, kiu pereas, kvankam per fajro provite, troviĝu efika por laŭdo kaj gloro kaj honoro en la malkaŝo de Jesuo Kristo;
אשר אהבתם ולא ראיתם ואשר עתה תאמינו בו בלא ראות אתו ובכן תגילו בשמחה מפארה עצמה מספר׃
kiun, ne vidinte, vi amas; kiun kvankam nun vi ne vidas, tamen, al li kredante, vi ĝojegas per ĝojo nedirebla kaj gloroplena;
בקחתכם עקב אמונתכם תשועה לנפשתיכם׃
ricevante la celon de via fido, savon de animoj.
את התשועה אשר עליה חקרו ודרשו הנביאים הנבאים על החסד השמור לכם׃
Koncerne tiun savon esploris kaj serĉis la profetoj, kiuj profetis pri la graco venonta al vi;
בחקרם לדעת מתי ואיך תהיה העת אשר הודיעה רוח המשיח אשר בקרבם בהגידו מראש את ענויי המשיח ואת הגדלות אשר אחריהם׃
serĉante, kiun kaj kian tempon montris la enestanta en ili Spirito de Kristo, kiu atestis antaŭe la suferojn por Kristo kaj la sekvontajn glorojn.
ונגלה להם כי לא לפנשם כי אם לנו שרתו בדברים ההם אשר הגד לכם עתה על פי המבשרים אתכם ברוח הקדש השלוח משמים דברים אשר מלאכי אלהים חמדו להשקיף אל תוכם׃
Kaj al ili malkaŝiĝis, ke ne al si mem, sed al vi, ili liveris tion, kio nun estas proklamita al vi de tiuj, kiuj predikis al vi la evangelion per la Spirito Sankta, elsendita el la ĉielo; en kiujn aferojn anĝeloj deziras enrigardi.
לכן חגרו מתני שכלכם התעוררו וקוו קוה לחסד אשר יבואכם בהתגלות ישוע המשיח׃
Tial, ĉirkaŭzoninte la lumbojn de via menso, estu sobraj kaj esperadu perfekte la gracon alportotan al vi en la malkaŝo de Jesuo Kristo;
כבני משמעת אל תתנהגו בתאות אשר התאויתם בעוד היותכם בבלי דעת׃
kiel infanoj de obeo, ne formiĝante laŭ la voluptoj, kiujn vi antaŭe havis en via nescio;
כי אם היו קדשים בכל דרכיכם כאשר קדוש הוא אשר קרא אתכם׃
sed kiel via Vokinto estas sankta, tiel vi ankaŭ fariĝu sanktaj en ĉia konduto;
כי על כן כתוב והייתם קדשים כי קדוש אני׃
pro tio, ke estas skribite: Vi estu sanktaj, ĉar Mi estas sankta.
ואם אב תקראו לאלהים השפט בבלי משא פנים כפי מעללי איש ואיש התהלכו נא ביראה בימי מגוריכם׃
Kaj se vi vokas la Patron, kiu sen personfavorado juĝas laŭ la faro de ĉiu, vi pasigu en timo la tempon de via ĉi tiea loĝado;
מדעתכם כי לא בדבר נפסד בכסף או בזהב נפדיתם מדרך הבלכם אשר הנחלתם מאת אבותיכם׃
sciante, ke ne per pereemaj objektoj, oro aŭ arĝento, vi elaĉetiĝis el via vanta vivmaniero, kiun vi ricevis de viaj patroj;
כי אם בדם יקר של שה תמים ומום אין בו בדם המשיח׃
sed per multekosta sango, kiel de ŝafido senmakula kaj sendifekta, la sango de Kristo;
הנודע מראש לפני מוסדות תבל ונגלה באחרית הימים למענכם׃
kiu estis antaŭdifinita antaŭ la fondo de la mondo, sed elmontrita en la fino de la tempoj pro vi,
המאמינים על פיו באלהים אשר הקים אתו מעם המתים ויתן לו כבוד למען היות אמונתכם גם תקוה לאלהים׃
kiuj per li fidas Dion, kiu relevis lin el la mortintoj kaj donis al li gloron; por ke via fido kaj espero estu al Dio.
זכו את נפשתיכם על ידי הרוח בשמעכם בקול האמת לאהבת אחים בלא חנפה ואהבתם איש את רעהו אהבה חזקה בלב טהור׃
Ĉastiginte viajn animojn, en la obeo al la vero, por sincera amo al la frataro, amu unu la alian el la koro fervore;
כנולדים מחדש לא מזרע נשחת כי אם מזרע לא ישחת במאמר אלהים החי והקים לעולם׃
renaskite, ne el pereema semo, sed el nepereema, per la vorto de Dio, vivanta kaj restanta.
כי כל בשר חציר וכל כבוד איש כציץ השדה יבש חציר נבל ציץ׃
Ĉar: Ĉiu karno estas herbo, Kaj ĉiu ĝia ĉarmo estas kiel kampa floreto. Sekiĝas herbo, velkas floreto;
ודבר יהוה יקום לעולם וזה הוא הדבר אשר בשר לכם׃
Sed la vorto de la Eternulo restas eterne. Kaj ĉi tiu estas la parolo, kiu estas predikita al vi.