Psalms 121

(上行之诗。)我要向山举目;我的帮助从何而来?
Mi levas miajn okulojn al la montoj: De kie venas al mi helpo?
我的帮助从造天地的耶和华而来。
Mia helpo venas de la Eternulo, Kiu kreis la ĉielon kaj la teron.
他必不叫你的脚摇动;保护你的必不打盹!
Li ne lasos vian piedon falpuŝiĝi; Via gardanto ne dormetas.
保护以色列的,也不打盹也不睡觉。
Jen ne dormetas kaj ne dormas La gardanto de Izrael.
保护你的是耶和华;耶和华在你右边荫庇你。
La Eternulo estas via gardanto; La Eternulo estas via ombro ĉe via dekstra mano.
白日,太阳必不伤你;夜间,月亮必不害你。
En la tago la suno vin ne frapos, Nek la luno en la nokto.
耶和华要保护你,免受一切的灾害;他要保护你的性命。
La Eternulo vin gardos de ĉia malbono, Li gardos vian animon.
你出你入,耶和华要保护你,从今时直到永远。
La Eternulo gardos vian eliron kaj eniron, De nun kaj eterne.