Exodus 5

后来摩西、亚伦去对法老说:「耶和华─以色列的 神这样说:『容我的百姓去,在旷野向我守节。』」
Poste venis Moseo kaj Aaron, kaj diris al Faraono: Tiel diris la Eternulo, la Dio de Izrael: Permesu, ke Mia popolo iru kaj faru al Mi feston en la dezerto.
法老说:「耶和华是谁,使我听他的话,容以色列人去呢?我不认识耶和华,也不容以色列人去!」
Sed Faraono diris: Kiu estas la Eternulo, kies voĉon mi devas obei kaj lasi Izraelon iri? mi ne konas la Eternulon, kaj al Izrael mi ne permesos iri.
他们说:「希伯来人的 神遇见了我们。求你容我们往旷野去,走三天的路程,祭祀耶和华─我们的 神,免得他用瘟疫、刀兵攻击我们。」
Kaj ili diris: La Dio de la Hebreoj vokis nin; permesu, ke ni iru vojon de tri tagoj en la dezerton kaj ni alportu oferon al la Eternulo, nia Dio, por ke Li ne frapu nin per pesto aŭ glavo.
埃及王对他们说:「摩西、亚伦!你们为什么叫百姓旷工呢?你们去担你们的担子吧!」
Sed la reĝo de Egiptujo diris al ili: Kial vi, Moseo kaj Aaron, fortiras la popolon de ĝiaj laboroj? iru al viaj laboroj.
又说:「看哪,这地的以色列人如今众多,你们竟叫他们歇下担子!」
Kaj Faraono diris: Jen multenombra estas nun la popolo de la lando, kaj vi volas liberigi ilin de iliaj laboroj!
当天,法老吩咐督工的和官长说:
Kaj Faraono ordonis en tiu tago al la voktoj de la popolo kaj al ĝiaj kontrolistoj, dirante:
「你们不可照常把草给百姓做砖,叫他们自己去捡草。
Ne donu plu pajlon al la popolo por la farado de la brikoj, kiel ĝis nun; ili mem iru kaj kolektu al si pajlon.
他们素常做砖的数目,你们仍旧向他们要,一点不可减少;因为他们是懒惰的,所以呼求说:『容我们去祭祀我们的 神。』
Sed la nombron de la brikoj, kiun ili pretigas ĝis nun, postulu de ili, ne malgrandigu ĝin; ĉar ili vagas senlabore, tial ili krias: Ni iru kaj alportu oferon al nia Dio.
你们要把更重的工夫加在这些人身上,叫他们劳碌,不听虚谎的言语。」
Oni devas premi tiujn homojn per la laboro, por ke ili estu okupitaj de ĝi kaj ne atentu mensogajn vortojn.
督工的和官长出来对百姓说:「法老这样说:『我不给你们草。
Tiam eliris la voktoj de la popolo kaj ĝiaj kontrolistoj, kaj diris al la popolo: Tiel diras Faraono: Mi ne donos al vi pajlon;
你们自己在那里能找草,就往那里去找吧!但你们的工一点不可减少。』」
iru mem, prenu al vi pajlon, kie vi trovos; sed el via laboro nenio estos deprenata.
于是百姓散在埃及遍地,捡碎秸当作草。
Tiam la popolo disiĝis en la tuta lando Egipta, por kolekti pecojn da pajlo.
督工的催著说:「你们一天当完一天的工,与先前有草一样。」
Kaj la voktoj insistadis, dirante: Pretigu vian ĉiutagan laboron, kiel tiam, kiam vi havis pajlon.
法老督工的,责打他所派以色列人的官长,说:「你们昨天今天为什么没有照向来的数目做砖、完你们的工作呢?」
Kaj la kontrolistojn Izraelidojn, starigitajn super ili de la voktoj de Faraono, oni batadis, dirante: Kial vi ne pretigis vian ordonitan nombron da brikoj hieraŭ kaj hodiaŭ, kiel ĝis nun?
以色列人的官长就来哀求法老说:「为什么这样待你的仆人?
La kontrolistoj Izraelidoj venis kaj kriis al Faraono, dirante: Kial vi agas tiel kun viaj sklavoj?
督工的不把草给仆人,并且对我们说:『做砖吧!』看哪,你仆人挨了打,其实是你百姓的错。」
Pajlo ne estas donata al viaj sklavoj, kaj brikojn oni ordonas al ni fari; kaj nun viaj sklavoj estas batataj, kaj via popolo pekas.
但法老说:「你们是懒惰的!你们是懒惰的!所以说:『容我们去祭祀耶和华。』
Sed li diris: Mallaboruloj vi estas, mallaboruloj, tial vi diras: Ni iru, ni alportu oferon al la Eternulo.
现在你们去做工吧!草是不给你们的,砖却要如数交纳。」
Kaj nun iru, laboru, kaj pajlon oni ne donos al vi, kaj la difinitan nombron da brikoj liveru.
以色列人的官长听说「你们每天做砖的工作一点不可减少」,就知道是遭遇祸患了。
Kaj la kontrolistoj Izraelidoj vidis, ke estas al ili malbone, ĉar estas dirite: Ne malgrandigu la ĉiutagan nombron de viaj brikoj.
他们离了法老出来,正遇见摩西、亚伦站在对面,
Ili renkontis Moseon kaj Aaronon, kiuj staris antaŭ ili, kiam ili eliris de Faraono.
就向他们说:「愿耶和华鉴察你们,施行判断;因你们使我们在法老和他臣仆面前有了臭名,把刀递在他们手中杀我们。」
Kaj ili diris al tiuj: La Eternulo rigardu vin, kaj juĝu vin por tio, ke vi malbonodorigis nian odoron antaŭ Faraono kaj antaŭ liaj servantoj, kaj donis glavon en iliajn manojn, por mortigi nin.
摩西回到耶和华那里,说:「主啊,你为什么苦待这百姓呢?为什么打发我去呢?
Tiam Moseo turnis sin al la Eternulo, kaj diris: Mia Sinjoro! kial Vi faris malbonon al tiu popolo? kial Vi sendis min?
自从我去见法老,奉你的名说话,他就苦待这百姓,你一点也没有拯救他们。」
De tiu tempo, kiam mi venis al Faraono, por paroli en Via nomo, li fariĝis pli malbona kontraŭ tiu popolo, kaj Vi ne savis Vian popolon.