Ephesians 3

因此,我─保罗为你们外邦人作了基督耶稣被囚的,替你们祈祷(此句乃照对十四节所加)。
Pro tio mi, Paŭlo, malliberulo de Kristo Jesuo por vi nacianoj,
谅必你们曾听见 神赐恩给我,将关切你们的职分托付我,
se vi aŭdis pri la dispono de tiu graco de Dio, kiu estas donita al mi por vi,
用启示使我知道福音的奥祕,正如我以前略略写过的。
ke per malkaŝo la mistero estas sciigita al mi, kiel mi jam antaŭe mallonge skribis,
你们念了,就能晓得我深知基督的奥祕。
per kio vi povas rimarki, dum vi legas, mian komprenon en la mistero de Kristo,
这奥祕在以前的世代没有叫人知道,像如今借著圣灵启示他的圣使徒和先知一样。
kiu en aliaj generacioj ne estis sciigita al la homidoj, kiel ĝi nun malkaŝiĝis al liaj sanktaj apostoloj kaj profetoj en la Spirito,
这奥祕就是外邦人在基督耶稣里,借著福音,得以同为后嗣,同为一体,同蒙应许。
ke la nacianoj estas kunheredantoj, kaj samkorpanoj, kaj partoprenantoj en la promeso en Kristo Jesuo per la evangelio,
我作了这福音的执事,是照 神的恩赐,这恩赐是照他运行的大能赐给我的。
al kiu mi fariĝis servanto laŭ la dono de la graco de Dio, donita al mi laŭ la energio de Lia potenco.
我本来比众圣徒中最小的还小,然而他还赐我这恩典,叫我把基督那测不透的丰富传给外邦人,
Al mi, kiu estas malpli ol la malplej granda el ĉiuj sanktuloj, ĉi tiu graco estas donita, por ke mi prediku inter la nacioj la neesploreblan riĉon de Kristo;
又使众人都明白,这历代以来隐藏在创造万物之 神里的奥祕是如何安排的,
kaj por ke mi klarigu al ĉiuj, kia estas la dispono de la mistero kaŝita tra ĉiuj mondaĝoj en Dio, kiu kreis ĉion;
为要借著教会使天上执政的、掌权的,现在得知 神百般的智慧。
por ke nun konatiĝu al la regantoj kaj aŭtoritatoj en la ĉielejoj, per la eklezio, la multobla saĝeco de Dio,
这是照 神从万世以前,在我们主基督耶稣里所定的旨意。
laŭ la eterna decido, kiun Li faris en Kristo Jesuo, nia Sinjoro;
我们因信耶稣,就在他里面放胆无惧,笃信不疑的来到 神面前。
en kiu ni havas kuraĝon kaj alkondukon en fidado per nia fido al li.
所以,我求你们不要因我为你们所受的患难丧胆,这原是你们的荣耀。
Pro tio mi petas, ke vi ne senfortiĝu pro miaj suferoj por vi, kiuj estas via gloro.
因此,我在父面前屈膝,
Pro tio mi fleksas miajn genuojn antaŭ la Patro,
(天上地上的各(或作:全)家,都是从他得名。)
el kiu ĉiu familio, en la ĉielo kaj sur la tero, estas nomata,
求他按著他丰盛的荣耀,借著他的灵,叫你们心里的力量刚强起来,
por ke Li donu al vi, laŭ la riĉo de Sia gloro, ke vi estu potence fortigitaj en la interna homo, per Lia Spirito;
使基督因你们的信,住在你们心里,叫你们的爱心有根有基,
por ke Kristo loĝu per fido en viaj koroj; tiel, ke vi, enradikigite kaj bazite en amo,
能以和众圣徒一同明白基督的爱是何等长阔高深,
kapabliĝu kun ĉiuj sanktuloj kompreni, kio estas la larĝeco kaj longeco kaj alteco kaj profundeco,
并知道这爱是过于人所能测度的,便叫 神一切所充满的,充满了你们。
kaj scii la amon de Kristo, kiu superas scion, por ke vi pleniĝu eĉ ĝis la pleneco de Dio.
 神能照著运行在我们心里的大力充充足足的成就一切,超过我们所求所想的。
Nun al Tiu, kiu povas tre abunde fari, super ĉio, kion ni povas peti aŭ pensi, laŭ la potenco, kiu energias en ni,
但愿他在教会中,并在基督耶稣里,得著荣耀,直到世世代代,永永远远。阿们!
estu gloro en la eklezio kaj en Kristo Jesuo ĝis ĉiuj generacioj por ĉiam kaj eterne. Amen.