Joshua 3

Kaj Josuo leviĝis frue matene, kaj ili elmoviĝis de Ŝitim kaj alvenis al Jordan, li kaj ĉiuj Izraelidoj, kaj ili tradormis tie la nokton, antaŭ ol transiri.
וישכם יהושע בבקר ויסעו מהשטים ויבאו עד הירדן הוא וכל בני ישראל וילנו שם טרם יעברו׃
Kaj post paso de tri tagoj la oficistoj iris tra la tendaro,
ויהי מקצה שלשת ימים ויעברו השטרים בקרב המחנה׃
kaj ordonis al la popolo, dirante: Kiam vi ekvidos la keston de interligo de la Eternulo, via Dio, kaj la pastrojn Levidojn, kiuj portas ĝin, tiam ekmoviĝu de viaj lokoj kaj iru post ili.
ויצוו את העם לאמר כראותכם את ארון ברית יהוה אלהיכם והכהנים הלוים נשאים אתו ואתם תסעו ממקומכם והלכתם אחריו׃
Sed inter vi kaj ĝi devas esti interspaco de ĉirkaŭ du mil ulnoj da mezuro; ne alproksimiĝu al ĝi, por ke vi sciu la vojon, laŭ kiu vi devas iri; ĉar vi ne iris laŭ tiu vojo antaŭe.
אך רחוק יהיה ביניכם ובינו כאלפים אמה במדה אל תקרבו אליו למען אשר תדעו את הדרך אשר תלכו בה כי לא עברתם בדרך מתמול שלשום׃
Kaj Josuo diris al la popolo: Sanktigu vin, ĉar morgaŭ la Eternulo faros inter vi miraklojn.
ויאמר יהושע אל העם התקדשו כי מחר יעשה יהוה בקרבכם נפלאות׃
Kaj Josuo diris al la pastroj jene: Prenu la keston de interligo, kaj preteriru antaŭ la popolo. Kaj ili prenis la keston de interligo, kaj preteriris antaŭ la popolo.
ויאמר יהושע אל הכהנים לאמר שאו את ארון הברית ועברו לפני העם וישאו את ארון הברית וילכו לפני העם׃
Kaj la Eternulo diris al Josuo: En ĉi tiu tago Mi komencos altigi vin antaŭ la okuloj de la tuta Izrael, por ke ili sciu, ke kiel Mi estis kun Moseo, tiel Mi estos kun vi.
ויאמר יהוה אל יהושע היום הזה אחל גדלך בעיני כל ישראל אשר ידעון כי כאשר הייתי עם משה אהיה עמך׃
Kaj vi ordonu al la pastroj, kiuj portas la keston de interligo, dirante: Kiam vi venos al la rando de la akvo de Jordan, tiam stariĝu en Jordan.
ואתה תצוה את הכהנים נשאי ארון הברית לאמר כבאכם עד קצה מי הירדן בירדן תעמדו׃
Kaj Josuo diris al la Izraelidoj: Aliru ĉi tien, kaj aŭskultu la vortojn de la Eternulo, via Dio.
ויאמר יהושע אל בני ישראל גשו הנה ושמעו את דברי יהוה אלהיכם׃
Kaj Josuo diris: Per tio vi ekscios, ke la vivanta Dio estas inter vi, kaj ke Li forpelos de antaŭ vi la Kanaanidojn kaj la Ĥetidojn kaj la Ĥividojn kaj la Perizidojn kaj la Girgaŝidojn kaj la Amoridojn kaj la Jebusidojn:
ויאמר יהושע בזאת תדעון כי אל חי בקרבכם והורש יוריש מפניכם את הכנעני ואת החתי ואת החוי ואת הפרזי ואת הגרגשי והאמרי והיבוסי׃
jen la kesto de interligo de la Sinjoro de la tuta tero transiros antaŭ vi Jordanon.
הנה ארון הברית אדון כל הארץ עבר לפניכם בירדן׃
Kaj nun prenu al vi dek du virojn el la triboj de Izrael, po unu viro el ĉiu tribo.
ועתה קחו לכם שני עשר איש משבטי ישראל איש אחד איש אחד לשבט׃
Kaj kiam la plandoj de la piedoj de la pastroj, kiuj portas la keston de la Eternulo, la Sinjoro de la tuta tero, haltos en la akvo de Jordan, la akvo de Jordan detiriĝos, la akvo, kiu fluas de supre; kaj ĝi stariĝos, kiel unu muro.
והיה כנוח כפות רגלי הכהנים נשאי ארון יהוה אדון כל הארץ במי הירדן מי הירדן יכרתון המים הירדים מלמעלה ויעמדו נד אחד׃
Kaj kiam la popolo elmoviĝis el siaj tendoj, por transiri Jordanon, kaj la pastroj, kiuj portis la keston de interligo, estis antaŭ la popolo,
ויהי בנסע העם מאהליהם לעבר את הירדן והכהנים נשאי הארון הברית לפני העם׃
kaj kiam la portantoj de la kesto venis al Jordan, kaj la piedoj de la pastroj, kiuj portis la keston, trempiĝis en la rando de la akvo (kaj Jordan estis plena ĉe ĉiuj siaj bordoj dum la tuta tempo de rikoltado),
וכבוא נשאי הארון עד הירדן ורגלי הכהנים נשאי הארון נטבלו בקצה המים והירדן מלא על כל גדותיו כל ימי קציר׃
tiam la akvo, kiu fluis de supre, haltis, stariĝis kiel unu muro, tre malproksime, ĉe la urbo Adam, kiu estas apud Cartan; kaj la akvo, kiu fluis al la maro de la stepo, al la Sala Maro, tute foriris. Kaj la popolo transiris kontraŭ Jeriĥo.
ויעמדו המים הירדים מלמעלה קמו נד אחד הרחק מאד באדם העיר אשר מצד צרתן והירדים על ים הערבה ים המלח תמו נכרתו והעם עברו נגד יריחו׃
Kaj la pastroj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, staris forte sur seka tero meze de Jordan, kaj la tuta Izrael iris trans seka tero, ĝis la tuta popolo transiris Jordanon.
ויעמדו הכהנים נשאי הארון ברית יהוה בחרבה בתוך הירדן הכן וכל ישראל עברים בחרבה עד אשר תמו כל הגוי לעבר את הירדן׃