Joshua 4

Kaj kiam la tuta popolo transiris Jordanon, la Eternulo diris al Josuo jene:
ויהי כאשר תמו כל הגוי לעבור את הירדן ויאמר יהוה אל יהושע לאמר׃
Prenu al vi el la popolo dek du virojn, po unu viro el ĉiu tribo,
קחו לכם מן העם שנים עשר אנשים איש אחד איש אחד משבט׃
kaj ordonu al ili, dirante: Prenu al vi de ĉi tie, el la mezo de Jordan, kie firme staris la piedoj de la pastroj, dek du ŝtonojn, kaj transportu ilin kun vi, kaj metu ilin sur la nokthaltejo, kie vi pasigos ĉi tiun nokton.
וצוו אותם לאמר שאו לכם מזה מתוך הירדן ממצב רגלי הכהנים הכין שתים עשרה אבנים והעברתם אותם עמכם והנחתם אותם במלון אשר תלינו בו הלילה׃
Kaj Josuo alvokis la dek du virojn, kiujn li destinis el la Izraelidoj, po unu viro el ĉiu tribo;
ויקרא יהושע אל שנים העשר איש אשר הכין מבני ישראל איש אחד איש אחד משבט׃
kaj Josuo diris al ili: Iru antaŭ la kesto de la Eternulo, via Dio, en la mezo de Jordan, kaj levu al vi sur vian ŝultron ĉiu po unu ŝtono, laŭ la nombro de la triboj de la Izraelidoj;
ויאמר להם יהושע עברו לפני ארון יהוה אלהיכם אל תוך הירדן והרימו לכם איש אבן אחת על שכמו למספר שבטי בני ישראל׃
por ke ĉi tio estu signo inter vi. Se viaj infanoj morgaŭ demandos vin, dirante: Pro kio estas ĉe vi ĉi tiuj ŝtonoj?
למען תהיה זאת אות בקרבכם כי ישאלון בניכם מחר לאמר מה האבנים האלה לכם׃
tiam vi diros al ili: Pro tio, ke disflankiĝis la akvo de Jordan antaŭ la kesto de interligo de la Eternulo; kiam ĝi iris trans Jordanon, disflankiĝis la akvo de Jordan. Kaj ĉi tiuj ŝtonoj estos memorigaĵo por la Izraelidoj eterne.
ואמרתם להם אשר נכרתו מימי הירדן מפני ארון ברית יהוה בעברו בירדן נכרתו מי הירדן והיו האבנים האלה לזכרון לבני ישראל עד עולם׃
Kaj la Izraelidoj faris tiel, kiel ordonis Josuo; kaj ili prenis dek du ŝtonojn el meze de Jordan, kiel la Eternulo diris al Josuo, laŭ la nombro de la triboj de la Izraelidoj; kaj ili transportis ilin kun si al la nokthaltejo, kaj kuŝigis ilin tie.
ויעשו כן בני ישראל כאשר צוה יהושע וישאו שתי עשרה אבנים מתוך הירדן כאשר דבר יהוה אל יהושע למספר שבטי בני ישראל ויעברום עמם אל המלון וינחום שם׃
Kaj dek du ŝtonojn Josuo starigis meze de Jordan, sur la loko, sur kiu staris la piedoj de la pastroj, kiuj portis la keston de interligo; kaj ili restis tie ĝis hodiaŭ.
ושתים עשרה אבנים הקים יהושע בתוך הירדן תחת מצב רגלי הכהנים נשאי ארון הברית ויהיו שם עד היום הזה׃
Kaj la pastroj, kiuj portis la keston, staris meze de Jordan, ĝis finiĝis ĉio, kion la Eternulo ordonis al Josuo diri al la popolo, konforme al ĉio, kion Moseo ordonis al Josuo. Kaj la popolo rapide transiris.
