Exodus 4

摩西回答说:「他们必不信我,也不听我的话,必说:『耶和华并没有向你显现。』」
Moseo respondis kaj diris: Sed se ili ne kredos al mi kaj ne aŭskultos mian voĉon, kaj se ili diros: Ne aperis al vi la Eternulo?
耶和华对摩西说:「你手里是什么?」他说:「是杖。」
Kaj la Eternulo diris al li: Kion vi tie havas en via mano? Kaj li diris: Bastonon.
耶和华说:「丢在地上。」他一丢下去,就变作蛇;摩西便跑开。
Kaj Li diris: Ĵetu ĝin sur la teron. Kaj li ĵetis ĝin sur la teron, kaj ĝi fariĝis serpento; kaj Moseo forkuris de ĝi.
耶和华对摩西说:「伸出手来,拿住牠的尾巴,」牠必在你手中仍变为杖;
Sed la Eternulo diris al Moseo: Etendu vian manon, kaj kaptu ĝin je ĝia vosto (kaj li etendis sian manon kaj kaptis ĝin, kaj ĝi fariĝis bastono en lia mano),
「如此好叫他们信耶和华─他们祖宗的 神,就是亚伯拉罕的 神,以撒的 神,雅各的 神,是向你显现了。」
por ke ili kredu, ke aperis al vi la Eternulo, la Dio de iliaj patroj, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob.
耶和华又对他说:「把手放在怀里。」他就把手放在怀里,及至抽出来,不料,手长了大痲疯,有雪那样白。
Kaj la Eternulo diris al li plue: Metu vian manon en vian sinon. Kaj li metis sian manon en sian sinon; kaj kiam li elprenis ĝin, jen lia mano estis leprokovrita kvazaŭ neĝo.
耶和华说:「再把手放在怀里。」他就再把手放在怀里,及至从怀里抽出来,不料,手已经复原,与周身的肉一样;
Kaj Li diris: Remetu vian manon en vian sinon (kaj li remetis sian manon en sian sinon; kaj kiam li elprenis ĝin el sia sino, jen ĝi denove fariĝis kiel lia karno);
又说:「倘或他们不听你的话,也不信头一个神迹,他们必信第二个神迹。
kaj se ili ne kredos al vi kaj ne aŭskultos la voĉon de la unua signo, ili kredos al la voĉo de la alia signo.
这两个神迹若都不信,也不听你的话,你就从河里取些水,倒在旱地上,你从河里取的水必在旱地上变作血。」
Kaj se ili ne kredos eĉ al ambaŭ tiuj signoj kaj ne aŭskultos vian voĉon, tiam prenu akvon el la Rivero kaj verŝu ĝin sur la sekan teron; kaj tiam la akvo, kiun vi prenis el la Rivero, fariĝos sango sur la seka tero.
摩西对耶和华说:「主啊,我素日不是能言的人,就是从你对仆人说话以后,也是这样。我本是拙口笨舌的。」
Kaj Moseo diris al la Eternulo: Ho, mia Sinjoro, mi ne estas elokventa, nek de hieraŭ, nek de antaŭhieraŭ, nek de tiu tempo, kiam Vi komencis paroli al Via sklavo; ĉar mi havas nelertan buŝon kaj nelertan langon.
耶和华对他说:「谁造人的口呢?谁使人口哑、耳聋、目明、眼瞎呢?岂不是我─耶和华吗?
Kaj la Eternulo diris al li: Kiu faris buŝon al la homo? aŭ kiu faras muta aŭ surda aŭ vidanta aŭ blinda? ĉu ne Mi, la Eternulo?
现在去吧,我必赐你口才,指教你所当说的话。」
Kaj nun iru, kaj Mi estos kun via buŝo, kaj Mi instruos vin, kion vi devas paroli.
摩西说:「主啊,你愿意打发谁,就打发谁去吧!」
Kaj li diris: Ho, mia Sinjoro, sendu iun alian.
耶和华向摩西发怒说:「不是有你的哥哥利未人亚伦吗?我知道他是能言的;现在他出来迎接你,他一见你,心里就欢喜。
Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Moseo, kaj Li diris: Mi scias ja, ke via frato Aaron, la Levido, estas elokventa; kaj jen li eĉ iras al vi renkonte, kaj kiam li vidos vin, li ekĝojos en sia koro.
你要将当说的话传给他;我也要赐你和他口才,又要指教你们所当行的事。
Kaj vi parolos al li kaj metos la vortojn en lian buŝon; kaj Mi estos kun via buŝo kaj kun lia buŝo, kaj Mi instruos vin, kion vi devas fari.
