Genesis 38

En tiu tempo Jehuda apartiĝis for de siaj fratoj, kaj ekloĝis apud iu Adulamano, kiu estis nomata Ĥira.
ויהי בעת ההוא וירד יהודה מאת אחיו ויט עד איש עדלמי ושמו חירה׃
Kaj Jehuda vidis tie filinon de iu Kanaanido, nomata Ŝua, kaj li prenis ŝin kaj envenis al ŝi.
וירא שם יהודה בת איש כנעני ושמו שוע ויקחה ויבא אליה׃
Kaj ŝi gravediĝis kaj naskis filon; kaj li donis al li la nomon Er.
ותהר ותלד בן ויקרא את שמו ער׃
Kaj ŝi denove gravediĝis kaj naskis filon, kaj ŝi donis al li la nomon Onan.
ותהר עוד ותלד בן ותקרא את שמו אונן׃
Kaj ankoraŭ plue ŝi naskis filon, kaj donis al li la nomon Ŝela. Sed Jehuda estis en Kezib, kiam ŝi naskis tiun.
ותסף עוד ותלד בן ותקרא את שמו שלה והיה בכזיב בלדתה אתו׃
Kaj Jehuda prenis edzinon por sia unuenaskito Er, kaj ŝia nomo estis Tamar.
ויקח יהודה אשה לער בכורו ושמה תמר׃
Sed Er, la unuenaskito de Jehuda, estis malbona antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj la Eternulo lin mortigis.
ויהי ער בכור יהודה רע בעיני יהוה וימתהו יהוה׃
Tiam Jehuda diris al Onan: Envenu al la edzino de via frato, kaj boedziĝu kun ŝi kaj naskigu idaron al via frato.
ויאמר יהודה לאונן בא אל אשת אחיך ויבם אתה והקם זרע לאחיך׃
Sed Onan sciis, ke ne por li estos la idaro; tial, envenante al la edzino de sia frato, li elverŝadis la semon sur la teron, por ne doni idaron al sia frato.
וידע אונן כי לא לו יהיה הזרע והיה אם בא אל אשת אחיו ושחת ארצה לבלתי נתן זרע לאחיו׃
Kaj malplaĉis al la Eternulo tio, kion li faris, kaj Li mortigis ankaŭ lin.
וירע בעיני יהוה אשר עשה וימת גם אתו׃
Tiam Jehuda diris al sia bofilino Tamar: Restu kiel vidvino en la domo de via patro, ĝis grandiĝos mia filo Ŝela. Ĉar li timis, ke eble li ankaŭ mortos, kiel liaj fratoj. Kaj Tamar iris kaj ekloĝis en la domo de sia patro.
ויאמר יהודה לתמר כלתו שבי אלמנה בית אביך עד יגדל שלה בני כי אמר פן ימות גם הוא כאחיו ותלך תמר ותשב בית אביה׃
Pasis multe da tempo, kaj mortis la filino de Ŝua, la edzino de Jehuda. Kiam Jehuda konsoliĝis, li iris Timnan, al la tondantoj de liaj ŝafoj, li kaj lia amiko, Ĥira la Adulamano.
וירבו הימים ותמת בת שוע אשת יהודה וינחם יהודה ויעל על גזזי צאנו הוא וחירה רעהו העדלמי תמנתה׃
Kaj oni sciigis al Tamar, dirante: Jen via bopatro iras Timnan, por tondi siajn ŝafojn.
ויגד לתמר לאמר הנה חמיך עלה תמנתה לגז צאנו׃
Tiam ŝi demetis de si siajn vestojn de vidvineco kaj kovris sin per kovrotuko kaj vualis sin, kaj sidiĝis apud la pordo de Enaim, kiu troviĝas sur la vojo al Timna. Ĉar ŝi vidis, ke Ŝela grandiĝis kaj ŝi ne estas donita al li kiel edzino.
ותסר בגדי אלמנותה מעליה ותכס בצעיף ותתעלף ותשב בפתח עינים אשר על דרך תמנתה כי ראתה כי גדל שלה והוא לא נתנה לו לאשה׃
Kaj Jehuda ŝin vidis, kaj li pensis, ke ŝi estas publikulino, ĉar ŝi kovris sian vizaĝon.
ויראה יהודה ויחשבה לזונה כי כסתה פניה׃
Kaj li turnis sin al ŝi ĉe la vojo, kaj diris: Lasu min enveni al vi. Ĉar li ne sciis, ke tio estas lia bofilino. Kaj ŝi diris: Kion vi donos al mi, se vi envenos al mi?
