Ephesians 4

我为主被囚的劝你们:既然蒙召,行事为人就当与蒙召的恩相称。
Mi do, malliberulo pro la Sinjoro, petegas vin, ke vi iradu inde je la voko, en kiu vi estas vokitaj,
凡事谦虚、温柔、忍耐,用爱心互相宽容,
kun ĉia humileco kaj mildeco, kun toleremeco, paciencante unu al alia en amo,
用和平彼此联络,竭力保守圣灵所赐合而为一的心。
penante konservi la unuecon de la Spirito en la ligilo de paco.
身体只有一个,圣灵只有一个,正如你们蒙召同有一个指望。
Estas unu korpo, kaj unu Spirito, kiel ankaŭ vi estas vokitaj en unu espero de via voko;
一主,一信,一洗,
unu Sinjoro, unu fido, unu bapto,
一 神,就是众人的父,超乎众人之上,贯乎众人之中,也住在众人之内。
unu Dio kaj Patro de ĉiuj, kiu estas super ĉiuj, kaj tra ĉiuj, kaj en ĉiuj.
我们各人蒙恩,都是照基督所量给各人的恩赐。
Sed al ĉiu el ni la graco estas donita, laŭ la mezuro de la dono de Kristo.
所以经上说:他升上高天的时候,掳掠了仇敌,将各样的恩赐赏给人。
Tial li diras: Kiam li supreniris alten, li alkondukis kaptitojn, Kaj donis donacojn al homoj.
(既说升上,岂不是先降在地下吗?
(Ĉi tio do: Li supreniris — kio ĝi estas krom tio, ke li ankaŭ antaŭe malsupreniris ĝis la profundaĵoj de la tero?
那降下的,就是远升诸天之上要充满万有的。)
La malsuprenirinto — tiu sama estis la suprenirinto alte super ĉiuj ĉieloj, por plenigi ĉion.)
他所赐的,有使徒,有先知,有传福音的,有牧师和教师,
Kaj unujn li donis por esti apostoloj; aliajn, profetoj; aliajn, evangeliistoj; kaj aliajn, paŝtistoj kaj instruistoj;
为要成全圣徒,各尽其职,建立基督的身体,
por perfektigo de la sanktuloj, por la laboro de pastrado, por la konstruo de la korpo de Kristo,
直等到我们众人在真道上同归于一,认识 神的儿子,得以长大成人,满有基督长成的身量,
ĝis ni ĉiuj atingos la unuecon de la fido kaj de la scio de la Filo de Dio, ĝis la homo perfekta, ĝis la mezuro de la matureco de la pleneco de Kristo;
使我们不再作小孩子,中了人的诡计和欺骗的法术,被一切异教之风摇动,飘来飘去,就随从各样的异端;
por ke ni jam ne estu infanoj, onde ĵetataj kaj ĉirkaŭpelataj de ĉiu vento de doktrino, per ĵonglado de homoj, per ruzo laŭ artifiko de trompo;
惟用爱心说诚实话,凡事长进,连于元首基督,
sed parolante la veron en amo, ni ĉiel kreskadu en tiun, kiu estas la kapo, Kristo,
全身都靠他联络得合式,百节各按各职,照著各体的功用彼此相助,便叫身体渐渐增长,在爱中建立自己。
el kiu la tuta korpo, kunigita kaj kunfortikigita tra ĉiu artiko de la livera sistemo, per energio, laŭ la mezuro de ĉiu parto, faras kreskadon de la korpo, por la sinedifado en amo.
所以我说,且在主里确实的说,你们行事不要再像外邦人存虚妄的心行事。
La jenon do mi diras, kaj protestas en la Sinjoro, ke vi ne plu iru tiel, kiel iras ankaŭ la nacianoj en la vanteco de siaj mensoj,
他们心地昏昧,与 神所赐的生命隔绝了,都因自己无知,心里刚硬;
mallumigitaj en intelekto, fremdigitaj for de la vivo de Dio, pro la nescio, kiu estas en ili, pro la malmoleco de ilia koro;
良心既然丧尽,就放纵私欲,贪行种种的污秽。
kiuj, sensentiĝinte, fordonis sin al malĉasteco por la praktikado de ĉia malpureco kun avideco.
你们学了基督,却不是这样。
Sed vi ne tiel lernis Kriston;
如果你们听过他的道,领了他的教,学了他的真理,
se almenaŭ vi lin aŭdis, kaj en li estis instruitaj, kiel en Jesuo estas vero;
就要脱去你们从前行为上的旧人,这旧人是因私欲的迷惑渐渐变坏的;
por ke vi formetu, rilate al antaŭa konduto, la malnovan homon, pereeman laŭ trompaj deziroj,
又要将你们的心志改换一新,
kaj renoviĝu rilate al la spirito de via menso,
并且穿上新人;这新人是照著 神的形像造的,有真理的仁义和圣洁。
kaj surmetu la novan homon, kreitan laŭ Dio en justeco kaj vera sankteco.
所以你们要弃绝谎言,各人与邻舍说实话,因为我们是互相为肢体。
Pro tio, formetante malveron, ĉiu parolu veron kun sia proksimulo, ĉar ni estas membroj unu de alia.
生气却不要犯罪;不可含怒到日落,
Koleru kaj ne peku, la suno ne subiru sur via kolero;
也不可给魔鬼留地步。
ankaŭ ne donu lokon al la diablo.
从前偷窃的,不要再偷;总要劳力,亲手做正经事,就可有余分给那缺少的人。
Ŝtelinto ne plu ŝtelu, sed prefere li laboru, farante bonon per siaj manoj, por ke li havu ion por doni al bezonanto.
污秽的言语一句不可出口,只要随事说造就人的好话,叫听见的人得益处。
El via buŝo eliru neniu putra vorto, sed nur tio, kio estas bona, por konvena edifado, por ke ĝi donu gracon al la aŭdantoj.
不要叫 神的圣灵担忧;你们原是受了他的印记,等候得赎的日子来到。
Kaj ne ĉagrenu la Sanktan Spiriton de Dio, en kiu vi estis sigelitaj al la tago de elaĉeto.
一切苦毒、恼恨、忿怒、嚷闹、毁谤,并一切的恶毒(或作:阴毒),都当从你们中间除掉;
Ĉia akreco kaj indigno kaj kolero kaj voĉbruado kaj kalumnio estu formetitaj el inter vi, kune kun ĉia malico;
并要以恩慈相待,存怜悯的心,彼此饶恕,正如 神在基督里饶恕了你们一样。
kaj estu bonfaraj unu al alia, bonkoraj, pardonantaj unu al alia, kiel ankaŭ Dio en Kristo pardonis al vi.