他要替你对百姓说话;你要以他当作口,他要以你当作 神。
Kaj li parolos por vi al la popolo; kaj li estos via buŝo, kaj vi estos por li anstataŭ Dio.
你手里要拿这杖,好行神迹。」
Kaj ĉi tiun bastonon prenu en vian manon; per ĝi vi faros la signojn.
于是,摩西回到他岳父叶忒罗那里,对他说:「求你容我回去见我在埃及的弟兄,看他们还在不在。」叶忒罗对摩西说:「你可以平平安安地去吧!」
Moseo iris kaj revenis al sia bopatro Jitro, kaj diris al li: Mi volas iri kaj reveni al miaj fratoj, kiuj estas en Egiptujo, kaj vidi, ĉu ili vivas ankoraŭ. Kaj Jitro diris al Moseo: Iru en paco.
耶和华在米甸对摩西说:「你要回埃及去,因为寻索你命的人都死了。」
Kaj la Eternulo diris al Moseo en Midjanujo: Iru, revenu Egiptujon; ĉar mortis ĉiuj homoj, kiuj volis vin mortigi.
摩西就带著妻子和两个儿子,叫他们骑上驴,回埃及地去。摩西手里拿著 神的杖。
Tiam Moseo prenis sian edzinon kaj siajn filojn kaj sidigis ilin sur azeno, kaj ekiris al la lando Egipta. Kaj Moseo prenis la bastonon de Dio en sian manon.
耶和华对摩西说:「你回到埃及的时候,要留意将我指示你的一切奇事行在法老面前。但我要使(或作:任凭;下同)他的心刚硬,他必不容百姓去。
Kaj la Eternulo diris al Moseo: Kiam vi revenos Egiptujon, tiam rigardu, ĉiujn miraklojn, kiujn Mi donis en vian manon, faru antaŭ Faraono. Sed Mi malmoligos lian koron, kaj li ne permesos al la popolo foriri.
你要对法老说:『耶和华这样说:以色列是我的儿子,我的长子。
Kaj vi diru al Faraono: Tiel diris la Eternulo: Mia filo unuenaskita estas Izrael;
我对你说过:容我的儿子去,好事奉我。你还是不肯容他去。看哪,我要杀你的长子。』」
kaj Mi diras al vi: Permesu, ke Mia filo iru kaj faru al Mi servon; se vi ne permesos al li iri, tiam Mi mortigos vian unuenaskitan filon.
摩西在路上住宿的地方,耶和华遇见他,想要杀他。
Sur la vojo, en la noktohaltejo, renkontis lin la Eternulo kaj volis mortigi lin;
西坡拉就拿一块火石,割下他儿子的阳皮,丢在摩西脚前,说:「你真是我的血郎了。」
sed Cipora prenis akran ŝtonon, kaj detranĉis la prepucion de sia filo kaj ektuŝis liajn piedojn, kaj diris: Sanga fianĉo vi estas por mi.
这样,耶和华才放了他。西坡拉说:「你因割礼就是血郎了。」
Tiam Li forlasis lin. Kaj ŝi diris: Sanga fianĉo per la cirkumcido.
耶和华对亚伦说:「你往旷野去迎接摩西。」他就去,在 神的山遇见摩西,和他亲嘴。
Kaj la Eternulo diris al Aaron: Iru renkonte al Moseo en la dezerton. Kaj li iris kaj renkontis lin ĉe la monto de Dio, kaj kisis lin.
摩西将耶和华打发他所说的言语和嘱咐他所行的神迹都告诉了亚伦。
Kaj Moseo diris al Aaron ĉiujn vortojn de la Eternulo, kiu sendis lin, kaj ĉiujn signojn, pri kiuj Li ordonis al li.
摩西、亚伦就去招聚以色列的众长老。
Kaj iris Moseo kaj Aaron kaj kunvenigis ĉiujn ĉefojn de la Izraelidoj.
亚伦将耶和华对摩西所说的一切话述说了一遍,又在百姓眼前行了那些神迹,
Kaj Aaron diris ĉiujn vortojn, kiujn la Eternulo diris al Moseo, kaj li faris la signojn antaŭ la popolo.
百姓就信了。以色列人听见耶和华眷顾他们,鉴察他们的困苦,就低头下拜。
Kaj la popolo kredis. Kaj ili aŭdis, ke la Eternulo rememoris la Izraelidojn kaj vidis ilian mizeron, kaj ili kliniĝis kaj faris adoron.