והכהנים נשאי הארון עמדים בתוך הירדן עד תם כל הדבר אשר צוה יהוה את יהושע לדבר אל העם ככל אשר צוה משה את יהושע וימהרו העם ויעברו׃
Kaj kiam la tuta popolo transiris, tiam transiris la kesto de la Eternulo kaj la pastroj antaŭ la popolo.
ויהי כאשר תם כל העם לעבור ויעבר ארון יהוה והכהנים לפני העם׃
Kaj la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase transiris armitaj antaŭ la Izraelidoj, kiel diris al ili Moseo.
ויעברו בני ראובן ובני גד וחצי שבט המנשה חמשים לפני בני ישראל כאשר דבר אליהם משה׃
Ĉirkaŭ kvardek mil armitaj militistoj transiris antaŭ la Eternulo por la milito, sur la stepon de Jeriĥo.
כארבעים אלף חלוצי הצבא עברו לפני יהוה למלחמה אל ערבות יריחו׃
En tiu tago la Eternulo altigis Josuon antaŭ la okuloj de la tuta Izrael; kaj ili komencis timi lin, kiel ili timis Moseon dum lia tuta vivo.
ביום ההוא גדל יהוה את יהושע בעיני כל ישראל ויראו אתו כאשר יראו את משה כל ימי חייו׃
Kaj la Eternulo diris al Josuo jene:
ויאמר יהוה אל יהושע לאמר׃
Ordonu al la pastroj, kiuj portas la keston de atesto, ke ili supreniru el Jordan.
צוה את הכהנים נשאי ארון העדות ויעלו מן הירדן׃
Kaj Josuo ordonis al la pastroj, dirante: Supreniru el Jordan.
ויצו יהושע את הכהנים לאמר עלו מן הירדן׃
Kaj kiam la pastroj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, supreniris el Jordan, kaj kiam la plandoj de la pastroj leviĝis sur la sekan teron, la akvo de Jordan reiris al sia loko kaj ekfluis kiel antaŭe laŭ ĉiuj siaj bordoj.
ויהי בעלות הכהנים נשאי ארון ברית יהוה מתוך הירדן נתקו כפות רגלי הכהנים אל החרבה וישבו מי הירדן למקומם וילכו כתמול שלשום על כל גדותיו׃
Kaj la popolo eliris el Jordan en la deka tago de la unua monato, kaj ili starigis sian tendaron en Gilgal, oriente de Jeriĥo.
והעם עלו מן הירדן בעשור לחדש הראשון ויחנו בגלגל בקצה מזרח יריחו׃
Kaj la dek du ŝtonojn, kiujn ili prenis el Jordan, Josuo starigis en Gilgal.
ואת שתים עשרה האבנים האלה אשר לקחו מן הירדן הקים יהושע בגלגל׃
Kaj li diris al la Izraelidoj jene: Se en la venonta tempo viaj filoj demandos siajn patrojn, dirante: Kion signifas ĉi tiuj ŝtonoj?
ויאמר אל בני ישראל לאמר אשר ישאלון בניכם מחר את אבותם לאמר מה האבנים האלה׃
tiam diru al viaj filoj jene: Sur seka tero Izrael transiris ĉi tiun Jordanon;
והודעתם את בניכם לאמר ביבשה עבר ישראל את הירדן הזה׃
ĉar la Eternulo, via Dio, elsekigis la akvon de Jordan antaŭ vi, ĝis vi transiris, kiel la Eternulo, via Dio, faris kun la Ruĝa Maro, kiun Li elsekigis antaŭ ni, ĝis ni transiris;
אשר הוביש יהוה אלהיכם את מי הירדן מפניכם עד עברכם כאשר עשה יהוה אלהיכם לים סוף אשר הוביש מפנינו עד עברנו׃
por ke ĉiuj popoloj de la tero sciu, ke la mano de la Eternulo estas forta, kaj por ke ili timu la Eternulon, vian Dion, en ĉiu tempo.
למען דעת כל עמי הארץ את יד יהוה כי חזקה היא למען יראתם את יהוה אלהיכם כל הימים׃