ויט אליה אל הדרך ויאמר הבה נא אבוא אליך כי לא ידע כי כלתו הוא ותאמר מה תתן לי כי תבוא אלי׃
Kaj li diris: Mi sendos al vi kapron el la brutaro. Sed ŝi diris: Donu al mi garantiaĵon, ĝis vi sendos.
ויאמר אנכי אשלח גדי עזים מן הצאן ותאמר אם תתן ערבון עד שלחך׃
Kaj li diris: Kian garantiaĵon mi donu al vi? Ŝi diris: Vian sigelilon kaj vian ŝnureton, kaj vian bastonon, kiu estas en via mano. Kaj li donis al ŝi kaj envenis al ŝi, kaj ŝi gravediĝis de li.
ויאמר מה הערבון אשר אתן לך ותאמר חתמך ופתילך ומטך אשר בידך ויתן לה ויבא אליה ותהר לו׃
Kaj ŝi leviĝis kaj iris, kaj formetis de si sian kovrotukon kaj surmetis sur sin siajn vestojn de vidvineco.
ותקם ותלך ותסר צעיפה מעליה ותלבש בגדי אלמנותה׃
Kaj Jehuda sendis la kapron per sia amiko la Adulamano, por preni la garantiaĵon el la manoj de la virino; sed li ŝin ne trovis.
וישלח יהודה את גדי העזים ביד רעהו העדלמי לקחת הערבון מיד האשה ולא מצאה׃
Kaj li demandis la homojn de ŝia loko, dirante: Kie estas la publikulino, kiu sidis en Enaim ĉe la vojo? Kaj ili diris: Ĉi tie ne estis publikulino.
וישאל את אנשי מקמה לאמר איה הקדשה הוא בעינים על הדרך ויאמרו לא היתה בזה קדשה׃
Kaj li revenis al Jehuda, kaj diris: Mi ŝin ne trovis, kaj ankaŭ la homoj de la loko diris, ke tie ne estis publikulino.
וישב אל יהודה ויאמר לא מצאתיה וגם אנשי המקום אמרו לא היתה בזה קדשה׃
Tiam Jehuda diris: Ŝi prenu ĝin al si, por ke ni ne estu mokataj; mi sendis ja ĉi tiun kapron, sed vi ŝin ne trovis.
ויאמר יהודה תקח לה פן נהיה לבוז הנה שלחתי הגדי הזה ואתה לא מצאתה׃
Post la paso de tri monatoj oni sciigis al Jehuda, dirante: Tamar, via bofilino, malĉastiĝis, kaj ŝi eĉ gravediĝis de malĉasteco. Tiam Jehuda diris: Elkonduku ŝin, kaj oni ŝin brulmortigu.
ויהי כמשלש חדשים ויגד ליהודה לאמר זנתה תמר כלתך וגם הנה הרה לזנונים ויאמר יהודה הוציאוה ותשרף׃
Kiam oni ŝin kondukis, ŝi sendis, ke oni diru al ŝia bopatro: Mi gravediĝis de la viro, al kiu apartenas ĉi tio. Kaj ŝi diris: Rekonu, al kiu apartenas la sigelilo kaj la ŝnuretoj kaj ĉi tiu bastono.
הוא מוצאת והיא שלחה אל חמיה לאמר לאיש אשר אלה לו אנכי הרה ותאמר הכר נא למי החתמת והפתילים והמטה האלה׃
Kaj Jehuda rekonis, kaj li diris: Ŝi estas pli prava ol mi, ĉar mi ne donis ŝin al mia filo Ŝela. Kaj li ŝin ne plue konis.
ויכר יהודה ויאמר צדקה ממני כי על כן לא נתתיה לשלה בני ולא יסף עוד לדעתה׃
Kiam ŝi devis naski, montriĝis, ke ĝemeloj estas en ŝia ventro.
ויהי בעת לדתה והנה תאומים בבטנה׃
Kaj kiam ŝi estis naskanta, elŝoviĝis la mano de unu infano; kaj la akuŝistino prenis kaj alligis al la mano ruĝan fadenon, dirante: Ĉi tiu eliris la unua.
ויהי בלדתה ויתן יד ותקח המילדת ותקשר על ידו שני לאמר זה יצא ראשנה׃
Sed kiam li retiris sian manon, eliris lia frato. Kaj ŝi diris: Kial vi faris por vi traŝiron? Kaj oni donis al li la nomon Perec.
ויהי כמשיב ידו והנה יצא אחיו ותאמר מה פרצת עליך פרץ ויקרא שמו פרץ׃
Poste eliris lia frato, kiu havis sur sia mano la ruĝan fadenon. Kaj oni donis al li la nomon Zeraĥ.
ואחר יצא אחיו אשר על ידו השני ויקרא שמו זרח׃